Ĝi limas kunMijas oriente, kunMarbella sude, kunIstán okcidente kaj kunMonda kajCoín norde. Ene de la municipa teritorio de Ojén ĉefas du kernoj nome: La propra urba kerno de Ojén kaj la urbanizaĵoj La Mairena kaj El Vicario, en la sudoriento de la municipa teritorio.
Ojén estas je ok kilometroj nordoriente deMarbella survoje laŭ interna vojo alMalago. Ojén estas ĉe la rojo Almadán, ĉirkaŭata de la montaro Blanca, posedo de IARA, kaj Alpujata, de granda riĉo enmineraloj elfero,nikelo,plumbo,talko kaj dunito. La mino de fero Peñoncillo estis ekspluatita de angla entrepreno kaj dungis nombrajn laboristojn de Ojén kaj Marbella. La proksimeco de la maro faras ke Ojén havas moderan klimaton, spite la fakton ke temas pri tipa montara vilaĝo.
Historie estas restaĵoj kiuj pruvas, ke la areo estis jam okupita enprahistorio,Romia Imperio, islama epoko kaj ekde tiam. En la16a jarcento la islamanoj (aŭ islamdevenuloj, nomemoriskoj) kiuj ankoraŭ loĝis en tiu jam kristandominita areo partoprenis en ribelo de Alpujarras. La municipa konsilantaro estis dominita desocialistoj dum la demokratia epoko.
Tradicia elemento de la loka ekonomio estas produktado de forta alkoholaĵo nome "ojén" mem minuskle.