Ladeŭterio-tricia (D-T) kunfanda reakcio estas konsiderata kiel la plej promesanta por produktado de energioDeŭterio-tricia kunfanda reakcio plirapidiĝas rapide kun temperaturo ĝis maksimumo je proksimume 70 keV (800 milionoj kelvinoj) kaj poste malplirapidiĝasNuklea kunfandiĝo en la Suno
Nuklea fuzio aŭnuklea kunfandiĝo (anglenuclear fusion), estas kuniĝo desubatomaj partikloj aŭnukleoj (atomkernoj) por formi pli grandajn nukleojn. Kiam fuzio okazas al nukleoj pli malgrandaj ol nukleo defero, lamaso iomete malpligrandiĝas dum lareakcio, kaj konvertiĝas al elradiantaenergio.
Dum jaro 1920 la fizikistoArthur Eddington publikigis skribaĵon kie ri konjektis ke nuklea fuzio de hidrogenio al helio estu la fonto de energio de steloj. Antaŭe fizikistoj ne havis taŭgan klarigon, la energiofonto de steloj estis enigmo. La teorio montriĝis prava.
Kunigi plurajnneŭtronojn ne eblas, eĉ kunigi neŭtronon kunprotono ne indas. Do necesas kunigi du protonojn aŭ du atomkernoj. Laŭ laKulomba leĝo, duprotonoj kiuj kolizias emas disiĝi kaj reforiri kiel du pilkoj. Do la Kulomba forto formas kvazaŭ "barilegon" kiu malhelpas ĉiujn kuniĝojn. La kaŭzo ke atomkernoj tamen ekzistas nomiĝasforta interago aŭforta nuklea forto (anglestrong interaction). Ĝi ebligas stabilajn atomkernojn, supoze ke taŭga miksaĵo denukleonoj (nukleeroj) (protonoj kajneŭtronoj) jam disponeblas sufiĉe dense. Do estas multe malfacile efektivigi fuzion. Tamen tiaj kuniĝoj povas okazi kaj okazas. Ili eblas nur kiam eksteraj kondiĉoj puŝpremegas la kernerojn tiel forte unu kontraŭ la aliaj ke la nukleeroj sukcesas transiri tiun "barilegon", do superi la Kulomban forton kaj "kaptiĝi" de la forta interago. Tiuj eksteraj kondiĉoj estas premegego kaj altega temperaturo.
En jaro 1952Usono eksplodigis la plej fruan fuzian bombon (anglethermonuclear weaponaŭ hydrogen bombaŭ H-bomb). Tio estis la plej frua efektivigo de nuklea fuzio sur la Tero. Oni esperis ke post kelkaj jaroj disponeblos utilaj fuziaj reaktoroj ebligantaj kontrolatan reakcion. Montriĝis ke kontrolata fuzio estas iel ebla sed tiel malfacile kaj multekoste atingebla ke ĝi ĝisnune entute ne havis ŝancon fariĝi energiofonto. Dum la tuta tempo prezentiĝis kaj aŭdiĝis optimistoj kiuj fanfaronis kun laŭraportaj spektindaj progresoj kaj antaŭdiris aŭ promesis utiligon de la fuzio dum kelkaj jaroj. La lasta projekto kiu klopodas utiligi fuzion estasITER. Ĝi komenciĝis en jaro 1987 kaj daŭre estas aktiva. Fuzian reakcion oni esperas ebligi en jaro 2035[1]. La projekto estas disputebla, ĝi estas ege multekosta dum ke la utilo estas necerta.
Por krei nukleojn pli grandajn ol la fera, necesas "investi" energion, kiu estas konvertata al maso. Ĉi-lasta reakcio nature nur okazas en lavarmega kajdensega interno de certajsteloj dum ilia morto per eksplodo desupernovao[2]. Ĝi nuntempe ne okazas en la Suno.