Nu, pogodi! (ruse Ну, погоди!;Nu, atendu!) estassoveta serio de mallongaj animeaj okazintaĵoj, reĝisoritaj deVjaĉeslav Kotenoĉkin. La serio estis filmita en la jaroj1969 -1986 en studioSojuzmultfilm enMoskvo. En la jaroj1993 kaj2004 estis ankoraŭ alfilmitaj kelke da partoj.
Ĉefa okazintaĵa motivo de la serioj estas la klopodo deLupo kapti kaj manĝiLeporon. Per tio ili proksimiĝas al lausona animacia serioTom kaj Jerry.
La Lupo estas montrata kiel huligano: ĝisfundafumulo kajvandalo, fervore detruanta muzeajn ekspoziciojn, ĵetanta rubon sur la stratoj ktp. La Lupo rompas leĝojn kaj ofendas malfortulojn. Li estas inventema kaj ruza, ĉiufoje elpensante novajn manierojn kapti la Leporon, pri kio li, cetere, ĉiam fiaskas. Eble, li ŝatas ĝuste la procezon de interago kun la Leporo, sed ne ŝajnan celon de tiu persekuto.
Nepra detalo de lia vestaro estas matrosa kloŝpantalono. En kelkaj partoj de la serio la Lupo surhavas sportkostumon. La imago de la Lupo rememorigas pri negativa imago de dando, pro la rozkolora ĉemizo kaj flava pizornamitakravato, kiujn li surhavas en kelkaj epizodoj. La Lupo scias ludigitaron kaj kanti, sed malbone stirasaŭton kajmotociklon. Juĝante laŭ lia vivmaniero (liaj vestaĵoj, vidaĵo de lia ĉambro ktp.), oni povas konkludi, ke li ne havas konstantan postenon, sed de temp' al tempo bone gajnas per intermita laboro, tial li povas akiri sufiĉe multekostajn por tiu tempo aĵojn, kvankam okazas ĉe li ankaŭ senmonaj periodoj. Ekzemple, en la 10-a parto li kromlaboras ĉe konstruejo.
La Leporo estas montrata kiel relative pozitiva rolulo, li estas malforta kaj sentema. La Leporo ricevas multe malpli da montrotempo, kaj, sekve, li estas malpli evoluinta rolulo kompare kun la Lupo. Plimulto de liaj agoj estas reago al la huliganaĵoj de la Lupo; li ĉiam forkuras kaj kaŝas sin, fojfoje en kuriozaj manieroj. Tial, malgraŭ ĉiuj edifaj celoj, simpation de kelkaj spektantoj akiras la Lupo kiel pli karisma kaj interesa rolulo. Nur en lastaj partoj de la serio la Leporo iĝis pli aktiva, kelkfoje eĉ savinte la Lupon.
Krom la Lupo kaj la Leporo, la serion plenigas aliaj bestoj, inter kiuj estas renkontataj kelkaj ripetiĝantaj roluloj – ekzemple, granda kaj fizike firmaHipopotamo. Li havas diversajn rolojn (milicisto, muzea administranto, gardisto, ĉefkonstruisto, sportludanto, simpla preterpasanto ktp.)
Kutime la Lupo nepre iel konfliktas kun la Hipopotamo kaj poste estas devigata fuĝi de li.
En kelkaj partoj aperas ankaŭKato laprestidigitisto (la 2-a, 9-a kaj la 11-a partoj),ursoj-milicistoj, veturantaj per motociklo (la 1-a kaj la 5-a). En la 6-a oni povas vidikapron-vilaĝanon, kaj en la 9-a – eĉ la rokgrupon "Dvornjagi", konsistigatan dehundoj. Krome en la 1-a parto aperaskastoroj-savistoj; en la 2-a –rinocero-biletisto; en la 4-a –prociono-sportjuĝisto, urso-atleto,koalo-ĵudisto kajkanguruo-stangosaltanto; en la 5-a -zizelo-kombajnisto, hundo-vilaĝano, urso-fiŝkaptisto; en la 7-a –rosmaro-kapitano,elefantino-pasaĝero; en la 13-a: prociono-ŝarĝisto kaj tri leporoj-sportistoj, unu el kiuj estas evidentaaziano, la dua –afrikano, kaj la tria –eŭropano.
Sufiĉe ofte aperadasporkoj (1, 5, 8 partoj).
Preskaŭ en ĉiu parto aperas idoj de diversaj bestoj, kutime ariĝintaj (spektantoj,paraŝutistoj, sportistoj ktp.)
Homoj ne partoprenas la serion – ĝi prezentas tiaspecanfabelon, kie homan mondon plene anstataŭis bestomondo. Esceptoj el la regulo estas kelkaj eksponaĵoj en la muzeo (vidu la 12-an parton), scenoj en filmoj ktp., atestantaj pri iama ĉeesto de homoj en ĉi tiu mondo, kaj krome kelkaj roluloj de rusaj fabeloj en la 16-a parto (kiujn, cetere, la Lupo nur sonĝis). Ankaŭ troviĝas fojfoje kvazaŭ "subaj", veraj bestoj, senigitaj je homaj trajtoj kaj konformantaj al bestoj de la reala mondo. Kelkaj el ili eĉ havas raciajn "duulojn" de sama specio (ekzemple,kokinoj en la 6-a kaj la 15-a parto,leono en la 11-a kaj la 8-a, kato en la 1-a kaj la 3-a,erinaco en la 1-a kaj la 3-a).
- Agejo: urbo,plaĝo (1969)
- Agejo: urba parko dumkarnavalo (1970)
- Agejo:ŝoseo (1971)
- Agejo:stadiono (1971)
- Agejo:urbo (1972)
- Agejo:vilaĝo (1973)
- Agejo:vaporŝipo (1973)
- Agejo:Novjara festo (1974)
- Agejo: televida studio (1976)
- Agejo: konstruejo (1976)
- Agejo:cirko (1977)
- Agejo:muzeo (1978)
- Agejo:Olimpikoj enMoskvo (1980)
- Agejo: Palaco de junaj teknikistoj (1984)
- Agejo: Kulturpalaco (1984)
- Agejo:fabelo (1986)
- Agejo:insulo (1993)
- Agejo:superbazaro (1993)
- Agejo:banurbo (2005)
- Agejo:somerdomo (2005)