Oganesono (antaŭe nomitaUnunoktio kun simboloUuo) estaskemia elemento, kiu en laperioda tabelo havas la simbolonOg kaj laatomnumeron 118.
En1999 esplorantoj ĉeLawrence Berkeley Nacia Laboratorio anoncis enPhysical Review Letters eltrovon de la elementoj 116 (viduununheksio-n) kaj 118. La sekvan jaron, ili eldonis retiriĝon, post kiam aliaj esplorantoj ne estis povintaj ripeti la rezultojn. En junio 2002 la direktoro de la laboritorio asertis, ke la originala raporto pri la eltrovo de ĉi tiuj du elementoj estis farita surbaze de datenoj, kiujn estis falsinta la ĉefa aŭtoro Viktorio Ninov, kiu tamen deklaris sin senkulpa.
En oktobro 2006 oni sukcesis produkti la elementon 118, pafante atomojn dekaliforniumo perkalcio-jonoj.
La nova nomo (omaĝe alJurij Oganesjan kaj tio ke ĉiuj ĥemiaj elementoj en grupo 18 (VIII) finiĝas per -ono) estasoganesono (Og)[1].