Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Okzalata acido

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elOksalata acido)

Page version status

Malneta versio

1 ŝanĝo en ĉi tiu versio atendaskontrolon. Lastabila versio estispatrolita je3 jun. 2024.
Vidu ankaŭ:Malonata acido,Sukcenata acido,Glutarata acido,Adipata acido,Suberata acido,Sebacata acido,Pimelata acido,Undekanoduata acido, kajDodekanoduata acido
Okzalata acido

Pilka kaj bastona modelo de la molekulo de la okzalata acido


Molekulo de la okzalata acido kun spaco-plenigo

speco de kemiaĵo
dikarboksilata acido • diprotic acid
Ĝeneralaĵoj
NomoOkzalata acido
Kemia formuloH2C2O4
CAS-numero-kodo144-62-7
PubChem-kodo971
ChemSpider-kodo

946

SMILES
 
C(=O)(C(=O)O)O
Karakterizaĵoj
Molmaso

90.03 g·mol−1

Denseco

1.90 g cm−3 (anhidra)
Denseco =126.07 g mol−1 (du hidratohava)

Fandopunkto

102°C (216; 375 K)

Solvebleco143 g/L (25°C)
Sekurecaj indikoj
Pridanĝeraj indikoj
R:R21/22
S:S2S24/25
Se eble, uziĝu unuoj de laSistemo Internacia de Unuoj. Escepte de la notoj alie indikitaj, la datumoj rilatas al materialoj laŭ laordinaraj normoj pri temperaturo kaj premo (25o kaj premo je 1 atmosfero aŭ 760 mm de Hg).
vdr

Okzalata acido[1]oksalata acido[2] estasorganika kombinaĵo kiesmolekula formulo estas H2C2O4. Ĝi estas solida senkolora kristalo formante akvan senkoloran solvaĵon. Ĝi estas klasifikita kieldukarboksilata acido. Rilate alacida forto ĝi estas pli forta ol laacetata acido. Okzalata acido estas reduktanta agento kaj ties konjuga bazo[3], konata kiel okzalata jono (C2O42−), estaskelata agento. Kutime, la okzalata acido nature troveblas en ties duhidratohava formo, H2C2O4.2 H2O. Troa konsumado de okzalata acido aŭ longedaŭra haŭtokontakto esteblas danĝera.

Preparado

[redakti |redakti fonton]

Okzalata acido estas ĉefe produktita peroksidigo dekarbonhidratojglukozo uzantenitratan acidon aŭ aeron en la ĉeesto devanadapentoksido (V2O5). Plurvariaj antaŭaĵoj estas uzeblaj inklude de glukolata acido kajetileno-glikolo. Pli ĵusa metodo entenas oksidigan karbonizon[4] dealkoholoj produktante laduesterojn de la okzalata acido. Laŭ la ekvacio:

4 ROH + 4 CO + O2 → 2 (CO2R)2 + 2 H2O

Ĉi-duesteroj sekve estas hidrolizitaj al okzalata acido. Ĉiujare ĉirkaŭ 120 mil tunoj produktiĝas. Historie, la okzalata acido estis akirita ekskluzive de kaŭstikaĵoj samkielnatria aŭ kalia hidroksido sur segaĵon.

Laboratoriaj metodoj

[redakti |redakti fonton]

Kvankam la okzalata acido estas facile akirebla, ĝi ankaŭ estas produktebla en laboratorio per oksidigo de lasaĥarozo uzante nitratan acidon sub la agado de eta kvanto da vanada pentoksido kielkatalizilo. La hidratohava solido estas malhidratigita per varmo aŭ per azeotropa distilado[5]. Disvolviĝinta enNederlando, iu elektrokatalizo per kupra komplekso helpas la reduktiĝon de lakarbona duoksido en okzalatan acidon. Ĉi-konvertiĝo uzaskarbonan duoksidon kiel kruda materialo por generi okzalatan acidon.

Historie, en 1824,Friedrich Wöhler (1800-1882) preparis okzalatan acidon per hidrolizo decianogeno. Ĉi-eksperimento eble reprezentis la unuan sintezon de unu natura produkto.

Strukturo

[redakti |redakti fonton]

Anhidra okzalata acido ekzistas kiel du polimorfoj[6]: en unu, lahidrogenaj ligiloj rezultas kiel ĉenosimila strukturo dum la alia modelo kun hidrogenaj ligiloj prezentas foliaspekta strukturo. Ĉar la anhidra materialo estas kaj acida kajhidrofila, ĝi estas uzata enesterigajn reakciojn.

Reakcioj

[redakti |redakti fonton]

La okzalata acido estas relative forta protondonanto, malgraŭ esti iukarboksilata acido. Ĝiaj jonigaj koeficientoj estas la jenaj:

C2O4H2 → C2O4H + H+; pKa = 1.27
C2O4H → C2O42− + H+; pKa = 4.27

Okzalata acido suferas multajn el la karakterizaj reakcioj de aliaj karboksilataj acidoj. Ĝi formas esterojn tiel kiel la dimetilan okzalaton (fandpunkto 52,5 ĝis 53,5oC). Ĝi formas acidan kloridon nomatan klorido de okzalilo. Okzalato,la konjuga bazo de la okzalata acido, estas bonega liganto[7] por metalaj jonoj, ekzemple, la drogo Okzaliplatino[8]. La okzalata acido kaj la okzalatoj estas oksidigeblaj depermanganato per memkataliza reakcio.

Trovebleco

[redakti |redakti fonton]

Biosintezo

[redakti |redakti fonton]

Ekzistas minimume du vojoj por la formiĝo enzimohelpa de la okzalato. En unu vojo, la okzaloacetato, unu komponanto de laCiklo de Krebs por la Citrata acido, hidroliziĝas al okzalato kajacetata acido per la enzimo okzaloacetazo[9], laŭ la reakcio jena:

[O2CC(O)CH2CO2]2− + H2O → C2O42− + CH3CO2

Ĝi ankaŭ produkteblas per malhidrogenizado[10] de la glukokola acido[11], kiu produktiĝas per la metabolismo de la glikola etileno[12].

Okzalata acido en plantoj kaj manĝaĵoj

[redakti |redakti fonton]

Kalcia okzalato estas la plej ordinara komponanto de larenoŝtonoj. La unuaj esploristoj izolis la okzalatan acidon el laoksalidoj. Membroj de laspinacaj familioj kaj labrasikoj (Blanka brasiko,Brokolo kajBurĝonbrasiko) enhavas altajn amasojn da okzalatoj, samkiel laApiacoj kielPetroselo kajOkzalo. Folioj de rabarboj (Rheum rhabarbarum) enhavas ĉirkaŭ 0,5% da okzalata acido kaj la arizemo[13] enhavas kristalojn de kalcia okzalato. Kelkaj bakterioj produktas okzalatojn peroksidigo dekarbonhidratoj. Plantoj el la genro Fenestraria[14] produktasoptikajn fibrojn faritaj el kristalecaj okzalataj acidoj por konduki la lumon al subteraj fotosintezaj stacioj.

Oksidigitaasfalto aŭ asfalto sub la agado de lagamaj radioj ankaŭ enhavas okzalatan acidon inter ties malkomponiĝaj produktoj. La okzalata acido plifortigeblas la filtradon de radioaktivaj izotopoj kondiĉitaj sub asfalto por eliminado de radioaktiva rubaĵo[15].

Biokemio

[redakti |redakti fonton]

La konjuga bazo de la okzalata acido estas potenca inhibicianto de la enzimo Laktata malhidrogenazo (LDH)[16]. La enzimo LDH katalizas la konvertiĝon de lapiruvato allaktata acido (finprodukto de la procezo prisenoksigenafermentigo oksidiganta la kunenzimon NADH al NAD+ kaj H+ samtempe. La restarigado de la niveloj de NAD+ estas esenca por la kontinueco anaeroba energia metabolismo per laglukozo. Ĉar la kanceraj ĉeloj prefere uzas la anaeroban metabolismon, la inhibicio de la LDH, estas elmontrita por inhibicii la formadon kaj kreskadon de la tumoro (Efekto Warburgo), tiamaniere ke tio estas interesa kaj potenca procedo por la kontraŭkancera traktado.

Ĉirkaŭ 25% de la okzalata acido produktita uzatas kielmordanto[17] en tinkturaj procezoj[18]. Ĝi ankaŭ estas uzata kiel blankigilo[19], ĉefe al traktado de papero kaj lignopulpo[20].

La ĉefaj aplikoj de la okzalata acido inkluzivas purigadon kaj blankigon, speciale rilate al forigo de rustaĵoj (kiel kompleksiganta feraganto). EnUsono ordinare troveblas dompurigilon enhavantan okzalatan acidon[21]. Ĝi uzatas kiel rustoforiga aganto ĉar ĝi formas akvosolveblan salon kun ferika jono: la jono ferriokzalato[22].

Okzalata acido estas grava reakcianto pri lalantanida kemio. Lantanaj okzalatoj hidratohavaj rapide formas facile solveblaj acidaj solvaĵoj, en dense kristalecaj, facile filtreblaj formoj, komplete senaj je malpuraĵoj kun nelantanidaj elementoj. Varma malkomponiĝo de ĉi-okzalatoj produktas oksidojn, kiuj estas la plej ordinare komerceblaj formoj de ĉi-elementoj.

Solvaĵoj kun vaporoj de okzalata acido je 3,2% ensukersiropo uzatas de kelkajabelkulturistoj kielakaricido kontraŭ la "Varroa destructor"[23][24].

Okzalata acido frotiĝas sur marmoraj skulptaĵoj por doni iom da brilo kaj kompleta sigelo de la surfaco. Okzalata acido ankaŭ uzeblas por elimini ferajn kaj manganajn deponejojn sur lakvarcaj kristaloj. Oni povas ankaŭ uzi okzalatan acidon kiel lignoblankigilo, forigante nigrajn makulojn pro la akvopenetrado.

Tokseco kaj sekureco

[redakti |redakti fonton]

Okzalata acido havas toksajn efektojn per la kontakto kaj kiam ingestita. Ĝi ne estas identigita kielmutaciiga agento kaj kancerigo-karaktera. Ekzistas la riskon je denaska malformiĝo de lafeto kaj ĝi eble danĝeras kiam inhalita, estas ekstreme detruiga al la histoj de lamukoza membrano de la supera spiraparataro; danĝera kaj detruiga al la histoj kaj kaŭzas brulvundojn kiam absorbita de la haŭto aŭ ĉe la okulkontakto. Simptomoj kaj efektoj inkluzivas brulosensacion, tusado, kapturno,laringoinflamo, aermanko, spasmo, laringedemo, inflamo kaj edemo de labronkoj,pulminflamo kaj pulmedemo.

En homoj, la okzalata acido ingestita havas minumuman Mortodozon (LD) je 600 mg/kg. Raportoj konfirmas ke la buŝa mortodozo estas inter 15 kaj 30 gramoj.

La tokseco de la okzalata acido rezultas en larena fiasko kaŭzata de precipitaĵo de kalcia okzalato, la ĉefa komponanto de la galŝtonoj. Okzalata acido ankaŭ povas kaŭziartralgion pro la formiĝo de similaj precipitaĵoj en laartikoj. Ingestado de etilena glikolo rezultas je okzalata acido kielmetabolito kiu ankaŭ kaŭzeblas akutan renfiaskon.

Enhavo de okzalata acido en la manĝaĵoj

[redakti |redakti fonton]
VegetaloBildojOkzalata acido
(g/100 g)
VegetaloBildojOkzalata acido
(g/100 g)
Ajlo
0.36
Kukumo
0.02
Akvokreso
0.31
Kukurbo
0.02
Amara cikorio
0.20
Laktuko
0.33
Amaranto
1.09
Spinaco
0.97
Asparago
0.13
Manioko
1.26
Batato
0.05
Melongeno
0.19
Blanka brasiko
0.10
Napo
0.03
Brokolo
0.19
Pastinako
0.04
Burĝonbrasiko
0.36
Petroselo
1.70
Cepo
0.05
Portulakacoj
1.31
Endivio
0.11
Rabarbo (folioj)
0.52
Verda fabo,Fazeolo
0.36
Rafaneto
0.48
Florbrasiko
0.15
Rapo
0.21
Verda brasiko
0.45
Ruĝa beto folioj
0.61
Gombo
0.05
Ŝenoprazo
1.48
Ĝardena pizo
0.05
Sukermaizo
0.01
Kapsiko
0.04
Terpomo
0.24
Karoto
0.50
Tomato
0.05
Koriandro
0.01
Vera celerio
0.19
Krispa brasiko
0.02

Kombinaĵoj

[redakti |redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto:okzalata acido
  2. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto:oksalato, variaĵo de okzalato
  3. Organic Chemistry: An Introduction Emphasizing Biological Connections ..., I. David Reingold
  4. La oksidiga karbonizo rilatas al reakcioj enkondukantajmonooksida karbono en organikajn aŭ neorganikajn substratojn.
  5. Special Distillation Processes, Zhigang Lei, Biaohua Chen, Zhongwei Ding
  6. One Chemistry, Two Continents: Function and Maintenance of Chemical ...Arkivigite je 2015-04-02 per la retarkivoWayback Machine, Kenneth Michael Keefover-Ring
  7. Encyclopædia Britannica
  8. Chemocare. Arkivita ella originalo je 2015-03-12. Alirita 2015-03-04 .
  9. Advances in Fungal Biotechnology for Industry, Agriculture, and Medicine, Jan S. Tkacz, Lene Lange
  10. Next-Generation Batteries and Fuel Cells for Commercial, Military, and Space ..., A.R. Jha.
  11. Growing Younger: Breakthrough Age-defying Secrets for Women, Bridget Doherty, Julia VanTine
  12. How to Start a Ethylene Glycol (excluding Anti-freeze Mixtures) Business ...Arkivigite je 2015-04-02 per la retarkivoWayback Machine, Makeda Housley
  13. El Rincón de las Ratas.
  14. Cactus-art-biz
  15. EPJ Web of Conferences
  16. Kidshealth.org
  17. Encyclopedia.com
  18. Encyclopædia Britannica
  19. Chemistry Explained
  20. Encyclopedia.com
  21. Bar Keepers Friend
  22. ChemBlink
  23. Encyclopædia Britannica
  24. Exploring New Methods for Varroa Mite ControlArkivigite je 2015-04-02 per la retarkivoWayback Machine, Yu-Lun Lisa Fu
v  d  r
Saloj kaj esteroj de laokzalata acido
okzalata acido
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Okzalata_acido&oldid=9027804"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp