Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Oguno

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

The page has not been checked

Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eblene estiskvalite kontrolita.
Oguno
orisha • Loa • virdio • milita dio
Informoj
Seksovira
PatrinoJemaja
Edzo/EdzinoOya
vdr

Oguno (portugale Ogum), la Ferlaboranto, estas legenda persono enBrazilo, sinjoro de fero kaj arboj, laŭKandombleo.

Veve (Simbolo) de Oguno

kaj oriŝo ensanterio en Kubo (fojeOggun).

Post reveni el siaj gloraj bataloj kaj post multaj jaroj for de sia hejmo, Oguno decidis reveni al Ireo (Unua urbo en la mondo, sub estraro de lia filo). Kiam li alvenis, pensante, ke neniu rekonos lin, li intencis paroli al siaj subuloj, sed oni malagnoskis lin. Oguno, kies pacienco estas malgranda, furioziĝis je la ĝenerala silento, kiun li konsideris ofendo. Li komencis rompi perglavo la potojn kaj, tuj poste, li fortranĉis la kapojn de la plej proksimaj homoj, ĝis lia filo aperis kaj oferis liajn preferajn manĝaĵojn. Kiam lia filo memorigis lin, ke tiu tago estis sankta kaj la personoj ne povis paroli laŭ ordono de Oguno mem, li lamentis siajn perfortaĵojn kaj deklaris sin sata. Li mallevis la pinton de sia glavo teren kaj malaperis, sed, antaŭ malaperi, li prononcis kelkajn vortojn, kiuj estu diritaj de liaj filoj, kiam ili estos en danĝero.

Alia legendo diras pri unu batalo de Oguno kontraŭ lia eks-edzino,Ojao, en kiu ambaŭ batis sin reciproke samtempe, kaj Oguno fariĝis sep (Meĵeo) kaj Ojao, naŭ (Mesano).

Lia tago estas merkredo (norde de Brazilo) aŭ ĵaŭdo (sude). Liaj koloroj estas bluo (norde) aŭ verdo (sude) aŭ ruĝo kaj verdo (sude). Li dominas la vojojn, ĉefefervojojn. Li estas sinjoro de batalo kajfero. Oni oferas al li bakitanignamon.

Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/wiki/Oguno"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp