Oceanido | |
---|---|
helena mitularo | |
Informoj | |
Patro | Oceano |
Patrino | Tetiso |
Laŭ lahelena mitologio, laOceanidoj aŭPotamoj (el lagrekaΠοταμοι,riveroj) estis riveraj dioj, kiuj personigis la akvajn fluadojn, kiujn ili regis.Romianoj nomis ilinFluminae.
Heziodo laŭvice elnomis ilin, po unu ĉiu tiame konata rivero, kaj klarigis ke ilia gepatroj estis latitanojOkeano kajTetiso (titanino). Pro tio, ili estis fratoj de laoceanidinoj, marajnimfoj de nebuloj.
La oceanidoj estis prezentitaj kiel longbarbaj maljunuloj kronataj per tipaj vegetaĵoj de la riveroj el kiu ili ricevis siajn nomojn, kaj ornamigitaj aŭ ĉirkaŭitaj de la lokaj bestoj kaj flaŭro. Kutime ili havis du kornojn en la frunto, kiuj simbolas la diversajn fluaĵojn aŭ alfluantojn, kiuj formis la tutan riveron. Ofte ili aperas kuŝantaj kaj apogantaj sin sur kruĉo el kiu elfluas akvo. Depende de la rapideco de la rivera fluado oni prezentis tiujn kruĉojn pli aŭ malpli klinitaj. La antikvaj helenoj ege respektis la oceanidojn, kaj kutime ili ĉiam alvokis ilin antaŭ trapasi la respektivan riveron.