Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Novlinio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Enkomputadonovlinio, ankaŭ konata kiellinifinilo (aŭEOL, laŭ la anglaEnd-Of-Line), estas specialakomando, finanta la kurantantekstan linion kaj komencanta la linion sekvan. En la klavaro de elektratajpilo ĝin plenumas aparta klavo (eventuale kun la angla surskriboEnter, «Enigu», aŭReturn, «(Ĉaret)Reveno»). Ĉe komunikado perlineo aŭ enteksta dosiero ĝin kodas unu aŭ plurajstirsignoj, malsamaj en diversajoperaciumoj (tio povas kaŭzi komplikaĵojn ĉe transporto de dosieroj inter malsamaj komputaj sistemoj).

La stirsignoj uzataj por kodi novlinion estiĝis en la malnova epoko de tiaj malnovaj aparatoj (precipeteletajpiloj). En tiuj aparatoj transiro al nova linio konsistis el du agoj:

  • vertikalaliniavanco de la papero (AskieLF = 10 = 128 = 0A16),
  • horizontalaĉaretrevenigo al la komenca pozicio ene de linio (AskieCR = 13 = 158 = 0D16).

Ekzistis ankaŭ aliaj aparatoj, kies funkciadon spegulas la malnova kodoEBCDIC, kiuj krome disponigis kombinitan stirkodonNEL (angleNExt Line, NovLinio, en EBCDIC 21 = 1516). Tamen reale la modernaj komputaj sistemoj uzas la stirsignojn Askiajn (kvankam diversmaniere).

  • LaMajkrosoftaj operaciumoj (MS-DOS,Vindozo) restas ĉe la antikva kombinoCR+LF (ĉaretreveno + liniavanco). La ordo estas esenca kaj estas heredaĵo de la elektromeĥanika epoko senbufra: ĉaretreveno estis ago longa, la sendependa liniavanco okazis paralele kaj aldonis neniom da tempo.
  • La klasikajMakintoŝoj (ĝis la transiro al la UniksaMac OS X) realigis novlinion per nuraCR (ĉaretrevenigo) — supozeble ĉar en iuj malnovaj klavaroj tiun kodon sendis la klavoEnter (la modernaj klavaroj sendasaparatan klavkodon senrilatan al Askio, la logikan klavkodon atribuas la operaciumo). Ekde Mac OS X la Makintoŝoj aliĝis al la tradicio Uniksa.
  • En Uniksoj novlinion realigas laliniavancoLF. Oni preferis liniavancon, ĉar ĉe teletajpiloj ĉaretrevenigo estis utila por surprintado (ebliganta grasigon aŭ almeton dediakritoj).

La tekstaj redaktiloj plejparte disponigas rimedojn por transkodi linifinilojn. Krome ekzistas tiucelaj programetoj, ekz‑e la Uniksajdos2unix kajunix2dos (resp. «el DOS al Unix» kaj «el Unix al DOS»).

En laprogramlingvo C, firme ligita kun realigo de Unikso, la koncernaj stirsignoj ricevis la simbolan prezenton per\n por liniavanco LF, kaj\r por ĉaretrevenigo CR — kiel en la notora

printf("Saluton, mondo!\n");

Tiun notacion adoptis multaj aliaj programlingvoj, sekve de kio la signifo de\n ŝanĝiĝis: nun en multaj okazoj ĝi simbolas ne konkretan stirsignon LF, sed la abstraktan komandon «Novlinio» (simile al la EBCDIC-aNEL). Ekz‑e en la VindozajPython kajPowerShell:

PS C:\Users\NN>python -c "print('Unu\nDu')" > t.txt
PS C:\Users\NN>type t.txt
Unu
Du
PS C:\Users\NN>format-hex t.txt
[...]
00000000   FF FE 55 00 6E 00 75 000D 00 0A 00 44 00 75 00  .þU.n.u.....D.u.
00000010  0D 00 0A 00                                      ....

PS C:\Users\NN>

Labita elŝuto performat-hex atestas, ke la simbolo\n (kiu en Unikso transformiĝas en unu bajton 0A16) en Vindozo malvolviĝas enkvar bajtojn0D 00 0A 00 (t.e. la kombinoCR+LF en la VindozakodoprezentoUTF-16) kontraste al unu sola0A en Unikso kajUTF-8.

Ĉar Unikodo devas kovri ĉiujn historie gravajnsignarojn, tial ĉe lasignonumeroU+0085 ĝi entenas ankaŭ la stirsignonNEL,NExt Line, heredaĵon de EBCDIC; kaj eĉ grafikan simbolon ␤ (U+2424) por paroli pri la NovLinio sen kaŭzi ĝian efikon. Tamen fakte ni ne konas programaron kiu laŭe ĝin traktus. Iuj programoj ĝin simple ignoras; aliaj printas ĝin kiel spaceton; triaj plendas pri «malbona unikodaĵo».

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Novlinio&oldid=9029868"
Kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp