Oni kalkulas ke la nuna loĝantaro de Okcidenta Saharo estas267 405 homoj (saharanoj). La ĉefa lingvo estasdialekto de laaraba nomatahasanija; ankaŭ la kolonia lingvo, lahispana estas parolata; la lingvo de la administrado estas la oficialaaraba, kun uzo de la franca.
Maroko praktike aneksis la nordajn du trionojn de Okcidenta Saharo (antaŭeHispana Saharo) en1976 (la invado komenciĝis per ŝtate kontrolata marŝo de multaj senarmiluloj, nomata laVerda marŝo), kaj la ceteron de la teritorio en1979, post la retiriĝo deMaŭritanio. Gerila milito fare de laFronto Polisario (Popola Fronto por la Liberigo deSaguía el Hamra kajRío de Oro) kontestanta la suverenon deRabat finiĝis en1991 per pafado-ĉeso. Por forteni la gerilanojn ekster de la okupata regiono, Maroko dum pluraj jaroj konstruis en la dezerto laMarokan muron, kiu ĉe 2.720 kilometroj dividis la du grupojn, sed samtempe ankaŭ apartigis membrojn de multaj saharanaj familioj. Saharaj rifuĝintoj apogantaj Polisarion devas loĝi endezertaj tendumejoj enAlĝerio, kie ili formis ŝtaton kun la nomoAraba Demokratia Sahara Respubliko, agnoskita deOAU kajAfrika Unio.ADSR-anoj dependas deinternacia helpo por nutrado. Referendumo pri la fina statuso estas ripetade prokrastita.
La dezerteco fokusas ekonomion jefosfatominado enBukraa kaj fiŝkaptado.
1976, Hispanio abandonis la teritorion de Okcidenta Saharo; sekve, kaj Maroko, kaj Maŭritanio anoncis sian suverenecon super ĝi, dum la sahara partioFronto Polisario malakceptis ambaŭ pretendojn. Maroko invadis la teritorion de la nordo kaj bombardis la lokan loĝantaron dum ties fuĝo al translimaj teritorioj enAlĝerio. Komenciĝis milito inter Maroko kaj Fronto Polisario.
1979, Maŭritanio post anekso de eta havena parto rezignas pri la resto; Maroko okupis ĝin.
1988, Maroko kaj Polisario akceptas militpaŭzon fare deUnuiĝintaj Nacioj.
La polico deMaroko faras multajn arestojn enAjuno (Okcidenta Saharo) post starigo de protesta kampadejo fare de miloj da saharanoj kiuj petis plibonigon de ekonomia situacio, detruo de la kampadejo fare de la maroka polico (9 al 12 mortintoj) kaj sekvaj surstrataj protestoj en Ajuno. Dume sekvas ĉeUnuiĝintaj Nacioj negocado inter la reprezentantoj de la okupanta lando Maroko kaj la sendependismaj saharanoj. Laŭ lasta tendenco ankaŭ civilaj marokanoj enmigrintaj al Saharo atakis saharanojn, helpis la marokan policon kaj detruis posedaĵojn de saharanoj.[2]
Laŭ hispanaj spionoj enOkcidenta Saharo, la maroka polico arestis inter 400 kaj 800 saharanoj, el kiuj multaj estas torturataj. Aliaj aktivuloj kaŝiĝas aŭ fuĝas, inkluzive internaciajn apogantojn kaj ĵurnalistojn, kiuj krome ne rajtas eniri en la landon. La maroka polico montris filmetojn montrantajn saharanan perfortadon.[3]
LaOkcidentsaharanoj,Saharanoj aŭSaharaŭoj (arabe صحراويون ṣaḥrāwīyūn; berbere: ⵉⵙⴻⵃⵔⴰⵡⵉⵢⴻⵏ Iseḥrawiyen; marokarabe: صحراوة Ṣeḥrawa; hispaneSaharaui) estas la popolo kiu loĝas kaj loĝis en la okcidenta parto de Saharo kio inkludas teritoriojn de Okcidenta Saharo (postulita de la Polisario kaj ĉefe kontrolita de Maroko), aliaj partoj de suda Maroko ne postulitaj de Polisario, plej el Maŭritanio, kaj plej sudokcidento de Alĝerio.