Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Nukualofo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nukualofo
urboRedakti la valoron en Wikidatavd
Administrado
Poŝtkodo00196-8000
Demografio
Loĝantaro23 221  (2016)[+]
Loĝdenso2 035 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo21° 8′ S,175° 12′ U(mapo)-21.1343401-175.201808Koordinatoj:21° 8′ S,175° 12′ U(mapo)[+]
Alto3 m[+]
Areo11,41 km² (1 141 ha)[+]
HorzonoUTC+13:00[+]
Nukualofo (Tongo)
Nukualofo (Tongo)
DEC
Situo de Nukualofo

Map

Alia projekto
Vikimedia KomunejoNuku'alofa[+]
vdr

Nukualofo, oficialeNukuʻalofa (=loĝloko de amo) estasĉefurbo kaj samtempehavenurbo deTongo. Ĝi situas en la norda bordo de la insuloTongatapu, en la samnoma insularo. Oni kalkulas ke ĝi havas 24.500 loĝantojn en2005, ĉ. kvarono de la enlanda loĝantaro. La reĝa palaco kaj ĉiuj konstruaĵoj de la registaro troviĝas en Nukualofo.

Historio

[redakti |redakti fonton]

Nukualofo estas vere malgranda areo ĉirkaŭ la monteto kiu estas malantaŭ la Reĝa Palaco de Tongo,Sia ko Veionga (Monteto de Veiongo). La loko estis elektita kiel reĝa rezidejo deTu'i KanokupoluMumui, kiu tiam estis la plej grava reganto deTongatapu, en1795. Ĝis tiam la reĝa palaco situis enMu'a, laŭ la tradicio de laTu'i Tonga, la reĝoj de Tongo, kiu estis la ĉefurbo de la reĝlando Mu'a ĝis tiu momento, ne Nuku'alofa.

la Reĝa Palaco de Tongo
la parlamentejo de Tongo

Tupoumālohi, reĝo de Tongo fine de la18-a jarcento kaj komence de la19-a jarcento, konstruis fortikaĵon en Nukualofo dum lia regado.

En1837, la reĝo Tāufa'āhau la 1-a, invadis la zonon proksime alFasi mo e afi dum esplorado kun siaj militistojTautahi, venantaj el Ha'apai kaj Vava'u. Kiel rekompenso, liaj subuloj ricevis terenojn de la loĝloko. La nova loĝloko estis nomata Kolofo'ou (Nova vilaĝo).

En1845, Tāufa'āhau la 1-a deklaris Nukualofon kiel ĉefurbo de Tongo, kvankam li daŭre loĝis enLifuka inter1847 kaj1851. La urbo komence estis malgranda vilaĝo kiu malrapide kreskis. La areo oriente de la urbo,Fasi mo e afi, ne estis administre dividita ĝis1923. Dum la tempo de laDua Mondmilito,Fasi mo e afi kuniĝis al Ma'ufanga, la ŝtato de la estroj Fakafānua, kiu troviĝis oriente deFasi mo e afi. Estis tie kieUsono konstruishavenon, ankoraŭ konata kiel Fā-ua, kiu signifas42, referenca al la konstrujaro. Ĝi atingis Sopu 'o Tāufa'āhau okcidenten, kiu estis konsiderata sufiĉe malproksime de la loĝantaro por ke la reĝino Sālote ekziliĝu tien kial la tuta nukualofa loĝantaro estis evakuata pro timo al dummilitaj atakoj.

Post la1960-aj jaroj, la urbo spertis rapidan kreskadon, parte pro la kunigado de aliaj vilaĝoj proksimaj kiaj Tofoa. En2006 multaj konstruaĵoj de la komerca kvartalo estis detruitaj pro la ribeloj okazintaj tutlande, postulante la aprobadon de demokratiaj reformoj. Ĉirkaŭ ses homoj forpasis kaj tri kvaronoj de la financa distrikto estis detruitaj, plejparte, komercejoj de la ĉina malplimulto.

Meze de januaro 2022 okazis la erupcio de submara vulkano Hunga Tonga, kaj post kelkaj tagoj oni konfirmis la preskaŭ malaperon de la insulo kaj damaĝojn en diversaj landoj de la Pacifiko kaj ĉefe en la propra lando, nelaste ankaŭ en Nukualofo.

Vidindaĵoj

[redakti |redakti fonton]

Ĝemelurboj

[redakti |redakti fonton]


Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Nukualofo&oldid=9157484"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp