La urbo estas industria, distribua centro kaj grava havenurbo. Ĝi estas konata pro sia kultura heredaĵo (speciale franca, hispana, afrika kaj usona influoj), precipe rilate al muziko kaj kuirarto. Ĝi estas mondfama turisma celo danke al siaj multaj festivaloj kaj festadoj, el kiuj la plej notindaj estasMardi Gras (aŭ lakarnavalo deAntaŭfasta Mardo),Jazz Fest (aŭ Ĵazfesto),Southern Decadence (aŭ Suda Dekadenco), kaj proUsona futbalo ĉe la stadionoSuperdome. La urbo situas ĉe la bordo de la riveroMisisipo, kiu ligas ĝin al laGolfo de Meksiko, kaj sude de la LagoPontchartrain [PONĉartrejn] (aŭ esperante: Ponĉartrano).
La urbo havas la surfacon de 907,0 km². El tio 467,6 km² estas tero, 439,4 km² akvo (48,34 %). Ĝi estas situe identa kunOrleana Paroĥo. La usona censo de 2000 indikis, ke la loĝantaro de la urbo nombris 484 674 kaj la loĝantaro de la Nov-Orleana Aglomeraĵo nombris 1 337 726. Surbaze de la censo de 2010 la loĝantaro de la aglomeraĵo malkreskis al 1 214 932 loĝantoj, kio estas malkresko de 10,7% ŝuldita ĉefe al la katastrofo de la hurkikano katrino en 2005.[1]
La situo inter Misisipo kaj la lago Ponĉartrano donis al la urbo la formon de arko aŭ (milde kurba) krescento.
La urbo fondiĝis en1718 kaj ludis gravan rolon en la historio de Usono. La urbo nomiĝis honore al Filipo, Duko de Orleano kiu estisregento kaj reganto deFrancio, kiam la urbo estis fondita; la nomo de la urbo aludas ekzistantan urbonOrleano en centra Francio.
Kelkaj kromnomoj de la urbo priskribas kelkajn ĝiajn ecojn, ekzemple"La Krescenturbo" (Crescent City) kaj"La Granda Senĝena" (The Big Easy) aŭ la"Urbo Forgesita de Zorgo" (The City that Care Forgot). La neoficiala moto de la urbo estas"Laissez les bons temps rouler" (france: lasu bonajn tempojn ruliĝi); ĝin ankaŭ priskribas la festa sinteno de multaj loĝantoj.
Nov-Orleano estas gravahavena urbo pro sia loko ĉe la Golfo de Meksiko kaj laŭ la rivero Misisipio, kiu igas ĝin nabo por aĵoj vojaĝantaj deLatin-Ameriko. Lapetrola industrio ankaŭ estas tre grava al la ekonomio de Nov-Orleano; multaj borstacioj lokiĝas en la Golfo. La haveno de Suda Luiziano (kiu inkludas la havenon de Nov-Orleano) baziĝas en la metropolregiono de Nov-Orleano kaj estas la kvara plej granda haveno, laŭ toneloj, en la mondo.
La urbo estis fondata en1718 defrancoj sub la estrado deJean Baptiste Le Moyne,Sieur deBienville. La nomo de la urbo,La Nouvelle-Orléans en la franca, honoris la francan regenton Phillipe, duko de la francia urbo,Orleano. Oni elektis la situon, ĉar ĝi estis rara peco de alta tero laŭlonge de la inundemaMisisipa riverbordo, kaj ĝi estis apud indiĝena amerikana komercvojo. En1722 la urbo iĝis ĉefurbo de franca Luiziano, anstataŭanteBiloxi.
En1763, Francio transdonis la kolonion al laHispana Imperio, laŭ sekreta klaŭzo en la traktato deFontenbloo, kvankam la hispana guberniestro ne prenis regon ĝis1766. La francaj kolonianoj ne ŝatis hispanan regadon, kaj ade petis reiron al franca regado.
La21-an de marto1788, 856 domegojn detruis la "Granda Fajro de 1788", kaj alia fajro endecembro1794 detruis 212 pliajn. Sekve, granda parto de la 18-a jarcenta arkitekturo en laFranca Kvartalo estis konstruita sub hispana regado, kaj montras hispanajn koloniajn karakterizaĵojn.
En1795, Hispanio koncedis alUsono rajton de uzado de la haveno. La urbo revenis sub francan regadon en1800, sed en1803Napoléon Bonaparte vendis Luizianon al Usono, kontraŭ 80 milionoj da frankoj. Tiutempe, Luiziano entenis partojn de pli ol dek du da nuntempaj usonaj ŝtatoj, kaj la urbo Nov-Orlano havis 8.000–10.000 loĝantojn.
La urba loĝantaro duobliĝis dum la1830-aj jaroj kaj ĉirkaŭ1840 ĝi estis la kvara plej granda urbo en Usono, kun loĝantaro de 102.000 homoj. Tamen, la loĝantaran kreskadon haltigis iufoje epidemioj deflava febro, kiel la "granda plago de1853" kiu mortigis preskaŭ 10.000 homojn en Nov-Orleano.
Nov-Orleano estis ĉefurbo deLuiziano ĝis1849, kaj denove ekde1865 ĝis1880, kiamBaton Rouge iĝis ĉefurbo. Ĉar Nov-Orleano estis ĉefa haveno, ĝi grande rolis en la komerco de sklavoj: malgraŭ tio, ĝi ankaŭ enhavis la plej grandan komunumon de liberaj nigruloj en Nord-Ameriko.
Frue dum laUsona Enlanda Milito (1861–1865), Nov-Orleanon kaptis la Unio sen batalo, pro tio la urbo ne suferis la detruadon, kiun suferis multaj aliaj urboj de la usona Sudo. La urbo konservas historian karakteron, kun ĝia riĉeco de 19-a-jarcentaj konstruaĵoj, kiuj entendiĝas ege preter la koloniaj urbolimoj de la Franca Kvartalo. La urbo gastigis la1884-anInternacian Ekspozicion, la "Jarcento de Kotono". Grava atrakcio en la malfrua 19-a jarcento kaj frua 20-a jarcento estis la dube honesta kvartaloStoryville [STORivil], pro ĝia reputacio pri diboĉo kaj ludodomaĉoj.
Pro ĝia situo sub marnivelo, inter Misisipo kaj la Lago Ponĉartrano, la urbo estas ĉirkaŭita per digoj, kaj ĝis la frua 20-a jarcento, konstruado limiĝis al la pli alta tero laŭlonge de la naturaj digoj, riveretoj kaj lagetoj, ĉar la resto de la regiono estis marĉa kaj inundema. Ĉi tiu donis al la urbo la formon de krescento kaj ĝian kromnomon "La Krescenturbo". En la 1910-aj jaroj, inĝenieroA. Baldwin Wood proponis kaj plenumis ambician planon de elsuĉado de la urbo, uzante pumpiloj de sia propra invento, kiujn oni ankoraŭ uzas nuntempe. Tamen, la pumpado de terakvo el sub la urbo rezultigis tersubfalon, kiu pligrandigis la riskon de inundo. Dum la malfrua 20-a jarcento, estis multaj avertoj, ke granda uragano aŭ Misisipa inundo povus krei lagon en la urbocentro, kiu havus profundecon de 9 m. Malfeliĉe, la eventoj de aŭgusto 2005 ĝustigis la avertojn.
En la 1920-aj jaroj, oni klopodis modernigi la aspekton de la urbo, forigante la malnovajn gisajn balkonojn deKanalstrato (Canal Street), la komerca centro de la urbo. Alia moderniga provo anstataŭigis laKanalstratan tramvojon (Canal Streetcar Line) per busoj. Tiujn ŝanĝojn oni post longa tempo rekonis eraroj, kaj fine de la 1990-aj jaroj oni reinstalis tramojn sur Kanalstrato. La konstruo de la tuta linio finiĝis en aprilo2004.
Turismo tre kreskis dum la lasta kvarono de la 20-a jarcento kaj fariĝis gravega parto de la loka ekonomio. Partoj de la Franca Kvartalo kaj la Centra Komerca Distrikto, kiuj longtempe servis por loĝejoj kaj komercaj uzoj, ŝanĝis emfazon plejparte al la enlanda kaj eksterlanda turisma industrio.
Cent jarojn post la ekspozicio "Jarcento de Kotono", Nov-Orleano denove gastigis Internacian Ekspozicion, la1984-an Luizianan Internacian Ekspozicion.
Congo Square (eo: Placo Kongo) estas historia placo en Nov-Orleano norde de Rampart Street en la nuna Parko Louis Armstrong (en la antaŭurbo Tremeo). La nomo Congo Square neniam estis oficiala; ĝi originas el la fakto, ke sur ĉi tiu loko oni vendissklavojn, kiujn oni estis forportintaj ĉefe elKongo. En la historio dum la hispana kolonia epoko kaj poste la placo estis grava kiel renkontejo de la sklavoj, kiuj tie dum la dimanĉaj ripoztagoj dancis laŭ muziko.
Granda parto de la urbo situas sub lamarnivelo kaj limas Misisipon kaj la Lago Ponĉartrano. Pro tio la urbo estas ĉirkaŭita perdigoj. La digoj altas 6 m, sed en 2005 inundo kun 9-metraj ondoj subakvigis grandan parton de la urbo (Uragano Katrina). Pro tio la urbestroRay Nagin ordonis la vakigadon de la urbo (la 28-an de aŭgusto).
Supozeble centoj da homoj mortis; la materia damaĝo estas de miliardoj dadolaroj.
La alveninta uragano detruis, subakvigis la urbon, kaŭzante enormajn damaĝojn. En la urbo restis kelkaj dekmiloj da homoj, ĉefenigruloj, malriĉuloj, kiuj ne havis eblecon forlasi la urbon. La usona registaro nur ekhelpis la urbon post la 4-a tago, ĝis tiam la urbon superregis armitaj bandoj kaj la malsataj homoj prirabis vendejojn ne nur por manĝaĵoj.
Oni ŝtopis la digajn malfermojn la 6-an de septembro kaj ekis la desuĉado de la superakvo. Oni antaŭplanas la senakvigajn laborojn por tri monatoj.
Oni liveris tien 25 000 plastajn sakojn por lakadavroj (8-an de septembro).[3]