Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Numitoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Numitoro
mita reĝo • fikcia homo rigardita kiel nefikcia
Informoj
Seksovira
NaciecoAlba Longa
LoĝlokoAlba Longa
Okupopolitikisto
PatroProcas
Patrinonekonata valoro
GefratojAmulio
Edzo/Edzinonekonata valoro
InfanojRhea Silvia • Lausus • Acestes
vdr

Numitoro Silvius estis enromia mitologio reĝo deAlba Longa, avo deRomulo kaj Remo. La reĝan regadon Numitoro heredis post sia patro, reĝoProkas, sed estis detronigita de sia fratoAmulio. Amulio Numitoron repudiis, siajn nevojn murdis kaj la nevinonRhean Silvian devigis fariĝivestala virgulino, per kio li provis malebligi, ke ŝi havu infanojn, ĉar vestalaj virgulinoj devis restivirgulinoj. Sed Rhea Silvia havis ĝemelojn kun dioMarso - Romulon kaj Remon. Koleriĝinta reĝo Amulio metigis Rhean en prizonon kaj ordonis ambaŭ knabojn dronigi en riveroTibero. Sed la rivero estis ĝuste elbordiĝinta, kaj pro tio la servantoj metis korbon kun la knaboj sur marĉiĝintan randon de la rivero. La akvo pli malfrue cedis kaj knabojn trovislupino, kiu al ili suĉigis sian propran lakton. Trovis ilin paŝtisto (laŭdire nomata Faŭstulo) kaj prenis ilin en stalon al sia edzino Laŭrentio, kiu edukis ilin. Kiam la knaboj plenkreskis ĉasadis bestojn kaj surprizatakadis rabistojn. Akiritan rabaĵon dividadis inter paŝtistoj. Dum unu festo estis la grupo surprizatakita, Remo kaptita kaj transdonita al Amulio. Pli poste li venis al sia avo Numitoro kaj ili pli malfrue kune venĝis kontraŭ Amulio. Remo salutis sian avon Numitoron kiel reĝon kaj transdonis al li regadon. Romulo kaj Remo volis ankaŭ regi kaj pro tio decidis fondi sian propran urbon. Sed okazis inter ili fratmortiga batalo kaj novan urbon fondis Romulo, laŭ kiu la urbo estis nomata -Romo.

Marso kajRhea Silvia sur bildo deP. P. Rubens.

Fonto

[redakti |redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikoloNumitor en la ĉeĥa Vikipedio.

Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Numitoro&oldid=8390795"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp