Jen kvar tipoj de nuklea testo: 1. atmosfera, 2. subgrunda, 3. altatmosfera, 4. subakva.
Nukleajarmilaj testoj estas eksperimentoj por determini amplekson, efikecon kaj eksplodan forton de la nukleaj armiloj. Plejparto de laŝtatoj, kiuj havas nukleajn armilojn, testis ilin. La testado provizas informon, kiel armiloj funkcias kaj agas en diversaj cirkonstancoj kaj kiel ili efikas surkonstruaĵojn. La testado povas montri eĉmilitecan potencon. La testado estas ofte uzata ankaŭ kielpolitika strategio.
La unua certa nuklea testo estis laTrinity-testo farita deUsono je la16-a de julio1945 kaj la plej nova estas farita deNord-Koreio je la25-a de majo de2009, kio starigis akran polemikon kaj kontraŭstaron en la okcidentaj amaskomunikiloj je la flanko de Usono, kiu jam faris 1054 nukleajn testojn, dum Nordkoreio nur 2 ĝis nun (vidu suban tabelon).
La plej granda nuklea-testo estis sovetaCar-bombo povume 57 megatunoj deTNT, kiun oni eksplodigis super nuklea poligono deNova Zemlo la 30-an de oktobro 1961.
En la 1963-a jaro ĉiuj ŝtatoj havantaj nukleajn armilojn kaj kelkaj ne havantaj subskribis traktaton, kiu malpermesas la nuklean testadon en laatmosfero, sub akvo kaj en kosmo. Tamen subteraj testoj estis permesataj.Francio daŭrigis la atmosferan testadon ĝis la jaro 1974 kajĈinio ĝis la jaro 1980. La lastajn subterajn testojn faradisUsono en 1992,Sovetunio en 1990,Anglio en 1991 kaj ambaŭFrancio kajĈinio daŭrigis ĝis 1996.
Testo de Trinity.
En la jaro 1996 nova traktato estis farita, kiu malpermesis ĉiajn nukleajn testojn.Barato kajPakistano, kiuj ne estas anoj, faris la lastajn testojn en 1998.