Atombombo aŭnuklea bombo estasbombo funkcianta per laenergio produktita de lafisio aŭfuzio deatomajkernoj, t.e. dekernenergio (aŭ:nuklea energio aŭatom-energio).
La ĝusta nomo devus estinuklea bombo, ĉar fakte la energio estas originata en procezoj en la nukleo de la atomoj (atomkernoj), kaj ne en la atomo kiel tuto. La uzo estas malsama laŭ lingvoj, kaj en Esperanto la nomo atombombo pli enradikiĝis en nefaka literaturo.
Kelkfoje la vorto atombombo estas uzata nur por la armiloj kiuj uzas la nuklean fision, la t.n.A-bomboj, dum tiuj uzantaj la fuzion ricevas la nomonH-bomboj (hidrogenaj bomboj).
La granda detrukapablo de la atomarmiloj estas produktata de la liberigo de energio, ĉefe meĥanika (pro la eksplodo) aŭ terma. La elsendo dejoniga radiado estas sekundara, kvankam ĝi havas longdaŭrajn efikojn.
A-bombo estas atombombo, kies energion produktas lanuklea fendiĝo deuraniaj (aŭ similaj) atomkernoj. Ĉi tiajn eksplodigis Usono en 1945, interalie enHiroŝimo kajNagasako.
H-bombo estas atombombo, kies energion produktas lanuklea kunfandiĝo dehidrogenaj atomkernoj.
Kvankam oni ankaŭ uzas en H-Bombo,nuklean fendiĝon, ĉi-lasta funkcias nur kiel komencigilo por lanuklea kunfandiĝo, el kiu venas la vera precipaenergio de H-bombo.
N-bombo estas nedisvolvita armilo, kiu pliigus laradioaktivan karakteron de la bombo, per la elsendo deneŭtronoj. Ĝia celo estis mortigi homojn per la radiado, sed malmulte difekti materialon kaj ekipaĵon.
La unua, kiu pensis pri la eblo uzi la ĵus malkovritan atom-energion kiel plej povan kaj teruran armilon estis, jam en1909,Frederick Soddy en sia libroThe interpretation of radium. La ideon reprenis poste, en1914,H.G. Wells, romanoforme enThe world set free.
En1915, post pli ol unu jarcento da "plicivilizado" de militoj kaj da establado de "pri-militaj leĝoj" (ekzemple, ke militon oni faru nur inter militistoj, aŭ ke oni ne suferigu senkulpajn civilulojn), la unua, kiu verkis libron por konsili kiel celon la eldetruadon de plena urbo, inkluzive kiel malhelpi la agadon de fajrobrigado kaj ke do la urbo forbrulu tute, estis la brita matematikistoF.W. Lanchester en"Aircraft in warfare" ("Aviadiloj en milito"). Li konsentis, ke kelkaj morale obĵetos, sed kiel li diris malestime: "ĉiam estos sentemuloj".
La unua atombombo estis konstruita deUsono dum laDua Mondmilito. Kiam estis malkovrita lanuklea fisio, en1939, la sciencistoj rimarkis ke ĝi ebligis la militan uzon. La milita situacio, kaj la timo, ke lanazia reĝimo enGermanio povus disvolvi la armilon antaŭe, okazigis la sisteman esploron, per la kreado de laProjekto Manhattan. Inter tiuj kiuj partoprenis en ĝi estisJohn von Neumann,Edward Teller,Robert Oppenheimer,Richard Feynman kajHans Albrecht Bethe.
La unuan bombon oni testeksplodigis la16-an de julio1945 je la kvina kaj duono en ladezerto deAlamogordo enNov-Meksiko. Tiu atombombo nomitaTrinity estas sama kiel tiu kiu eksplodis enNagasako :Fat Man. La atoma programo estis komencita la6-an de decembro1941 kaj kostis en1945 2 miliardojn da tiamajdolaroj. Plurmiloj da tunoj dauranio elbelgaKongo estis kaŝe transportitaj al Usono.
Nur kelkajn horojn, post kiam evidentiĝis, ke "la bombo funkciis", la usonakrozoŝipo USS Indianapolis forlasis la havenon deSan-Francisko. Ĝia celo estis la insulo Tinian en laPacifiko. En ĝia ŝipkelo troviĝis "Little Boy", la urania bombo, kiu la6-an de aŭgusto 1945 detruosHiroŝimon.
Miloj da sciencistoj kaj teknikistoj kaŝe kunlaboris en la projekto. Eĉ plej multaj pintaj politikistoj kaj militaj komandantoj ne sciis pri ĝi. PrezidentonHarry S. Truman nur je la25-a de aprilo 1945 oni informis pri la fakto, ke Usono jam dum du kaj duona jaroj laboris pri la atombombo. Lia antaŭulo, prezidentoFranklin D. Roosevelt, kiu mortis du semajnojn antaŭe, tute ne informis lin pri tio. La24-an de julio 1945 Truman dum konferenco dePotsdam rakontis alStalin pri nova armilo kun nekonata forto. Stalin apenaŭ reagis; lia bonege funkcianta sekreta servo ŝajne zorgis pri tio, ke Stalin mem sciis pli frue pri tiu bombo ol Truman mem.
LaSovetunio kreis sian propran A-bombon en1949, parte per spionado de la usona projekto kaj parte per propra esploro. La gvidanto de tiu projekto estis la fizikistoIgor Kurĉatov.
Ĝis nun nur unuŝtato faligis atombombon kontraŭ loĝataj urboj. Tiu estisUsono, en1945, en la finaj tagoj de laDua Mondmilito, kontraŭ lajapanaj urbojHiroŝimo (la 6-an de aŭgusto je la okaj kaj kvarono), kajNagasako (la 9-an). Usono elektis uzi la bombojn por eviti eventualan invadon de la Japana ĉefinsulo, kaj la multcentoj da miloj da mortoj kiuj nepre sekvus.
La Cel-Komitato, en kunsido ĉeLos Alamos la10-an de majo 1945, elektis laŭorde la sekvajn cel-urbojn:Kioto, Hiroŝimo,Jokohamo, la arsenalon (armejon) enKokura,Niigata, kaj eble la Palacon de la Imperiestro.LaŭRobert Jungk:
Ĉi rakontadon de la eventoj parte konfirmasRichard Rhodes, kiam li priskribas la rifuzon de Stimson atombombi Kioton, kontraŭ la prefero de GeneraloLeslie Groves.
La postvivintaj viktimoj, tiamaj kaj postaj, de la du atombombaj atakoj ricevas la japandevenan nomonhibakuŝoj.
Hiroŝimo estis la sepa urbo laŭ nombro da loĝantoj. 92 % de la urbo estis nuligitaj. El 350.000 loĝantojLittle Boy, eksplodante je la alteco de 580 m, mortigis 150 000 personojn tuj kaj 80 000 personojn vundis.
En la1950-aj jaroj ambaŭ superpotencoj,Usono kaj la tiamaSovetunio, disvolvis kaj testis la fuziajn bombojn, kaj komencis laatoman vetarmadon, per kiu oni klopodis krei pli potencajn armilojn.
EnUsono, la disvolvo de H-bombo estis iniciatita de la fizikistoEdward Teller. Por atingi fizikan staton necesan por ke okazunuklea kunfandiĝo de materio, estis bezonata komencigilo havanta fidindan funkciadon: tiu komencigilo estas A-bombo, kiu estis provita en la jaro 1945.
EnUsono, la programo por disvolvo de H-bombo, nomataSuper, daŭris post laDua Mondmilito, kvankam relative malrapide. Tamen, la sukcesa eksperimenta eksplodigo de A-bombo fare deSovetunio, la29-an de aŭgusto 1949, revivigis enUsono senton de urĝo por la disvolvo de H-bombo. En 1950 ekfunkciis fabriko por produktado deDeŭterio.
La teoriaj studoj nepre necesaj por disvolvo de H-bombo trovis obstaklon pro la nekapablo de tiamaj komputiloj por fari la bezonatajn kalkulojn, doTeller estis devigita simpligi la kalkulojn. Oni alvenis al konkludo ke necesus pli datritio ol komence supozite. La studoj daŭris, kaj la1-an de novembro 1952 oni ekprovis la unuan H-bombon, nomatan anglalingve"Ivy Mike", enEniwetok, atolo en laPacifika Oceano.
En tiamaSovetunio, la fizikistoIgor Kurĉatov, kiu ankaŭ gvidis la disvolvon de A-bombo, estis la iniciatinto de H-bombo. Samkiel enUsono, antaŭ la ekzisto de la A-bombo, la sovetuniaj fizikistoj imagis, simile alEnrico Fermi, ke eblus fari ĉen-reagojn denuklea kunfandiĝo.
Sovetunio sukcesis eksplodigi H-bombon la12-an de aŭgusto 1953, do proksimume ok monatojn postUsono.
Aliaj landoj kiuj havas tiajn armilojn estasBritio,Francio kajĈinio, kiuj estas la t. n. anoj de laatomklubo, kiuj klopodis por bari la disvastigon de la produktado de armiloj, fare de aliaj ŝtatoj. Tamen, oni scias keHindio kajPakistano, kaj ebleSudafriko kaj certeIsraelo havas propran stokon.
Baldaŭ kreiĝis ankaŭ la movado kontraŭ la atomarmiloj, kun rolo ankaŭ de parto de la atomfizikistoj kiuj helpis en la disvolvo de la armiloj mem.
Paul Tibbets, la piloto kiu faligis la unuan bombon sur Hiroŝimon, mortis en novembro 2007, neniam espriminte ajnan bedaŭron. Fame li diris dum intervjuo en 2005: "If you give me the same circumstances, hell yeah, I'd do it again" (se vi donus al mi la saman cirkonstancon, jes ja certe mi refarus ĝin).
La 6-an de oktobro 2017 al la kampanjo kontraŭ atomarmiloj estis atribuita laNobel-premio pri paco.
La fakto, ke ne ekzistas adekvata defendo kontraŭ la enorma ataka povo de atombombo, kaŭzis vetkuron en la kreado de pli multaj kaj pli potencaj bomboj, ĉar la sola rimedo por malhelpi nuklean atakon ŝajnis la "reciproka malinstigo", kiu igas la kontraŭulon timi venĝan kontraŭbaton.
Granda nombro da atomaj eksplodoj povus krei tiom da polvo en laatmosfero, ke konsiderinde malpli da sunlumo atingas la teran surfacon. Tio povus grave malaltigi la temperaturon.
LaInternacia kampanjo por aboligi nukleajn armilojn aŭICAN, anglalingva mallongigo porInternational Campaign to Abolish Nuclear Weapons, estas koalicio dene-registaraj organizaĵoj kiu kampanjas por la internacia malpermeso de la uzo de nukleaj armiloj. Kreita en2007 enVieno (Aŭstrio) paralele al la internacia konferenco pri la Traktato de la ne-disvastigo de nuklea armilaro, kalkulis en 2017 jam 468 organizaĵojn en 101 landoj[1].
Financita fare de privataj donacantoj kaj el kontribuoj dela Eŭropa Unio kaj de kelkaj landoj, inkluzive deNorvegio,Svislando,Germanio kajVatikano, ICAN subtenis la konkludojn de la Traktato sur la Malpermeso de Nukleaj Armiloj en 2017, kiu kondukis al la aljuĝode la Nobel-premio pri paco en la sama jaro.[2]
LaTraktato kontraŭ pliigo de atomarmiloj aŭ Traktato kontraŭatomarmila pliigo (NPT, Nuclear Non-Proliferation Treaty, en angla, Договор о нераспространении ядерного оружия, en rusa) estas traktato malferma al la subskribo la 1an de julio 1968, en valido ekde la 5-a de marto1970, kiu limigas la posedon de atomarmiloj kaj formas parton tiel de la klopodoj fare de la internacia komunumo por malhelpi la pliigon dearmiloj de amasa detruo.
LaTraktato por parta malpermeso de nukleaj testoj en la Medio, en Ekstera Spaco kaj Subakvo, estastraktato, kiu malpermesas ĉiujn elprovajn eksplodojn denukleaj armiloj krom tiuj kondukitaj subtere. La Traktato estis subskribita de la registaroj deSovetunio,Unuiĝinta Reĝlando kajUsono enMoskvo la5-an de aŭgusto1963 antaŭ ol estis malfermita al subskribo de aliaj landoj. La traktato formale ekfunkciis la 10-an de oktobro 1963. Ekde tiam, 123 aliaj ŝtatoj fariĝis anoj de la traktato. Dek ŝtatoj subskribis, sed ne ratifis la traktaton.
LaTraktato pri Mezdistancaj Atomarmiloj aŭINF-Traktato (angle Intermediate-Range Nuclear Forces Treaty, akronimeINF,ruse Договор о ликвидации ракет средней и меньшей дальности, akronime ДРСМД, РСМД) estismalarmadainterkonsento interUsono kajSovetunio[3] subskribita la 8-an de decembro1987 fare deRonald Reagan kajMiĥail Gorbaĉov[4].