Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Oberlangenegg

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

Oberlangenegg
Blazono de Oberlangenegg
Blazono de Oberlangenegg
Blazono de Oberlangenegg
komunumo en Svislando
KantonoBerno
Administra distriktoThun
Malnova distrikto ĝis 2009Thun
Koordinatoj 46° 48′ 0″ N7° 44′ 24″ O / 46.80000 °N, 7.74000 °O /46.80000; 7.74000(mapo)Koordinatoj:46° 48′ 0″ N7° 44′ 24″ O / 46.80000 °N, 7.74000 °O /46.80000; 7.74000(mapo)

Map

Nombro de loĝantoj489
Areo9,12 km²
Alteco920 msuper marnivelo
Poŝtkodo3616
Komunumkodo0935
Mapo de Oberlangenegg
Mapo de Oberlangenegg
Mapo de Oberlangenegg
vdr

Oberlangenegg estis ĝis la 31-a de decembro2009 komunumo de ladistrikto Thun kaj ekde la 1-a de januaro2010 komunumo de laadministra distrikto Thun enKantono Berno,Svislando. Ĝi havis 489 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Oberlangenegg situas sur altebenaĵo en la montara kamparo de laSvisaj Antaŭalpoj enBerna Oberlando, proksimume 20 kilometrojn orientnordoriente de la urboThun. La komunumo konsistas el la vilaĝetojKreuzweg (sur alteco de 921 ms.m. en la centro de la komunumo), la orienta parto de la vilaĝoSchwarzenegg (sur alteco de 916 ms.m., ĉe la limo alUnterlangenegg, al kiu apartenas la okcidenta parto de Schwarzenegg kun la preĝejo), la suda parto deSüderen (sur alteco de 906 ms.m. ĉe la limo al Röthenbach, la ĉefa parto de Süderen apartenas al la komunumo Wachseldorn),Aettebüel (sur alteco de 942 ms.m. norde de Kreuzweg),Fischbach sur alteco de 946 ms.m. sude de Kreuzweg), kajSchwand (sur alteco de 919 ms.m. nordoriente de Schwarzenegg), kajStalden (sur alteco de 929 ms.m. ĉe la kantona vojo inter Kreuzweg kaj Schwarzenegg), krome al la komunumo apartenas multnombraj biengrupoj kaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,12 km², de kiuj 53,3% estas kovritaj dearbaro, 45,5% servas poragrikulturo kaj 4,6% porsetlado.[2]

Najbaraj komunumoj

[redakti |redakti fonton]

La komunumo Oberlangenegg limas en nordo alWachseldorn, en oriento alRöthenbach en Emme-Valo, en sudo alEriz, en sudsudokcidento en unu punkto alTeuffenthal, en sudokcidento al la komunumpartoBuchen de la komunumoHorrenbach-Buchen, kaj en okcidento alUnterlangenegg.

Trafiko

[redakti |redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 229.4 deEscholzmatt trans la montpasejoSchallenberg alThun. La plej proksima alveturejo al lasvisa aŭtovojo A6 situas proksimume 18 kilometrojn okcidente de la komunumo norde de Thum sur la teritorio de la komunumoHeimberg. Per la buslinio 42 de la transportentrepreno Thun-Interlaken de Thun alHeimenschwand la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio

[redakti |redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de la regiono de Oberlangenegg aperis sub la nomoSchwarzenegg unuan fojon en la jaro1274.[3] La nomo Langenegg estis menciita unuan fojon en la jaro1308 kielLangonegga. Dummezepoko Oberlangenegg apartenis al lakiburga Senjorujo Heimberg, kun kiu ĝi en la jaro1384 fariĝis havaĵo de la urboBerno kaj estis atribuita al la libera tribunalo de Steffisburg. Post la fino de laHelveta Respubliko Oberlangenegg estis atribuita al ladistrikto Thun. En la jaro2010 la antaŭa distrikto Thun estis integrita al la novasamnoma administra distrikto.[4]

Notoj kaj referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Fonto:Reta mapo 1:20000 de Swisstopo[rompita ligilo]
  2. Fonto:Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto:Informoj pri la historio de Oberlagenegg en la retejo de la komunumo
  4. Fonto:Anne-Marie Dubler:Oberlangenegg enHistoria Leksikono de Svislando (2009-04-22)

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]


v  d  r
Komunumoj de la administra distrikto Thun
v  d  r
Komunumoj de la iama distrikto Thun ĝis 2009
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Oberlangenegg&oldid=8971549"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp