Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Okcident-Ukraina Popola Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Okcident-Ukraina Popola Respublika
Origina nomo:
Західноукраїнська Народна Республіка (ЗУНР)
 Rusia Imperio
 Aŭstrio-Hungario
novembro 1918julio 1919Ukraina Soveta Socialisma Respubliko 
Dua Pola Respubliko 

historia lando • suverena ŝtatoneagnoskita ŝtatopopolrespublikoŝtato
Geografio
Ĉefurbo:
komenceLvivo, posteTernopilo, Stanislav (la nunaIvano-Frankivsk) kajZaliŝĉiki
Loĝantaro
grek-katolika eklezio • katolikismoortodoksa kristanismo
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Rusia ImperioRusia Imperio
Aŭstrio-HungarioAŭstrio-Hungario
Postsekvaj ŝtatoj:
Ukraina Soveta Socialisma RespublikoUkraina Soveta Socialisma Respubliko
Dua Pola RespublikoDua Pola Respubliko
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj rilatoj
vdr

LaOkcident-Ukraina Popola Respubliko (ukraine Західноукраїнська Народна Республіка (ЗУНР), latinliterigiteZaĥidno-ukrainska Narodna Respublika) estis mallongdaŭra ŝtato kiu kontrolis la plej grandan parton de OrientaGalicio de novembro 1918 ĝis julio 1919. Ĝi inkludis la gravajn grandurbojnLvivo,Ternopilo,Kolomeo,Drohobiĉ,Borislav, Stanislav, la nunanIvano-Frankivsk kaj la dekstran riverbordon de la urboPrzemyśl.

Krom teroj de Orienta Galicio, ĝi ankaŭ postulis la nordan parton deBukovino kaj deKarpata Rutenio. Politike, la Ukraina Nacia Demokrata Partio (la antaŭulo de la intermilita Ukraina Nacia Demokrata Alianco) regis la leĝdonan asembleon, gviditan per diversaj gradoj de liberala kaj socialista ideologio kaj grandparte subteno de laUkraina Grek-Katolika Eklezio.

La Popola Respubliko aperis kiel disrompiĝanta ŝtato meze de la dissolvo deAŭstrio-Hungario, kaj en januaro 1919 nominale unuiĝis kun laUkraina Popola Respubliko kiel ĝia aŭtonoma OkcidentaOblasto (regiono). LaDua Pola Respubliko ankaŭ postulis ĉi tiun teritorion, kaj antaŭ julio 1919 okupis la plej grandan parton de ĝi kaj devigis la okcident-ukrainan registaron alekzilo. Kiam laUkraina Popola Respubliko decidis malfrue de 1919 ke ĝi fordonos la teritorion interŝanĝe al alianco kun Pollando kontraŭSovetia Rusio, la ekzilita Okcident-Ukraina registaro rompis rilatojn kun la Ukraina Popola Respubliko. La ekzilita registaro daŭrigis sian aserton esti la laŭleĝa reprezentanto de la regiono ĝis ĝi dissolviĝis en 1923.

Lablazono de la Okcident-Ukraina Popola Respubliko estis ora heraldikaleono senbrida surlazura fono. La koloroj de la flago estis bluo kaj flava, kun la bluo en multe pli hela nuanco ol en la moderna ukraina flago.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]


Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Okcident-Ukraina_Popola_Respubliko&oldid=9076157"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp