Oaĥak-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj | |
---|---|
![]() | |
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso[+] | |
Lando | Meksiko |
Koordinatoj | 17° 26′ 50″ N,96° 10′ 23″ U(mapo)17.447337-96.172964Koordinatoj:17° 26′ 50″ N,96° 10′ 23″ U(mapo)[+] |
Akvokolektejo | 14 300km² (1 430 000ha)[+] |
Areo | 14 300km² (1 430 000ha) |
Birdospecioj | 447 |
Mamulspecioj | 176 |
![]() | |
Oaĥak-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj | |
![]() | |
Laoaĥak-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj estas tersupraĵaekoregiono el la centramerikaekoprovinco de laneotropisaekozono laŭ latipologio de laMonda Natur-Fonduso (WWF).Biome la ekoregiono apartenas altropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj de sudaMeksiko. Ĝi okupasOaĥakan Patrinmontaron, kiu grandparte troviĝas en lasubŝtatoOaĥako, etendiĝante norden enPŭeblo kajVerakruco. Ĝi estas unu el ĉeno de arbaraj ekoregionoj kiuj etendiĝas laŭlonge de laKordilero ekdeArizono kajMalsupra Kalifornio en la nordo ĝisNikaragvo en la sudo. Temas ankaŭ pri unu el la koniferarbaraj ekoregionoj kiuj kune konstituas kunmetitantutmondaj 200-ekoregionon, nome la "centramerikaj pinaroj-kverkaroj". La ekoregiono estas parto debiodiverseco-riĉaĵejo "madreaj pinaroj-kverkaroj" signita de laorganizaĵoNaturprotekto Internacie (angle :Conservation International).
La ekoregiono kovras areon de 14 300 kvadrataj kilometroj, troviĝante super altitudo de 1 600 metroj. Oaĥaka Patrinmontaro iras nordorienten-sudokcidenten, etendiĝante 300 kilometrojn ekde Pico de Orizaba en la nordoriento ĝis flankaj montaroj deTerkolo de Tehuantepeko en la sudoriento. Pintoj de Oaĥaka Patrinmontaro havas averaĝan altecon de 2 500 metroj, kun kelkaj pintoj super 3 000 metroj. La meksik-golfaebenaĵo troviĝas oriente, kajserio deriverajvaloj disigas Oaĥakan Patrinmontaron kaj Sudan Patrinmontaron en la sudokcidento kaj Kordilero je nordokcidento. La montara ĉeno kaptas humidan aeron kiu moviĝas okcidenten ekdeMeksika Golfo, kaj la ekoregiono estas oriente limigita de la humidaj oaĥakaj montarbaroj, kiuj troviĝas sub altitudo de 1 600 metroj. Oriente latehuakan-vala kserofitaro okupasTehuakan-Valon en la nordokcidento; laĥaliskaj sekaj arbaroj okupas la supran basenon deRivero Santo Domingo kiuj troviĝas enpluvombro de la Sierra; kaj la sud-pacifikaj sekaj arbaroj troviĝas sude laŭlonge de lapacifika marbordo, etendiĝante en supran basenon de Tehuantepek-Rivero kaj Oaĥak-Valo.
En la sudokcidento la sekaj arbaroj disigas la oaĥak-patrinmontarajn pinarojn-kverkarojn de lasud-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj.
Kune kun la altitude kaj elmetaĵo variasvegetaĵaro. La superregantaj vegetaĵaraj tipoj estas pinaro, pinar-kverkaro, kverkaro kaj nubarbaro. Tiuj arbaroj havas grandan diversecon je bromeliacoj,orkidacoj,filikoj,pinoj kajkverkoj.
La arbaroj de Oaĥaka Patrinmontaro estas unu el la lastaj rifuĝejoj dejaguaro kajpumo en la dense loĝata Meksiko.
La oaĥak-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj estis loĝataj antaŭ miloj da jaroj de multeco de indiĝenaj kulturoj, ĉefeMazatec,Zapotec,Mixe,Cuicatec kajChinantec.
Iuj el la arbaroj de Oaĥaka Patrinmontaro, estas la plej bone konservitaj arbaroj de Meksiko. Malsimile multaj aliajpraarbaraj meksikanaj areoj, nur eta parto de la arbaroj de Oaĥaka Patrinmontaro estas protektitaj de iu ajnŝtata aŭ subŝtataregistaro, nome enNacia Parko Benito Juarez, ĵus norde deOaxaca de Juárez. Kontraŭe, plejmulte da konservado en la Sierra estas kontrolita de indiĝenaj komunumoj. Ekzemple la vasta nubarbaro de Santiago Comaltepec estas konsiderata kiel unu el la plej bone konservitaj nubarbaroj en la mondo. Multaj komunumoj, nome Ixtlán de Juárez kaj Pueblo Mancomunados, inter aliaj, klopodas konservi siajn arbarojn perprojektoj inkluzive de daŭraforstumado kaj selektaarbarekspluatado,ekoturismo kajedukaj projektoj, kaj prohibo de privata propraĵo ene de siaj komunumoj (tiel malhelpante nedaŭra disvolviĝo kajindustrio fare de eksterlandaj aŭ eksteraj agentoj).
Malgraŭ la klopodoj de plejmulte de la Sierra-komunumoj, la arbaroj ankoraŭ estas danĝere minacataj de eksterlandainvestado. La subŝtata registaro de Oaĥako obstine klopodas doniminadajn kaj arbarekspluatadajnkoncesiojn al eksterlandajentreprenoj.