Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eblene estiskvalite kontrolita.
Ĉi tiu artikolo bezonaspoluradon, ĉar ĝi montras stilajn kaj/aŭ gramatikajn kaj/aŭ strukturajn problemojn, kiuj ne konformas alstilogvido.La priskribo de la problemo troviĝasĉi tie. Bonvoluŝanĝi la enhavon por plibonigi la artikolon.
En malhelblua estas la okcidenta mondo (Aŭstralio, Kanado, katolika kaj protestanta Eŭropo, Nov-Zelando, plus Usono), surbaze de la kolizio de civilizoj de 1996 de Samuel P. Huntington.[1] En turkiso estas ortodoksa Eŭropo kaj Latinameriko. Laŭ Huntington, Ortodoksa Eŭropo estas la orienta parto de la okcidenta mondo, dum Latinameriko estis parto de la okcidenta mondo aŭ ida civilizo, kiu estis ĝemeligita kun ĝi.[2]
Okcidenta civilizo (500- ) estas lacivilizo, kiu evoluis enEŭropo post la falo de laromia imperio. Ĝi estas miksaĵo degreka,romia,kelta,ĝermana,afrikaj kaj (interalie, perkristanismo)juda kulturoj, sed la fundamenton ĝi heredis de laromia imperio. Dum 1500-2000, ĝi disvastiĝis alAmeriko,Oceanio kajsubsahara Afriko, nun enhavante 33% de la homaro. Nuntempe ĝi estas la plej granda kaj avangarda civilizo, sed antaŭ1750, laĉina kajislama civilizo estis egalaj aŭ pli altaj ol la okcidenta civilizo. Kvankam ĝia teknologio kaj ekonomio estas tre altaj, ĝi estas civilizo tre sanga kaj malstabila politike (ekzemple, du mondmilitoj kajHolokaŭsto). Malsimile al aliaj civilizoj, universala imperio mankas al ĝia historio (spite de la penoj deKarolo la Granda,Napoleono la 1-a de Francio kajHitlero).
Mapo de la Indekso de Homaj Disvolviĝo de UN por 2013. La blue pentritaj landoj estas la plej evoluintaj, laŭ la indekso. Ju pli hela la koloro, des malpli evoluintaj estas la landoj. Klara korelacio videblas inter la landoj, kiuj nun estas konsiderataj okcidentaj landoj, kaj ilia indekso de homa disvolviĝo.
PerRomio, la Okcidento estas ido dehelena civilizo. La Okcidento esence estas kristanigita formo de helena civilizo, sed ekde1900, ĝi evoluispostkristane.
Sinteno pri la vero: La genio de la Okcidento eble devenas de ĝia naiva kaj aŭdaca ideo pri lavero: la vero estas afero de preciza difino kaj formulo, atingebla de homo, kaj ne la afero de mistika sperto, tradicio, rito aŭ prava praktiko. Tio montriĝas en laKredo Nicea kaj en la formuloj deAlbert Einstein. Kaj en tia naiva vido de la vero, la Okcidento penas trovi sian savon. Tiu ideo devenas degreka filozofio kaj estas konata al aliaj civilizoj (ekzemple, laislama civilizo), sed nur en la Okcidento ĝi estas fundamenta elemento kaj principo de evoluado.
Universalismo: Dekristanismo almoderna scienco, la Okcidento ne rigardas sin kiel etnan civilizon, sed kiel universalan civilizon -- civilizon por la tuta homaro, la finan produkton de homa evoluo. Tuta historio, laŭ tiu vidpunkto, nur estis preparado, blindaj paŝoj aŭ antaŭombro de ĝia evangelio de la momento (kristanismo,Klerismo,industriiĝo,kapitalismo,komunismo,tutmondiĝo, ktp). Tio faras la civilizon tre memfida.
Esperanto mem estas produkto tre okcidenteca en konstruo kaj spirito: ĝi estis konstruita el la skribo kaj ĉefaj lingvoj de la Okcidento sed intence estas universala lingvo por la tuta mondo.
↑THE WORLD OF CIVILIZATIONS: POST-1990scanned image Archived 12 March 2007 at the Wayback Machine
↑Huntington, Samuel P. (2 August 2011).The Clash of Civilizations and the Remaking of World Order. Simon & Schuster. pp. 151–154. ISBN978-1451628975.
↑Laŭ irana kaj islama filozofoDarysh Shayegan “la grandaj mondaj ŝanĝoj estis ĉiam gviditaj de laokcidenta civilizo: la persona libero. La “habeas corpus”, la efektiga kaj praktika distingo de la povoj, la individua konscienco… jam reprezentas sistemo de valoroj kunakcetaj” (Avvevire 3-a de julio 2014. p- 20).