Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Obstalden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Obstalden
Blazono de Obstalden
Obstalden
vilaĝo • former municipality of Switzerland
KantonoGlaruso
Komunumo(j)Glaruso Nordo
Geografia situoCH1903: 729888 / 219855(mapo)47.1169444444449.1502777777778Koordinatoj:47° 7′ N,9° 9′ O;CH1903: 729888 / 219855(mapo)f1

Map

Nombro de loĝantoj460
Areo23,76 km²
Alteco684 m super marnivelo
Poŝtkodo8758
Mapo de Obstalden
vdr

Obstalden estis ĝis la 31-a de decembro 2010 politika komunumo enKantono Glaruso, enCentra Svislando. Ĝi havis 460 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Kun efiko de la 1-a de januaro2011 Obstalden estis integrita al la nova komunumoGlaruso Nordo.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Obstalden situas ĉe la suda bordo deValenlago. La efektiva vilaĝo troviĝas sur teraso deKerenzerberg sur alteco de 685 ms.m. Al la iama komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo la vilaĝetojHüttenberge,Walenguflen,Nidstalden,Voglingen kajMühletal. Kune kun Filzbach kaj Mühlehorn Obstalden formas la regionon Kerenzerberg. Sur la iama komunuma teritorio situas la montmasivoMürtschenstock.

Najbaraj komunumoj

[redakti |redakti fonton]

La komunumo Obstalden limas en nordo aliflanke deValenlago alAmden (SG), en oriento alMühlehorn, en sudo alQuarten (SG),en sudsudokcidento alSool, en sudokcidento alEnnenda, kaj en okcidento alFilzbach.

Monda naturheredaĵo

[redakti |redakti fonton]

Obstalden apartenas al laSvisa Tektonika Areno Sardona, regiono kiu estis la 7-an de julio2008 akceptita kielMonda Naturheredaĵo de UNESKO.

Monda heredaĵo de UNESKO

Trafiko

[redakti |redakti fonton]

Obstalden estas konektita al la publika transportreto perpoŝtaŭtolinio deMühlehorn alMollis. Sub la vilaĝo pasas en tunelo la sudaj ŝpuroj de lasvisa aŭtovojo A3 direkte alZuriko, dum la nordaj ŝpuroj pasas laŭlonge de lagobordo al la direkto deKoiro. La plej proksima alveturejo al la aŭtovojo situas 2 kilometrojn nordoriente en Mühlehorn.

Historio

[redakti |redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Obstalden datiĝas el la jaro1340 en la urbaro de laMonaĥejo Säkingen.[1]

Kadre de laglarusa komunumreformo la komunumo Obstalden estis kun efiko de la 1-a de januaro2011 kunigita kun la komunumojBilten,Filzbach,Mollis,Mühlehorn,Näfels,Niederurnen kajOberurnen al la nova komunumoGlaruso Nordo.

Notoj kaj referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Fonto:Artikolo pri la historio de Obstalden sur la komunuma retejo[rompita ligilo]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Bildoj

[redakti |redakti fonton]
  • Preĝejo de Obstalden
    Preĝejo de Obstalden
  • Rigardo de Obstalden al Amden kaj Leistchamm
    Rigardo de Obstalden al Amden kaj Leistchamm
  • Vilaĝa vendejo kaj poŝtoficejo
    Vilaĝa vendejo kaj poŝtoficejo
  • Vilaĝeniro de Obstalden, rigardo al Valenlago kaj Churfirsten
    Vilaĝeniro de Obstalden, rigardo alValenlago kajChurfirsten


v  d  r
Komunumoj de Kantono Glaruso
Blazono
Blazono
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Obstalden&oldid=8963625"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp