La observatorio havas ankaŭ kvar aliajn teleskopojn inter kiuj laTeleskopo Samuel Oschin (Schmidt-teleskopo de 1,2 m) kaj unu teleskopo de 1,5 m. LaPalomara Provtipa Interferometro tie funkciis inter1995 kaj2009, kaj, inter eksaj instrumentoj, estas la Schmidt-teleskopo de 18 coloj (460 mm), la unua instrumento de la observatorio, datita de1936.
George E.Hale elektis la Monton Palomar ("kolomba staleto" enhispana lingvo) en la komenco de la1930-aj jaroj, kiel ejo malplej endanĝerigita de laluma poluo. La konstruo de la unua kupolo komencis en1936, sed pro laDua Mondmilito, la teleskopo estis finita nur en1948, kaj nomita en honoro de George Ellery Hale, mortinta en1938.