Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Oksigeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio



O

S

nitrogenooksigenofluoro

[He] 2s2 2p4

16O
8
↓Perioda tabelo de elementoj↓
ĥemia elemento • lithophile
grupo 16oksidantonemetalo
Ĝeneralaj informoj
Nomo (latine),simbolo,numerooksigeno (oxygenium), O, 8
CAS-numero17778-80-2
Loko enperioda tabelo16-agrupo,2-aperiodo,blokop
Karakteriza grupoNemetaloj
abundeco en terkrusto49,4 %
Nombro de naturaj izotopoj3
Aspektosenkolora gaso
Atomaj ecoj
Relativa atompezo15,99903-15,99977[1]amu
Atomradiuso60pm
Kovalenta radiuso66pm
Radiuso de van der Waals152pm
Elektrona konfiguracio[He] 2s2 2p4
Elektronoj en ĉiuenergia ŝelo2; 6
Oksidiĝa nombro−2, −1, 0, +1, +2
Fizikaj ecoj
Materia statogasa (O2)
Kristala strukturokuba
Denseco(273,15 K) 1,429 ⋅ 10−3 g/cm3
Magneta kondutoparamagneta
Degelpunkto−218,3°C (54,8K)
Bolpunkto−183°C (90,15K)
Diversaj
Elektronegativeco3.44 (Pauling-skalo)
Izotopoj
IzotopoNaturaperot1/2radioaktiveco de disfaloEnergio de disfaloMeVProdukto de radioaktiva disfalo
16O99,76 %estasstabila kun 8neŭtronoj
17O0,04 %estasstabila kun 9neŭtronoj
18O0,20 %estasstabila kun 10neŭtronoj
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj deSI kajSVP.

Oksigeno (latine Oxygenium) estaskemia elemento kun lasimboloO kaj laatomnumero 8. Kongrue al sia atomnumero ĝi troviĝas en la oka pozicio de laperioda tabelo kaj apartenas al la16a grupo, la grupo de la ĥalkogenoj. Konsiderante la mason oksigeno estas la plej abunda elemento de laterkrusto (45,5%) kaj 89% de la maso deakvo (H2O) estas oksigeno.[2]Subnormalaj kondiĉoj oksigeno ekzistas kielkovalenta duatomamolekulo konsistanta el du oksigenaj atomoj kun la resuma formulo O2 tiel nomata Dioksigeno. Ĝi estas senkolora kaj senodoragaso. La aero enhavas 20,942% da oksigeno.Ĝi rolulas en multaj brul- kajkorodiĝprocezoj. Ĝi ebligas la bruligon de lafueloj kiel gaso,benzino,oleo,mazuto,karbo, kajligno.Preskaŭ ĉiuj vivaĵoj bezonas oksigenon nepre por vivi (kutime plantoj tamen eligas dumfotosintezo pli da oksigeno ol ili forkonsumas). Plej ofte ili prenas ĝin per spiro el la aero aŭ per ensorbo el la akvo (solvita oksigeno). Altkoncentrite oksigeno estasvenena al la plej multaj vivaĵoj.La metastabila, plienergienhava kaj reakciemaalotropa formo de oksigeno, konsistanta el tri atomoj, nomiĝasOzono (O3).Atoma oksigeno en la formo de unuopaj oksigenatomoj nur ekzistas sub ekstremaj kondiĉoj kiel ekzemple en la vakuo de la interstela spaco aŭ en varmegaj stelaj atmosferoj. Ĝi tamen agas kiel grava reakciema intermedia produkto en kelkaj reakcioj de atmosfera kemio.[3]

Historio de la studo

[redakti |redakti fonton]

La moderna koncepto pri la elemento oksigeno disvolviĝis dum kvin jarcentoj kaj inkluzivis multajn rilatajn malkovrojn kaj malsukcesajn teoriojn. Pluraj homoj faris diversajn kontribuojn al la koncepto: neniu unuopa persono malkovris oksigenon.[4][5]

Fruaj eksperimentoj

[redakti |redakti fonton]

Unu el la unuaj konataj eksperimentoj pri la rilato interbrulado kaj aero estis farita de la 2-a-jarcenta a.n.e. greka verkisto pri mekaniko,Filono de Bizanco. En sia verkoPneumatica, Filono observis, ke renversante vazon super brulanta kandelo kaj ĉirkaŭante la kolon de la vazo per akvo, iom da akvo leviĝas en la kolon.[6] Filono malĝuste supozis, ke partoj de la aero en la vazo konvertiĝis en la klasikan elementonfajro kaj tiel povis eskapi tra poroj en la vitro. Multajn jarcentojn posteIbn al-Nafis, skribante en 1250 n.e., ĝuste priskribis oksigenadon de sango en lakardiovaskula sistemo;Mikaelo Serveto retrovis ĉi tiun koncepton en 1553, sed liaj libroj estis sisteme detruitaj.[4] Science bazita kaj influa priskribo estis publikigita deWilliam Harvey en 1628.[7]

Leonardo da Vinci observis, ke parto de aero konsumiĝas dum brulado kajspirado.[8] Pola alkemiisto, filozofo kaj kuracistoMichael Sendivogius (Michał Sędziwój), skribante en 1604,[9] priskribis substancon enhavitan en aero, nomante ĝincibus vitae ('nutraĵo de vivo');[4] ĉi tiu substanco estas identa kun oksigeno.[10] Dum siaj eksperimentoj, faritaj inter 1598 kaj 1604, Sendivogius ĝuste rekonis, ke la substanco estas ekvivalenta al la gasa kromprodukto liberigita per la termika malkomponiĝo dekalia nitrato. Tamen, ĉi tiu grava ligo ne estis komprenita de samtempaj sciencistoj kielRobert Boyle.[4][10]

Nekonscia pri la laboro de Sendivogius, John Mayow skribis pri parto de aero, kiu provizis varmon en fajro kaj lahoma korpo. Ĉi tiu verko estis ignorita ĉar ĝi ne sukcesis kongrui kun la domina flogistona teorio pri aero kaj fajro. Mayow observis, keantimono plipeziĝis kiam varmigita, kaj konkludis, ke lanitroaereus certe kombiniĝis kun ĝi.[11] Li ankaŭ pensis, ke la pulmoj apartigasnitroaereus de aero kaj pasas ĝin en la sangon kaj ke besta varmo kaj muskola movado rezultas el la reakcio denitroaereus kun kelkaj substancoj en lakorpo.[11] Raportoj pri tiuj kaj aliaj eksperimentoj kaj ideoj estis publikigitaj en 1668 en lia verkoTractatus duo en la traktaĵo "De respiratione".[12]

Post kiamRobert Boyle pruvis, ke aero estas necesa por brulado fine de la 17-a jarcento, la angla kemiisto John Mayow (1641–1679) rafinis ĉi tiun laboron montrante, ke fajro postulas nur parton de aero, kiun li nomis *spiritus nitroaereus*.[11] En unu eksperimento, li trovis, ke meti aŭ muson aŭ bruligantan kandelon en fermitan ujon super akvo igis la akvon leviĝi kaj anstataŭigi unu-kvarononon de la volumeno de la aero antaŭ ol estingi la subjektojn.[12] El tio, li supozis, ke *nitroaereus* estas konsumata kaj en spirado kaj en brulado.[13]

Flogista teorio

[redakti |redakti fonton]

Robert Hooke,Ole Borch,Miĥail Lomonosov, kaj Pierre Bayen ĉiuj produktis oksigenon en eksperimentoj en la 17-a kaj 18-a jarcentoj, sed neniu el ili rekonis ĝin kielkemian elementon.[14] Ĉi tio eble parte okazis pro la disvastiĝo de la filozofio pri brulado kajkorodo nomata laflogistona teorio, kiu tiam estis la preferata klarigo de tiuj procezoj.[15]

Gravuraĵo de Johann Joachim Becher, antaŭ ol1682

Establita en 1667 de la germana alkemiistoJ. J. Becher, kaj modifita de la kemiistoGeorg Ernst Stahl antaŭ 1731,[16] la flogista teorio asertis, ke ĉiuj brulemaj materialoj konsistas el du partoj. Unu parto, nomataflogisto, eliĝis kiam la substanco enhavanta ĝin bruliĝis, dum la senflogistigita parto estis konsiderata ĝia vera formo, aŭkalko.[8]

Tre brulemaj materialoj, kiuj lasas malmulte da restaĵoj, kiel ekzemple ligno aŭ karbo, supozeble konsistas plejparte el flogisto; nebrulemaj substancoj, kiuj korodas, kiel ekzemple fero, enhavis tre malmulte. Aero ne ludis rolon en la flogista teorio, nek oni faris iujn ajn komencajn kvantajn eksperimentojn por testi la ideon; anstataŭe, ĝi baziĝis sur observaĵoj pri tio, kio okazas kiam io brulas, ke plej oftaj objektoj ŝajnas fariĝi pli malpezaj kaj perdi ion en la procezo.[8]

Scienca epoko

[redakti |redakti fonton]

La sveda farmaciistoCarl Wilhelm Scheele produktis kaj priskribis kelkajn ecojn de oksigeno iam ĉirkaŭ 1770-1775, sed li ne publikigis sian laboron ĝis kelkaj jaroj poste[17] ĉar li ne kapablis interpreti siajn trovitaĵojn en la kadro de la flogista teorio.[4] Scheele estis produktinta oksigenan gason varmigante hidrargan oksidon (HgO) kaj variajnnitratojn en 1771–1772.[18][19][8] Post legado pri la laboro de Priestley en 1775, Scheele publikigis en 1777, nomante la gason "fajraero" ĉar ĝi tiam estis la sola konata agento subtenanta bruladon.[20]

Inter pluraj samtempuloj, kiuj faris malkovrojn sendepende unu de la alia,Joseph Priestley estis la unua, kiu publikigis siajn trovojn pri oksigeno.

Carl Wilhelm Scheele malkovris la elementonoksigeno en la jaro1771 enUpsalo. La angloJoseph Priestley sendepende malkovris ĝin en la jaro1774 enLeeds. Scheele ektrovis, ke el varmigo de brunŝtono (mangana dioksido MnO2) aŭkalia permanganato KMnO4 kun koncentritasulfata acido (vitriolo) rezultas senkolora gaso. Tiu gaso favoras bruladon. Tial Scheele ĝin nomis ‚fajra aero‘ aŭ laŭ ĝia origino ‚vitriola aero‘. Li malkovris ke kutima aero konsistas el tiu ‚fajra aero‘ kaj alispeca ‚putra aero‘, kiu ne favoras bruladon. Priestley du jarojn pli poste ricevis oksigenon varmigante hidrargan oksidon HgO per lupeo. La brito publikigis siajn eltrovaĵojn en 1775, Scheele publikigis sian libron nur du jarojn pli poste, en 1777.[21] Priestley publikigis siajn trovitaĵojn en 1775 en artikolo titolita "An Account of Further Discoveries in Air" (Raporto pri Pliaj Malkovroj en Aero), kiu estis inkludita en la dua volumo de sia libro titolitaExperiments and Observations on Different Kinds of Air (Eksperimentoj kaj Observaĵoj pri Malsamaj Specoj de Aero).[8][22]

Post malkovro de oksigeno ĝia rolo en brulado ankoraŭ estis nekonata. Ekde laŝtonepoko kaj ĝis lamezepoko fajro estis por la homoj donaco de la ĉielo. Kelkspecajn ideojn pri la esenco de fajro kreis la antikvajnaturfilozofiistoj kaj laalĥemiistoj de la mezepoko.Georg Ernst Stahl ekverkis novan teorion pri brulado en la 17a jarcento. Li postulis ke ĉiu brulanta materio eligas specialan ege malpezan gasecan substancon, la tiel nomatanflogistono (aŭflogisto), laŭ la greka φλογιστός ‚flogistos‘ „brulebla“, kiu kaŭzas la bruladon.

La franco kemiistoAntoine Lavoisier poste asertis esti malkovrinta la novan substancon sendepende. Priestley vizitis Lavoisier en oktobro 1774 kaj rakontis al li pri sia eksperimento kaj kiel li liberigis la novan gason. Scheele ankaŭ sendis leteron al Lavoisier la 30-an de septembro 1774, kiu priskribis sian malkovron de la antaŭe nekonata substanco, sed Lavoisier neniam agnoskis esti ricevinta ĝin (kopio de la letero estis trovita en la havaĵoj de Scheele post lia morto).[20]

A drawing of a young man facing towards the viewer, but looking on the side. He wear a white curly wig, dark suit and white scarf.
Antoine Lavoisier dispravigis la flogistan teorion.

Antoine Lavoisier dum siaj eksperimentoj ekkonis la elementan karakteron de oksigeno. Li eltrovis, ke dum brulprocesoj ne iu flogisto eliras la brulaĵon sed oksigeno estas kemie ligita per ĝi. Li konstatis ke la pezo de ia substanco dum brulado pligrandiĝas kontraste al la aserto de la ĝis tiam domininta teorio pri flogisto. La kialo por la pli granda pezo postbrula estis la oksigeno dum la brulado konsumita.[23]

Komence oni taksis oksigenon nepran komponanton de ĉiujacidoj. Lavoisier tial proponis la nomon ‚oksygenium‘ laŭ lagreka ὀξύς ‚oxys‘ „akra, acida“ kaj γεννᾰ́ω ‚gennao‘ „generi, fari, naski“, kune „acid-faranto“ en la jaro 1779.[24]Vere, multaj gravaj acidoj kielsulfata acido,fosfata acido kajnitrata acido enhavas oksigenon kaj nur pli poste oni eksciis, ke ne oksigeno sedhidrogeno kaŭzas ties acidecon.

Lavoisier renomis la "vital air" (viva aero) aloxygène en 1777 el la radikoj de lagrekaoxys (ὀξύς; "acido", laŭvorte 'akra', el la gusto de acidoj) kaj-genēs (-γενής; "produktanto", laŭvorte 'generinto'), ĉar li erare miskomprenis, ke oksigeno estas konstituanto de ĉiuj acidoj.[25] Kemiistoj (kiel SirHumphry Davy en 1812) finfine determinis, ke Lavoisier malpravis en tiu aserto (ekz.Hidrogena klorido (HCl) estas forta acido kiu ne enhavas oksigenon), sed tiam la nomo estis bone establita.[26] La francdevena vortooxygen eniris en la angla lingvo spite opozicion de anglaj sciencistoj kaj la fakto ke estis la angla Priestley kiu la unua izoligis la gason kaj verkis pri ĝi. Tio okazis parte pro poemo kiu temis pri la gaso titolita "Oxygen" en la populara libroThe Botanic Garden (1791) deErasmus Darwin, avo deCharles Darwin.[20]

Claude Louis Berthollet, kolego de Lavoisier, en 1787 montris kehidrogena cianido HCN ne enhavas oksigenon kaj la anglo Humphry Davy pruvis en 1810 ke la gasohidrogena klorido HCl ne enhavas oksigenon kaj tamen acidigas akvon.[27]

Moderna historio

[redakti |redakti fonton]
Antaŭ 1811Amedeo Avogadro alvenis al la ĝusta interpreto de la konsisto de akvo.

La originala atomhipotezo deJohn Dalton supozis, ke ĉiuj elementoj estas unuatomaj kaj ke la atomoj en kombinaĵoj normale havus la plej simplajn atomproporciojn unu rilate al la alia. Ekzemple, Dalton supozis, ke la formulo de akvo estas HO, kondukante al la konkludo, ke laatomomaso de oksigeno estas 8-obla tiu de hidrogeno, anstataŭ la moderna valoro de ĉirkaŭ 16.[28] En 1805,Joseph Louis Gay-Lussac kajAlexander von Humboldt montris, ke akvo konsistas el du volumoj da hidrogeno kaj unu volumeno da oksigeno; kaj antaŭ 1811Amedeo Avogadro alvenis al la ĝusta interpreto de la konsisto de akvo, bazita sur tio, kio nun nomiĝas la leĝo de Avogadro, kaj la diatomaj elementaj molekuloj en tiuj gasoj.[29]

En 1879 la francaj fratoj Quentin kaj Arthur Brin malkovris komerce fareblan reakcion por krei oksigenon. Ili rimarkis, ke la konata reigebla reakcio 2BaO(s) + O2(g) ↔ 2BaO2(s) estis malaktivigita per la formado de baria karbonato el karbondioksido en la aero; traktado de aero por forigi la karbondioksidon permesis, ke la reakcio estu inversigita senfine. Ilia kompanio uzis la procezon inter 1886 kaj 1906, kiam pli ekonomia frakcia distilado komencis esti uzata.[30]

A metal frame structure stands on the snow near a tree. A middle-aged man wearing a coat, boots, leather gloves and a cap stands by the structure and holds it with his right hand.
Robert H. Goddard kaj rakedo de likva oksigen-benzino.

Fine de la 19-a jarcento, sciencistoj komprenis, ke aero povus esti likvigita kaj ĝiaj komponantoj izolitaj per kunpremado kaj malvarmigo. Uzante kaskadan metodon, la svisa kemiisto kaj fizikistoRaoul Pierre Pictet vaporigis likvansulfuran dioksidon por likvigi karbondioksidon, kiu siavice estis vaporigita por malvarmigi oksigenan gason sufiĉe por likvigi ĝin. Li sendis telegramon la 22-an de decembro 1877 al laFranca Akademio de Sciencoj en Parizo, anoncante sian malkovron de likva oksigeno.[31] Nur du tagojn poste, la franca fizikistoLouis Paul Cailletet anoncis sian propran metodon por likvigi molekulan oksigenon.[31] Nur kelkaj gutoj de la likvaĵo estis produktitaj en ĉiu kazo kaj neniu senchava analizo povus esti farita. Oksigeno estis likvigita en stabila stato por la unua fojo la 29-an de marto 1883 fare de polaj sciencistoj de laJagelona Universitato, nomeZygmunt Wróblewski kajKarol Olszewski.[32]

En 1891, la skota kemiistoJames Dewar kapablis produkti sufiĉe da likva oksigeno por studado.[33] La unua komerce realigebla procezo por produkti likvan oksigenon estis sendepende evoluigita en 1895 fare de la germana inĝeniero Carl von Linde kaj de la brita inĝeniero William Hampson. Ambaŭ viroj malaltigis la temperaturon de aero ĝis ĝi likviĝis kaj postedistilis la komponantajn gasojn per boligado de ili unu post la alia kaj kaptado de ili aparte.[34] Poste, en 1901, oksiacetilenaveldado estis montrita por la unua fojo per bruligado de miksaĵo deacetileno kaj kunpremita O2.[34]

En 1923, la usona sciencistoRobert H. Goddard fariĝis la unua persono kiu disvolvisraketan motoron kiu bruligis likvan fuelon; la motoro uzisbenzinon kiel fuelon kaj likvan oksigenon kieloksidigilon. Goddard sukcese flugigis malgrandan likvaĵ-fuelan raketon 56 m je 97 km/h la 16-an de marto 1926, en Auburn,Masaĉuseco, Usono.[34][35]

Ecoj

[redakti |redakti fonton]

Fizikaj ecoj

[redakti |redakti fonton]

Oksigeno kutime estas senkolora gaso. Tamen ĝi povas aspekti blueta se ĝi estas alkoncentrita. Sufiĉe malvarmigite oksigeno fariĝas helblua likvaĵo, kiu vaporiĝas je siabolpunkto de 90,18 K. Ladenso de la likvo je 90,19 K estas 1141,2 kg · m−3; tiu de la gaso je 294,25 K estas 1,3088 kg · m−3. Sub lafandopunkto je 54,4 K oksigeno solidiĝas kaj formas helbluajnkubajn kristalojn (γ-O2). Ankaŭ ekzistasromboedra (β-O2) sub 43,8 K kaj sub 23,89 Kmonoklina (α-O2) solidaj formoj.[36] Siantrifazan punkton oksigeno havas je temperaturo de 54,36 K kaj premo de 14,8 kPa. Lasojla punkto troviĝas je temperaturo de 154.58 K kaj premo de 5043 kPa.[37]

Izotopoj

[redakti |redakti fonton]
Malfrua epoko en vivo de peza stelo.
16O koncentriĝas en la O-ŝelo,17O en la H-ŝelo kaj18O en la He-ŝelo.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloIzotopoj de oksigeno.

Estas tri stabilaj izotopoj de oksigeno. Estas ankaŭ 14 radioaktivaj izotopoj. La normaatompezo estas 15.9994(3)u.

Nature okazanta oksigeno estas komponita el tri stabilajizotopoj,16O,17O kaj18O. La16O estas la plej abunda kun 99,762%en naturo.

Estas trovitaj 14radioaktivaj izotopoj de oksigeno, iliajmasnumeroj estas ekde 12 ĝis 28. La plej stabila el ili estas15O kunduoniĝotempo de 122,24 sekundoj kaj14O kun duoniĝotempo de 70,606 sekundoj. La plej komunadisfala reĝimo por izotopoj malpli pezaj ol la stabilaj estaselektrona kapto kaj la plej komuna reĝimo por izotopoj pli pezaj ol la stabilaj estasbeto-disfalo. La disfalaj produktoj estas izotopoj deazoto kajfluoro respektive.

Rezervejoj de oksigeno

[redakti |redakti fonton]

Oksigeno estas unu el la pli abundaj elementoj de la Tero kaj ĉeestas granda porcio de ĉiu ĉefa rezervejo. For antaŭe la plej granda rezervejo de tera oksigeno troviĝas ensilikataj kajmineralajoksidoj de laterkrusto kaj la termantelo (99.5% laŭ pezo).[38] La terajatmosfero,hidrosfero kajbiosfero kune enhavas malpli ol 0.05% de la tuta tera oksigenmaso. Krom O2, aldonitaj oksigenaj atomoj ĉeestas laŭ variaj formoj disvastigitaj tra la surfacaj rezervejoj en la molekuloj debiomaso,H2O,CO2,HNO3,NO,NO2,CO,H2O2,O3,SO2,H2SO4,MgO,CaO,AlO,SiO2, andPO4.

Atmosfero

[redakti |redakti fonton]

Enatmosfero estas ~20.9% da oksigeno je volumeno, kio egalas al ĉirkaŭ 34 × 1018moloj da oksigeno. Aliaj atmosferajmolekuloj, kiuj enhavas oksigenon estasozono (O3),karbona dioksido (CO2),akvovaporo (H2O), kaj sulfuraj kaj nitrogenaj oksidoj (SO2, NO, N2O ktp).

Hipoksio estas termino kiu referencas al malalta enhavo de oksigeno. Normale, 20.9% el lagaso en laAtmosfero de la Tero estas oksigeno. Laparta premo de oksigeno en la atmosfero estas de 20.9% el la totala barometriapremo.[39]

Biosfero

[redakti |redakti fonton]

En biosfero estas 22% da oksigeno je volumeno, ĉefe en komponantoj deorganikaj kombinaĵoj (CxHxNxOx) kaj akvomolekuloj.

Hidrosfero

[redakti |redakti fonton]

En hidrosfero estas 33% da oksigeno je volumeno, ĉefe en komponantoj de akvomolekuloj kun libera oksigeno kajkarbonataj acidoj (HxCO3)

Enakvo, oksigenaj niveloj estas multe pli malaltaj, proksimume 7 ppm aŭ 0.0007% en bonkvalita akvo, kaj fluktuas loke depende el la ĉeesto de fotosintezaj organismoj kaj relativa distanco al la surfaco (se estas pli da oksigeno en laaero, ĝi disiĝos tra la parta premogradiento).[40]

Litosfero

[redakti |redakti fonton]

Enlitosfero estas 46,6% da oksigeno je volumeno, ĉefe ensilico (SiO2) kaj aliaj mineralaj oksidoj.

Produktado de O2 per fotosintezo

[redakti |redakti fonton]

En natura medio, libera oksigeno estas produktita de la lum-aganta disigo de akvo per oksigenafotosintezo. Laŭ iuj taksoj,verdaj algoj kajcianobakterioj enmaraj medioj provizas ĉirkaŭ 70% de la libera oksigeno produktata sur la Tero, kaj la resto estas produktata de terajplantoj[41]. Aliaj taksoj de laoceana kontribuo alatmosfera oksigeno estas pli altaj, dum kelkaj taksoj estas pli malaltaj, sugestante ke oceana produktado estus ~45% de la atmosfera oksigeno de la Tero ĉiujare[42].

Simpligita resumformo por fotosintezo estas[43]:

6 CO2 + 6 H2O +fotonoj → C6H12O6 + 6 O2

aŭ alivorte

karbona dioksido +akvo +sunlumoglukozo + dioksigeno .

Fotolitika oksigena evoluo okazas en latilakoidajmembranoj de fotosintezaj organismoj kaj postulas la energion de kvar fotonoj. Multaj paŝoj estas implicitaj, sed la rezulto estas la formado de protona gradiento tra la tilakoida membrano, kiu estas uzata por sinteziadenozinan trifosfaton ( ATP) per fotofosforilado[44]. La O2-molekuloj restantaj (post ilia produktado el la akvaj molekuloj) estas liberigitaj en la atmosferon.

Oksigena ciklo

[redakti |redakti fonton]
Oksigena ciklo kaj oksigenaj elcentoj en rezervejoj laŭ pezo

Laoksigena ciklo estas biogeokemia ciklo, kiu klarigas la transformojn de oksigeno en la terabiosfero.

Estas nedisigeblaj de lakarbona ciklo, ĉar ĝi okazas per lakarbona dioksido uzata en lafotosintezo. Ĉi tiu lasta produktita oksigeno, kiu, tra laspirado de vivantaj organismoj, estas brulita por produkti karbonan dioksidon.

Finfine, fotosintezo kaj spirado kaŭzas la produktadon kaj ekvilibron deatmosferaj gasoj.

La du mekanismoj - CO2 + H2 O → sukeroj + oksigeno kaj inverse - determinas la fluojn de karbono kaj oksigeno.

Tiu ciklo ne inkludas la apartan ciklon oksigeno-ozono, kiu ĉefe okazas en lastratosfero.

Uzado

[redakti |redakti fonton]

La ŝtala industrio uzas oksigenon por produktiŝtalon, tiel forigante grandparton da karbono el ĝi laŭ ĝia dezirita kvalito.Veldistoj uzas oksigenon por havi varmegan flamon (je 3300C). Oni uzaslikvan oksigenon enraketoj.

Kemiaj komponaĵoj

[redakti |redakti fonton]

Bildaro

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1.  (angle):Atomic weights of the elements 2013 (IUPAC Technical Report) (PDF), p. 8
  2. Claude Allègre, Gérard Manhès, Éric Lewin:Chemical composition of the Earth and the volatility control on planetary genetics. In:Earth and Planetary Science Letters. 185, 2001, p. 49–69.
  3. Riedel/JaniakAnorganische Chemie De Gruyter, 2007. Ĉapitro 4.5, p. 424-430.
  4. 4,04,14,24,34,4 (September 2016) “Eight sages over five centuries share oxygen's discovery”,Advances in Physiology Education 40 (3),p. 370–376.doi:10.1152/advan.00076.2016. 
  5. (2022-03-15) “A Brief History of Oxygen: 250 Years on”,Oxygen (en) 2 (1),p. 31–39.doi:10.3390/oxygen2010004. 
  6. Jastrow, Joseph. (1936)Story of Human Error. Ayer.ISBN 978-0-8369-0568-7.
  7. (1937) “A New and More Correct Version of the Views of Servetus on the Circulation of the Blood”,Bulletin of the Institute of the History of Medicine 5 (10),p. 914–932. 
  8. 8,08,18,28,38,4Cook & Lauer 1968, p. 499.
  9. De Lapide Philosophorum Tractatus duodecim e naturae fonte et manuali experientia depromti (Dek du Traktaĵoj pri la Ŝtono de la Saĝuloj tiritaj el la fonto de naturo kaj mana sperto; 1604)
  10. 10,010,1 (1971) “Michał Sędziwój – Traktat o Kamieniu Filozoficznym”,Biblioteka Problemów (pl) 164,p. 83–84. Alirita 23a de Aŭgusto, 2020.. 
  11. 11,011,111,2 Chisholm, Hugh, ed. (1911)."Mayow, John".Encyclopædia Britannica. Vol. 17 (11a eldono). Cambridge University Press. pp. 938–939.
  12. 12,012,1 (2005) “John Mayow”,World of Chemistry. Thomson Gale.ISBN 978-0-669-32727-4.
  13. Lagerkvist, Ulf. (2005)The Enigma of Ferment. World Scientific.ISBN 978-981-256-421-4.
  14. Emsley 2001, p. 299
  15. (2015) “Lavoisier's 'Reflections on Phlogiston' I: Against Phlogiston Theory”, 'Foundations of Chemistry' 17 (2),p. 137–51.doi:10.1007/s10698-015-9220-5. 170422925. 
  16. Morris, Richard. (2003)The last sorcerers: The path from alchemy to the periodic table. Washington, D.C.: Joseph Henry Press.ISBN 978-0-309-08905-0.
  17. (Decembro 2014) “Carl Wilhelm Scheele, the discoverer of oxygen, and a very productive chemist”,American Journal of Physiology-Lung Cellular and Molecular Physiology 307 (11),p. L811–L816.doi:10.1152/ajplung.00223.2014. 
  18. Oxygen. RSC.org. Arkivita ella originalo je 28a de Januaro, 2017. Alirita 2016-12-12 .
  19. Cook & Lauer 1968, p. 500
  20. 20,020,120,2Emsley 2001, p. 300
  21. Joseph Priestley:An Account of Further Discoveries in Air. By the Rev. Joseph Priestley, LL.D. F. R. S. in Letters to Sir John Pringle, Bart. P. R. S. and the Rev. Dr. Price, F. R. S. In:Phil. Trans. 65, 1775, p. 384–394.
  22. (1775) “An Account of Further Discoveries in Air”,Philosophical Transactions 65,p. 384–394.doi:10.1098/rstl.1775.0039. 
  23. Jost WeyerGeschichte der Chemie - Band 1 Springer Verlag, Berlino 2018, ĉ. 17.
  24. Harry H. BinderKleines Lexikon der chemischen Elemente Lehmanns Media, 2a eldono, Berlino 2016, p. 190.
  25. Parks, G. D.. (1939)Mellor's Modern Inorganic Chemistry,6‑a eldono, London: Longmans, Green and Co..
  26. Greenwood, Norman N.; Earnshaw, Alan (1997).Chemistry of the Elements (dua eldono). Butterworth-Heinemann. p. 793.ISBN 978-0-08-037941-8.
  27. Ebbe AlmqvistHistory of Industrial Gases Springer Science+Business Media, Novjorko 2003, p. 65.
  28. DeTurck, Dennis. (1997) “Do We Take Atoms for Granted?”,The Interactive Textbook of PFP96. University of Pennsylvania.
  29. Roscoe, Henry Enfield. (1883)A Treatise on Chemistry. D. Appleton and Co..
  30. (Novembro 2009) “The Origin of the Brin Process for the Manufacture of Oxygen”,Journal of Chemical Education (en) 86 (11),p. 1266.doi:10.1021/ed086p1266.Bibkodo:2009JChEd..86.1266J. 
  31. 31,031,1Daintith, John. (1994)Biographical Encyclopedia of Scientists. CRC Press.ISBN 978-0-7503-0287-6.
  32. (2013) “Louis Paul Cailletet: The liquefaction of oxygen and the emergence of low-temperature research”,Notes and Records of the Royal Society of London 67 (4),p. 355–73.doi:10.1098/rsnr.2013.0047. 
  33. Emsley 2001, p. 303
  34. 34,034,134,2 (2002) “Oxygen”,How Products are Made. The Gale Group, Inc..
  35. Goddard-1926. NASA. Arkivita ella originalo je 8a de Novembro, 2007. Alirita 18an de Novembro, 2007 .
  36. Holleman/WibergAnorganische Chemie De Gruyter, 2017. Ĉapitro 13.1, p. 557.
  37. M. J. Kirschner:Oxygen En:Ullmann’s Encyclopedia of Industrial Chemistry. Wiley-VCH Verlag, Weinheim 2017,COI:10.1002/14356007.a18_329.pub2
  38. (Aŭgusto 2008) “Electrons, life and the evolution of Earth's oxygen cycle”,Philosophical Transactions of the Royal Society of London. Series B, Biological Sciences 363 (1504),p. 2705–16.doi:10.1098/rstb.2008.0054. 
  39. Brandon, John."The Atmosphere, Pressure and Forces". Meteorology. Pilot Friend. Alirita la 14an de Januaro 2022.
  40. "Dissolved Oxygen". Water Quality. Water on the Web. Arkivita el la originalo la 13an de Decembro 2012. Alirita la 14an de Januaro 2022.
  41. Fenical, William. (September 1983) “Marine Plants: A Unique and Unexplored Resource”,Plants: the potentials for extracting protein, medicines, and other useful chemicals (workshop proceedings). DIANE Publishing.ISBN 978-1-4289-2397-3.
  42. Walker, J. C. G.. (1980)The oxygen cycle in the natural environment and the biogeochemical cycles. Berlin: Springer-Verlag.
  43. Brown, Theodore L.. (2003)Chemistry: The Central Science. Prentice Hall/Pearson Education.ISBN 978-0-13-048450-5.
  44. Raven 2005, 115–27

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Bibliografio

[redakti |redakti fonton]
  • Cook, Gerhard A.; Lauer, Carol M. (1968). "Oxygen". In Clifford A. Hampel. The Encyclopedia of the Chemical Elements. New York: Reinhold Book Corporation. pp. 499–512. LCCN 68-29938.
  • Emsley, John (2001). "Oxygen". Nature's Building Blocks: An A-Z Guide to the Elements. Oxford, England, UK: Oxford University Press. pp. 297–304.ISBN 0-19-850340-7.
  • Raven, Peter H.; Evert, Ray F.; Eichhorn, Susan E. (2005). Biology of Plants (7th ed.). New York: W.H. Freeman and Company Publishers. pp. 115–27.ISBN 0-7167-1007-2.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Perioda tabelo dekemiaj elementoj
Tiu ĉi artikolo apartenas al la aro de la mil plej gravaj artikoloj
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Oksigeno&oldid=9306396"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp