| Sankta | |||||
| Odo de Canterbury | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| ĉefepiskopo deCanterbury | |||||
| Regado | 941– | ||||
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | proks. 865 en nekonata valoro | ||||
| Morto | 2-an de junio958 (0958-06-02) | ||||
| Religio | katolika ekleziovd | ||||
| Lingvoj | latinavd | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | katolika sacerdoto | ||||
| |||||
| Episkopo de Ramsbury | |||||
| Sanktulo | |||||
| Festotago | 4-a de julio | ||||
| vd | Fonto:Vikidatumoj | ||||
Odo aŭOda (mortis la2-an de junio958), foje kromnomatala bona aŭla severa, estis ĉefepiskopo deCanterbury,Anglio, nomumita sanktulo de la katolika Eklezio.
Liaj gepatroj estis danoj kiuj translokiĝis al Anglio, verŝajne en 865, kaj li naskiĝis eble enEast Anglia. Kiam li ankoraŭ infanis, li eniris la domanaron deanglosaksa nobelo, Aethelhelm. Lia nevoOswald de Worcester iĝis episkopo deJorko.
Laŭdire li akompanis nobelon kiu pilgrimis alRomo, kaj kuracis tiun de malsano. Eble dum iom da tempo li batalis sub la anglosaksa reĝoEduardo la pli aĝa, kaj eniris la monaĥan vivon ĉeAbatejon Fleury enFrancio.
Inter 909 kaj 927 li iĝis episkopo de Ramsbury,Wiltshire. Ŝajnas ke li daŭre servis kiel soldato: verŝajne en 937 li estis en la armeo deAdelstano kiu venkis la skotojn en laBatalo de Brunanburh, kaj laŭ kroniko deAbatejo Ramsey donis glavon al Adelstano post kiam ties glavo elglitis de lia mano (kvankam la kronikisto diras ke tio estas laŭdiraĵo, ne certa fakto).
Oda estis lerta diplomato. En 936 li faris diplomatan mision por Adelstano en Francio, kie li aranĝis keLudoviko la 4-a iĝos reĝo de Francio (kiam Ludoviko havis tri jarojn, li kaj lia patrino fuĝis de Francio al Anglio). En 943 Oda aranĝis pacakordon interEdmundo la 1-a (Anglio) kajOlaf la 1-a, reĝo deDublino kajJorko.
En 941 Oda iĝis ĉefepiskopo de Canterbury. Li konsilis Edmundon la 1-an pri leĝoj. Li faris regulojn por reformi la anglan eklezion, kaj subtenis la ekleziajn reformojn deSankta Dunstan. Li akiris por lakatedralo de Canterbury relikvojn deSankta Wilfrid kajSankta Ouen.
Verŝajne li estis ankaŭ konsilisto deEdred (Anglio): kiam tiu mortis en 955, li testamentis grandan kvanton da oro al Oda. La sekvantan jaron Oda kronisEdwy sed en 957 li aliĝis al la sukcesa ribelo deEdgaro (Anglio), kiu ekregis Anglion norde de laTamizo kaj sekvis Edwy kiel reĝo de tuta Anglio en 959. En 958 Oda nuligis la edziĝon de Edwy kaj Aelfgifu pro tro da parenceco.
Li estis venerata kiel sanktulo, kaj lia fest-tago estas la 4-an de julio.