Malneta versio
Odeono,Odeon aŭOdeion (antikve-greke ᾠδεῖον,latine odeum) en laantikva epoko estis konstruaĵo, en kiu sceneje prezentiĝis kantado, instrumenta muziko kaj recitado de poezio kaj prozo.
LaŭFrancisko AzorínOdeono estasSpeciala teatro por koncertoj, kanto, muziko. Periklo konstruigis la unuan en Ateno.[1] Li indikasetimologion el la grekaodeion, elode (kanto) kaj de tie la latinaodeum.[2]
EnEsperanto la koncepto mezbone esprimeblas per la terminoOdejo, "loko por recitado deodoj", kvankam la recitado de odoj ja estis nur unu el pluraj specoj de prezentaĵoj. Plej ofte la konstruaĵo havis cirklan prezentejon kaj cirklajn publikajn sidvicojn, kaj diferenciĝis de antikvaamfiteatro per tio ke ĝi estis tegmentita.
La plej konata tiuspeca konstruaĵo ekestis en la7-a aŭ6-a jarcento antaŭ nia erao ĉe laagoro deSparto. EnAteno la ŝtatestroPeriklo en 447 antaŭ nia erao konstruigis odejon ĉe la sudorienta deklivo de laAkropolo, kiu en 86 antaŭ nia erao malkonstruiĝis, sed baldaŭ poste rekonstruiĝis. Duan odejon ĉe la agoro la urbo Ateno ricevis laŭ iniciato de la romia politikisto kaj armeestroMarcus Vipsanius Agrippa, trian laŭ iniciato de la politikisto kaj oratoroHerodes Atticus ĉe la sudokcidenta deklivo de laAkropolo.
Odejoj ankaŭ ekzistis enEfezo,Korinto,Patraso kaj en pliaj helenaj urboj.
EnRomo unua odejo konstruiĝis sub imperiestroDomiciano, dua sub imperiestroTrajano. Ankaŭ en romiaj provincoj, kiel ekzemple enHippos (grekeἽππος) ĉe laGalilea maro enJudio ekzistis tiaj konstruaĵoj.
En la moderna epoko la termino karakterizas pli grandaj prezentejoj por muziko, teatro kaj danco, kiel ekzemple lateatrejo Odéon enParizo aŭ laOdeon enMunkeno kajVieno.
La termino ankaŭ transiris al la unuaj prezentejoj de kinejaj filmoj, en la formoNickelodeon, "Nickel" ĉar en la unuaj usonaj kinejoj vendiĝis biletoj por 5 usonaj cendoj, kiuj estis moneroj elnikelo-kupro-alojo kaj neformale nomiĝis kaj nomiĝas "nickel".