Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Oftringen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oftringen
Blazono de Oftringen
Oftringen
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
 
Ĝemelurboj
Mörel-Filetvd
KantonoArgovio
DistriktoZofingo
Koordinatoj 47° 18′ 55″ N7° 55′ 25″ O / 47.31528 °N, 7.92361 °O /47.31528; 7.92361(mapo)Koordinatoj:47° 18′ 55″ N7° 55′ 25″ O / 47.31528 °N, 7.92361 °O /47.31528; 7.92361(mapo)

Map

Nombro de loĝantoj11782
Areo12,87 km²
Alteco419 msuper marnivelo
Poŝtkodo4665
Komunumkodo4280
Mapo de Oftringen
vdr

Pri la komunumo

[redakti |redakti fonton]

Oftringen (en Esperanto ankaŭOftringo) estasurbo kaj komunumo en ladistrikto Zofingo deKantono Argovio,Svislando. Kun 11782 loĝantoj je la 31-a de decembro 2008 ĝi estas la plej granda komunumo de la distrikto.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Oftringen situas nordoriente de la riveroWigger, alfluanto deAro. La komunumo ne konsistas el kohera vilaĝo sed el disaj setlejoj, kies sudaj kunkreskis kun la urbo Zofingo. Al Oftringen apartenas la vilaĝoKünglodingen.

La teritorio de laq komunumo etendiĝas sur areo de 12,87 km², de kiuj 4,52 estas kovritaj dearbaro kaj 3,44 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur la montetoSäli je alteco de 664 ms.m., kaj la plej malalta punkto je alteco de 405 ms.m. ĉe la bordo de la riveroWigger.

Najbaraj komunumoj

[redakti |redakti fonton]

La komunumo Oftringen limas en nordo al lasoloturnaj komunumojOlten,Starrkirch-Wil,Dulliken kajWalterswil, en oriento alSafenwilen sudo alZofingo kajStrengelbach, en sudokcidento alRothrist, kaj en nordokcidento alArburgo.

Trafiko

[redakti |redakti fonton]

La stacidomoArburgo-Oftringo (germaneAarburg-Oftringen) situas sur la limo inter la du komunumoj. De tie regionaj trajnoj trafikas alOlten,Langenthal kajLucerno.

En la sudo de la komunumo troviĝas laaŭtovojtrianguloWiggertal, kie lasvisa aŭtovojo A2 disbranĉiĝas de lasvisa aŭtovojo A1. En Oftringen kruciĝas ankaŭ la du gravaj kantonaj ĉefvojoj deBazelo alLucerno kaj deBerno alZuriko.

Historio

[redakti |redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Oftringen datiĝas el la jaro924 kielOfteringa.

Dummezepoko Oftringen estis posedaĵo de laGrafoj de Froburgo kaj poste de laGrafoj de Kiburgo kaj fine de laHabsburgoj. En la jaro1415 laSvisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion, kaj Oftingen fariĝis servuto de la urboBerno. Ĝis laHelveta Revolucio en la jaro1798 ĝi apartenis al la bernavoktejoArburgo. Post la proklamo de laHelveta Respubliko Oftringen estis integrita al ladistrikto Zofingo en la nove fonditaKantono Argovio.

Komunuma partnereco

[redakti |redakti fonton]

Oftringen havas komunuman partnerecon kun la komunumoFilet enKantono Valezo.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]


v  d  r
Komunumoj de la distrikto Zofingo
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Oftringen&oldid=8088417"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp