Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Oaxtepec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oaxtepec
loĝlokoj de MeksikoRedakti la valoron en Wikidatavd

Blazono

Blazono
Administrado
StatusoKomunumo
LandoMeksiko
ŜtatoMorelos
Poŝtkodo62738
Demografio
Loĝantaro6 197(en 2 005)
Geografio
Koordinatoj18°54′N98°58′U  /  18.9°N,98.967°U /18.9; -98.967 (Oaxtepec)(mapo)
Alto1 333 m[+]
HorzonoUTC -6
Situo de Oaxtepec (Meksiko)
Situo de Oaxtepec (Meksiko)
DMS
Situo de Oaxtepec

Map

Alia projekto
Vikimedia KomunejoOaxtepec, Morelos[+]
vdr

Oaxtepec estas urbeto en la distriktoYautepec en la norda parto de la ŝtatoMorelos deMeksiko. En2005 ĝi havis 6197 loĝantojn.[1].

Inter esperantistoj la urbeto aparte konatiĝis en somero1981, kiam laInternacia Junulara Kongreso deTEJO okazis tie.

Etimologio de la nomo

[redakti |redakti fonton]

La nomo de la urbeto estas el lanavatla lingvo kaj konsistas el du vortoradikoj -huax kajtepec.Huaxin estas la nomo de arbo el la genro deakacioj, kiu hispanlingve en Meksiko konatas sub la nomoguaje ["guaĥe"] kaj havas la latinan nomonLeucaena esculenta.Tepetl estas "monteto". Oaxtepec aŭHuaxtepec, kiel la urbeto origine nomiĝis, do estas "monteto de guaĥe-arboj".

Historio

[redakti |redakti fonton]

La loĝloko Huaxtepec jam antaŭ la alveno de la hispanaj konkeristoj en 1521 estis signifa urbo. En la regiono vivis la triboTlahuica el la gento deaztekoj - plej grandaj urboj de la tribo estis Kvauxnavak (nuntempe nomataCuernavaca) kaj Huaxtepec.[2]

En Huaxtepec la Tlahuica-anoj antaŭ la alveno de la eŭropaj konkeristoj tre sukcese kultiviskakaon kajvanilon. La kultivejoj tiom imponis la hispanan konkeristonHernán Cortés, ke li informis sian reĝonKarlo la 5-a ke la ĝardenoj de la azteka reĝoMoctezuma en Huaxtepec estus la plej belaj kiujn li iam ajn vidis.[3]

Futbalo

[redakti |redakti fonton]

Inter la jaroj 1982 kaj 1984 la urba futbala kluboCF Oaxtepec dum du jaraj sezonoj konkuris en laPrimera División, la plej alta ligo de meksikaj futbalaj kluboj.

Esperanto

[redakti |redakti fonton]

La37-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis dum somero 1981 en la urbo Oaxtepec. La kongreson partoprenis 108 junaj esperantistoj - grandparte studentoj, lernejanoj kaj junaj laboristoj sub 30 jaroj.

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Instituto Nacional de Estadística y Geografía (eld.): plej gravaj rezultoj de la censo de 2005 laŭ lokoj (hispane)
  2. historio de la triboTlahuica
  3. informo pri la citaĵo de Hernan Cortes (germane)

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Oaxtepec&oldid=7372661"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp