Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Oberriet SG

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elOberriet)
- La mallongigoSG en Oberriet SG staras por la svisaKantono Sankt-Galo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu subOberriet.

Oberriet
Blazono de Oberriet
Trabfakaĵdomo en Oberriet
komunumo en Svislando
KantonoSankt-Galo
DistriktoElektodistrikto Rejnvalo
Geografia situoCH1903: 760876 / 242825(mapo)47.3166666666679.5666666666667Koordinatoj:47° 19′ N,9° 34′ O;CH1903: 760876 / 242825(mapo)

Map

Nombro de loĝantoj7924
Areo34,51 km²
Alteco420 msuper marnivelo
Poŝtkodo9463
Komunumkodo3254
Mapo de Oberriet
vdr

Oberriet estasurbokomunumo en laelektodistrikto Rejnvalo,Kantono Sankt-Galo,Svislando. Ĝi havis 9 924 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Oberriet situas en la centro de laRejnvalo. Oriente ĝian limon formas laAlpa Rejno, je kies alia flanko situasAŭstrio.

Oberriet konsistas el la kvin municipojOberriet,Eichenwies,Montlingen,Kobelwald kajKriessern kaj la setlejojBlatten,Moos,Rehag,Stieg,Freienbach,Stein,Kobelwies,Watt kajHard.

Najbaraj komunumoj

[redakti |redakti fonton]

La komunumo Oberriet limas en nordo alBalgach, en nordnordoriento alDiepoldsau, en nordoriento alAltach (Aŭstrio), en orientnordoriento alMäder (Aŭstrio), en oriento alKoblach (Aŭstrio), en sudoriento alMeiningen (Aŭstrio), en sudo alRüthi, en sudsudokcidento al laeksklavoLienz de la urboAltstätten, en sudokcidento alRüte (AI), en okcidento alEichberg, en nordokcidento alAltstätten, kaj en nordnordokcidento alMarbach kaj alRebstein.

Vidindaĵoj

[redakti |redakti fonton]

Sude de la municipo Oberriet situas lakastelruino Blatten, kiu estis konstruita de laabato deSankt-GaloBerchtold von Falkenstein en la jaro 1270 kiel defendo kontraŭ laGrafoj de Werdenberg. En la jaro1799 ĝi estis detruita dum la milito interFrancio kajAŭstrio.

Trafiko

[redakti |redakti fonton]

Oberriet posedasstacidomon sur la trajnlinio deSankt-Margreto alBuchs SG de laSvisaj Federaciaj Fervojoj, tamen tie haltas nur malmultaj trajnoj. Aliflanke la komunumo estas bone konektita per loka busreto kunBuchs SG kajAltstätten SG.

Historio

[redakti |redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de loko sur la teritorio de la hodiaŭa komunumo Oberriet estis de la municipoMontlingen kielMonticulus kaj datiĝas el la jaro842 kajKriessern estis menciita en la jaro1164 kielCriessa. En la jaro1229 la germana reĝo donacix la regnan bienon al laPrincabatejo Sankt-Galo, kiu regis pri ĝi ĝis laHelveta Revolucio en la jaro1798. Unue la regiono tiam fariĝis sendependa enRespubliko Rejnvalo, sed jam post mallonga tempoNapoleono integris la regionon al laKantono Säntis. En la jaro1803 post la fino de laHelveta Respubliko el la iama regna bieno Kriessern estis fondita la komunumo Oberriet kiel parto de la nove kreitaKantono Sankt-Galo.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]


v  d  r
Komunumoj de la elektodistrikto Rejnvalo


Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Oberriet_SG&oldid=8766310"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp