Odenwald | ||
---|---|---|
Mezmontara regiono | ||
mezalta montaro,montara sistemo[+] | ||
Lando | Germanio | |
Supermara alteco | 626 m ü. NHN[+] | |
- koordinatoj | 49° 35′ 2″ N,9° 1′ 18″ O(mapo)49.5839939.021749Koordinatoj:49° 35′ 2″ N,9° 1′ 18″ O(mapo) | |
Plej alta punkto | Katzenbuckel[+] | |
Akvokolektejo | 2 500km² (250 000ha)[+] | |
Areo | 2 500km² (250 000ha)[+] | |
Horzono | UTC+01:00,UTC+02:00[+] | |
![]() | ||
Odenwald | ||
![]() | ||
La regionoOdenwald, esperanteOdenvaldo, estasmezmontaro en la centro deGermanio, kies plejparto situas en la sudo de la federacia landoHesio, sed ioma parto ankaŭ en la nordoriento deBavario kaj la nordokcidento deBaden-Virtembergo. Ĝia centro estas ladistrikto Odenwald ĉirkaŭ la mezepokaj urbetojMichelstadt kajErbach, sed la areo entute kovras la tutan regionon inter larejna ebenaĵo interDarmstadt kajHeidelberg okcidente, la regionetoKraichgau proksime de la riveroNeckar sude, la riveroMajno oriente kaj linio inter la urbojAschaffenburg kajDarmstadt norde. La parteto sude de la riveroNeckar nomiĝas "eta Odenwald".
Kiel tre multaj mezomontaroj de Germanio, la Odenvaldo ekestis antaŭ pli ol 300 milionoj da jaroj dum la geologia epokoDevonio, kiam koliziis la kontinentoj Pra-Eŭropo kaj Pra-Afriko.
Dum la geologia epokoTriaso antaŭ 200 milionoj da jaroj la teritorio denove malaltiĝis, kaj ekestis la "ĝermanaebenaĵo", kies grundo kovriĝis per plurmetra tavolo de sablo, kiu poste iĝis sabloŝtono, kaj super tio ekestis granda maro, pri kio atestas multaj konkajsedimentoj.
Dum postaj jarmilionoj ankoraŭ aldoniĝis pliaj tavoloj de sedimentoj.
Kiam la teritorio de la hodiaŭa Odenvaldo denove leviĝis antaŭ pli-malpli 180 milionoj da jaroj, plurcent metroj da sedimentoj forviŝiĝis de pluvo kaj vento, sed la plej solidaj sabloŝtonaj tavoloj restis kaj konsistigis la nunan mezmontaron. En la orienta parto bone videblas la eks-maraj konkajŝtontavoloj super la sabloŝtona tavolo.
Antaŭ 60 ĝis 50 milionoj da jaroj ekestis vulkanoj laŭlonge de aparte prema geologia zono. Inter la postrestoj de vulkanoj estas la montoOtzberg [Otsberk] okcidente de la urbetoGroß-Umstadt, sur kiu tronasfrumezepoka burgo, alia la plej alta monto de la regiono, laKatzenbuckel [Katsnbukl] apudEberbach. En la sulko de tiu aparte prema geologia zono la riveretojGersprenz [Gerŝprents] kajWeschnitz [Veŝnits] fosis sian vojon.
Proksimume samtempe la rejna ebenaĵo malaltiĝis, ankoraŭ nun malaltiĝas pli-malpli unu milimetron jare, kaj relative al tio la stabila mezmontaro Odenwald aspektis pli kaj pli alta.
La pli fekunda orienta parto de la mezmontaro altiras pli multajn loĝantojn, dum la centra parto nur loĝiĝas pli dense ekde la9-a jarcento.
Daŭre homoj diskutas pri la deveno de la vorto Odenwald. Plej verŝajnas la teorio, ke la alemanoj baptis la regionon "Odins Wald", do "arbaro de Odino", laŭ la plej supra ĝermana dio, kiu havis la nomojnOdino kajVotano. Pliajn teoriojn skizas lagermanlingva vikipedia paĝo pri la mezmontaro.
En laNibelunga sagao la herooSiegfried [Zikfrit], kiu antaŭe famiĝis pro mortigo de drako kaj tial kromnomiĝisSigfrido la drakmortiginto, de la urboWorms ekskursas en la Odenvaldon porĉasado, tie murdiĝas fare de la kontraŭuloHagen de Tronje. Ĉar la ekzakta loko en la vasta arbarego ne konatas, pluraj komunumoj disputas pri la honoro, esti la "murdejo de heroo Siegfried".
Plej altas la montoj
Rigardante el la rejna valo, aparte elstaras la montoj
En la Odenvaldo fontas multaj riveretoj. Inter ili la plej longaj estas
Aldoniĝas iuj lagoj, inter kiuj plej konatas la
La regiono disdividiĝas inter sep distriktoj.
En Hesio (do la centro, nordo kaj okcidento de la Odenvaldo) troviĝas la
En Bavario (do la oriento de la mezmontaro) situas la
kaj en Baden-Virtembergo (do la sudo) la
Laeksterdistriktaj urbojDarmstadt (nordokcidente) kajHeidelberg (sudokcidente) troviĝas rande de la mezmontaro.
El aliaj regionoj de Germanio la randoj de la Odenvaldo bone atingeblas per laaŭtoŝoseojA 3 de nordokcidento (Kolonjo) kaj oriento (Nurenbergo),A 5 de nordo (Kaselo) kaj sudo (Bazelo),A 6 de okcidento (Saarbrücken) kaj sudoriento (Heilbronn). Ene de la mezmontaro tamen ne ekzistas ajna aŭtoŝoseo: la planita daŭrigo de la "odenvalda" aŭtoŝoseoA 45 de nordo en la regionon neniam realiĝis.
Por aŭta trafiko tial gravas iujfederaciaj vojoj, kiuj tamen nur esceptaokaze (B 45 Dieburg-Hanau kaj B 26 Dieburg-Darmstadt) similas al aŭtoŝoseo, sed plejparte estas kurboriĉaj vojetoj, kiuj ĝenerale ne ĉirkaŭpasas komunumojn, sed gvidas ĉiun trafikon tra ili:
La federacia vojo B 38 foriras de la B 26 suden traReinheim,Groß-Bieberau,Brensbach,Reichelsheim,Fürth,Mörlenbach kajBirkenau alWeinheim (aŭtoŝoseo A 5).
Krome tra la Odenvaldo gvidas la teme orientitaj turismaj vojoj "Nibelungen-" kaj "Siegfriedstraße", la "Germana Trabfaka Vojo" kaj la "Feria Vojo Alpoj-Balta Maro" – parte laŭlonge de la menciitaj federaciaj vojoj,
Laŭlonge de la pitoreskaj valoj de la riveretojWeschnitz,Mümling kajGersprenz eblas bone bicikli, dum la ceteraj vojoj tra la Odenvaldo estas parte sufiĉe deklivaj. En praktike ĉiuj trajnoj bicikloj malmultekoste kunporteblas, tial ke kombino de biciklado kaj trajnado plialtigas la nombron de bicikle atingeblaj celoj (aparte kun infanoj, kiuj ne pretas aŭ kapablas tre grandan distancon bicikli).