Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Oktobrofesto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oktobrofesto
emblemo
folkorfestivaloRedakti la valoron en Wikidata
Komenco17-a de oktobro 1810vd
Geografia situo48° 7′ 53″ N,11° 32′ 57″ O(mapo)48.13138911.549167Koordinatoj:48° 7′ 53″ N,11° 32′ 57″ O(mapo)
Lando(j)Germaniovd
SituoLudwigsvorstadt-Isarvorstadt
Oktobrofesto (Munkeno)
Oktobrofesto (Munkeno)
DEC
Map
Oktobrofesto
 
Partoj
Oktoberfest tents(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
RetejoOficiala retejo
vdr
Oktobrofesto
Oktobrofesto dum la nokto kun spekto el Löwenbräu tendo
Oktobrofesto dum la nokto kun spekto elLöwenbräu tendo
folkorfestivalo
Oficiala nomoOktoberfest
SpecoKultura
vdr

Oktobrofesto (germane Oktoberfest) estas la monde plej grandakermeso, kiu okazas ĉiujare enMunkeno sur laTereza Herbejo. Ĝi estas 16-taga folklorfestivalo daŭranta ekde meza aŭ malfrua septembro ĝis la unua semajnfino de oktobro, alloganta proksimume ses milionojn da vizitantoj ĉirkaŭ la mondo. Loke, ĝi ofte estas nomitaWiesn [vi:z.n], pro la parollingva nomo por la foirejoTheresienwiese. Oktobrofesto estas grava parto de bavara kulturo, kaj estas aranĝata en jara ritmo ekde 1810. Aliaj urboj tra la mondo ankaŭ okazigas oktobrofestajn festadojn kiuj estas modeligitaj post la origina Munkena okazaĵo.

Servistino de la munkena bierfarejoHacker-Pschorr, unu el la tradiciaj bierejoj permesataj en la urba Oktobrofesto. Ŝi portasDirndelon, tradician virinan robon de Bavario

La Munkena Oktobrofesto kutime okazas dum la 16-taga periodo gvidanta ĝis la unua dimanĉo de oktobro. En 1994, tiu delonga horaro estis modifita sekve al laGermana reunuiĝo. Tiel, se la unua dimanĉo en oktobro okazas la 1-an aŭ 2-an de oktobro, la festivalo daŭras ĝis la3-a de oktobro (Tago de la germana unueco) kaj do estas 18 aŭ 17 tagojn longa. En 2010, la festivalo daŭris ĝis la unua lundo en oktobro (la 4-a de oktobro) por marki la okazaĵon ducentjariĝan. La festivalo estas okazigita en areo nomitaTheresienwiese (kampo, aŭ herbejo, de Therese), ofte nomita laWiesn, situanta proksime de la centro de Munkeno. Dum la okazaĵo, grandaj kvantoj de oktobrofestabiero estas konsumitaj: dum la 16-taga festivalo en 2013, ekzemple, 7,7 milionoj da litroj estis servitaj[1]. Vizitantoj ankaŭ ĝuas multajnaltirojn, kiel ekzemple plezurekskursoj, flankbudoj kaj ludoj. Ekzistas ankaŭ vasta gamo de tradiciaj manĝaĵoj inkluziveHendl (kokfritaĵo),Schweinsbraten (porkrostaĵo),Schweinshaxe (rostita ŝinkopoplito),Steckerlfisch (rostitaj fiŝoj sur bastono),Würstel (kolbasoj) kune kunBrezen (brecoj),Knödel (knedlikoj, kneditaj terpomo- aŭ panopastogloboj),Käsespätzle (fromaĝonudeloj),Reiberdatschi (terpompatkukoj),Sauerkraut (acida brasiko) aŭRotkohl/Blaukraut (ruĝbrasiko) kune kun tiaj bavarajbongustaĵoj kielObatzda (spica fromaĝa bongustaĵo) kajWeißwurst (blanka kolbaso).

Historio

[redakti |redakti fonton]

La unua oktobrofesto okazis la12-an de oktobro1810 por publike festi la geedziĝon dekronprinco Ludoviko kaj princinoTherese von Sachsen-Hildburghausen. Centra evento de la festo estis ĉevalkonkurso sur granda herbejo antaŭ la urbo, la17-an de oktobro. Honore al la novedzino tiu herbejo ricevis la nomonTheresienwiese (= Tereza Herbejo) - okcidente la herbejo ekde la jaro 1850 limiĝas per granda virina statuo simboliganta Bavarion, oriente ekde la jaro 1951 per la Esperanto-placo.

dum la konstruaj laboroj pri la Oktobrofesto 2018 retireblaj fostegoj ĉe la Esperanto-placo baras la alveturadon

La ĉiujara aranĝo de la festo iĝis tradicio, kvankam ĝisnun oni 24 fojojn devis nuligi la feston pro milito, epidemio aŭ ĝenerala mizero. De1819 la urbo organizas la feston. Poste oni decidis komenci ĝin jam en septembro (pro pli bona vetero).

De1880 oni verŝas bieron, unue en budoj aŭ tendoj, kiuj proponis ankaŭdancejojnkegloludejojn. Fine de la19-a jarcento oni forigis tiujn amuzilojn por havi pli da spaco por sidi. Nun la bierejoj proponas nur manĝaĵojn, trinkaĵojn (ankaŭ senalkoholajn) kaj muzikon.

tradicia bierbarela ĉaro dum la oktobrofesta parado de 2004
Karuselo "OlimpikaLopo"

De1950 okazas oficiala malfermo kun 12pafoj kaj ekmalŝtopo de la unua bierbarelo fare de la ĉefurbestro, en bierejoSchottenhamel. Tiun tradicion enkondukis ĉefurbestroThomas Wimmer, bavare nomitaWimmer-Dammerl. La ekmalŝtopo estas ceremonio observata de granda publiko kaj ĵurnalistoj. Kiam ekoficisChristian Ude, ĉefurbestro inter la jaroj 1993 kaj 2014, necesis rearanĝi la ceremonion, ĉar li estas maldekstramanulo.

La plej malĝojiga festo okazis en1980, kiam ĉe la enirejo de la festo okazis bombo-atenco, mortiganta dek tri homojn kaj vundanta ĉirkaŭ 200.

Tradicie la bierfarejoj por la festo produktas specialan "festan" bieron, kiu havas pli da esenco kaj pli da alkoholo. Tiu biero estas aĉetebla en vendejoj, sed ne plu verŝata en la festejo, ĉar ĝia efiko surprizis tro da vizitantoj.

Kelkaj nombroj

[redakti |redakti fonton]
  • La festo daŭras iom pli ol du semajnojn. Ĝi komenciĝas la sabaton antaŭ la dua lasta dimanĉo en septembro kaj finiĝas la unuan dimanĉon en oktobro. Se tiu dimanĉo estas la 1-a aŭ 2-a de oktobro, la festo daŭras ĝis la 3-a de oktobro, nacia festotago deGermanio.
  • Ĉiujare venas ĉirkaŭ ses milionoj da vizitantoj kaj trinkas inter kvin kaj ses milionojn da litroj da biero. Entute la homoj en Munkeno konsumas en tiu tempo 30 % de la jara produktaĵo de biero el la munkenaj bierfarejoj, konsumataj en ĉirkaŭ 5 % de la jaro.
  • La festejo havas 100.000 sidlokojn kaj 1.440 necesejojn.
  • En la festejo laboras 12.000 homoj, inter ili 1.600 kelneroj.
  • La festejo konsumas ĉirkaŭ 2.900.000 kWh da elektra energio, t. e. ĉirkaŭ sepono de la elektrokonsumo de la urbo. Krome ĝi konsumas ĉirkaŭ 200.000 m³ dametano.

Imitado

[redakti |redakti fonton]

En pluraj landoj oni transprenis la tradicion fari aŭtunan bierfeston, kaj parte eĉ la nomon. Ankaŭ enBrazilo ekzistasOktoberfest en urboBlumenau, kie oni parolas lagermanan.


Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Oktoberfest Beer Consumption 2014 (angle: "konsumado de biero en la oktobrofesto de 2014"
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Oktobrofesto&oldid=9219086"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp