Lagimnospermoj[3] (Gymnospermae), aŭpinofitoj[4], aŭnudsemplantoj (la terminoGymnospermae elvenas el la grekajgimno, nuda, kajspermo, semo), estas aro desemplantoj. Male alflorplantoj kies ovoloj estas en ujo, iliajovoloj estas nudaj, senovolujo.
EstusTeofrasto (ĉ.374 ant. JK – ĉ.286 ant. JK) kiu unue distingis la nudsemplantojn kaj la florplantojn.John Ray uzas, fine de la 17a jarcento, tiun malsamecon en sia klasigo, kiu estas unu el la unuaj provoj de natura klasigo.
Estas nune ĉirkaŭ 800 ĝis 1 000 specioj, en 75-80 genroj kaj 14 familioj, sed ili estis ĝis 20 000 specioj. Nun estas ĉefepinofitoj, kiuj havas 7 familiojn. Ili estas ĉiuj lignaj plantoj, tio estas arboj aŭ arbetoj, kun normalakambiumo. La reproduktigaj organoj estas kuniĝaj enstrobilo, ĉiam unuseksa. La uloj povas havi kaj virseksajn kaj inseksajn strobilojn (specio monoika), aŭ nur unu sekson (specio dioika). Lapolenado estas perventa. La folioj estas plejofte ĉiamverdaj, longaj kaj maldikaj. Kelkfoje tamen, ili falas ĉiujare (ekzemple ĉelariko).