Novjorko aŭNov-Jorko (angleNew York City, [nujork siti]aŭskulti, oficiale:City of New York) estas la plej loĝata urbo deNov-Jorkio, nordorienta ŝtato deUsono kaj la dua plej grandaaglomeraĵo de lakontinento[1]. Laŭ la stato de 2020 en la urbo vivis8 804 190 loĝantoj sur areo de1 213,37 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de7 256 loĝantoj/km². Ĝi estas centro de lametropola areo de Novjorko, kiu ankaŭ troviĝas inter la plej grandaj aglomeraĵoj en la mondo.[2][3][4] Ekde la fino de la19-a jarcento ĝi estas unu el ĉefaj mondaj centroj por lakomerco kajekonomio. Novjorko estas konsiderata tutmonda urbo pro ĝiaj mondskalaj influoj ĉe laamaskomunikiloj,politiko,edukado,hobio, kajmodo.[5] La arta kaj kultura influo de la urbo estas inter la plej gravaj de la lando. Krome, en ĝi troviĝas la ĉefstabejo deUnuiĝintaj Nacioj, kio igas ĝin grava loko por la internaciaj rilatoj[6][7][8][9][10][11].
La urbo konsistas el kvinarondismentoj (kelkfoje tradukata kiel distriktoj aŭ komunumoj) kaj ĉiu el ili koincidas kun municipo:Bronkso,Broklino,Manhatano,Kvinzo kajStaten-Insulo. Kun pli ol 8,4 milionoj da novjorkanoj en urba areo de 830 kvadrataj kilometroj, Novjorko estas la dua plej dense loĝata urbo en Usono, postNov-Ĵerzejo, trans larivero Hudson[12].
La urbo ankaŭ estas konata kiel lulilo de multaj usonaj kulturaj movadoj[16], kiel ekzemplo, laHarlema renesanco pri literaturo kaj vidarto, kaj laabstrakta ekspresionismo (ankaŭ konata kiel Novjorka Skolo) pri pentrarto, kajhiphopo,punko kajTin Pan Alley pri muziko[17][18]. En 2005, oni parolis ĉirkaŭ 170 lingvojn en la urbo, kaj 36% de la loĝantaro naskiĝis ekster Usono.[19][20] Pro lametroo funkcianta 24 horojn diurne kaj la konstanta trafiko kaj moviĝado de homoj, Novjorko estas konata kiel «la urbo kiu neniam dormas»[21][22][23][24][25].
En laantaŭkolumba epoko la areo kie nuntempe troviĝas la urbo Novjorko estis loĝata de pluraj tribaj grupoj elalgonkenaj triboj de laindiĝenaj amerikanoj, inkluzive delenapeoj, kies hejmtereno, konata kielLenapehoking, inkluzivis laStaten-Insulon, la okcidentan parton deLong Island inkluzive de la areo kie nun estas Broklino, okcidenta Kvinzo kaj malsupra Manhatano.[26] La ŭekvaeskikoj (Weckquaesgeek), membroj de la Ŭapingera (Wappinger) Konfederacio, loĝis en la regiono de nuna Bronkso kaj en la norda parto de insulo Manhatano,[27] kaj pluraj grupoj elMetoakoj, ĉefe el la tribo Rokaŭajoj, loĝis en partoj de la nuna okcidenta Kvinzo[28]
La unua dokumentita vizito de eŭropano estis farita en1524 deGiovanni da Verrazzano,florenca esploristo je la servo de la Franca krono, kiu navigis sian ŝiponLa Dauphine ĝisgolfeto Alta Novjorko, kie li trapasis unu nokton en la ŝipo kaj navigis la sekvan tagon. Li postulis tiun areon por Francujo kaj nomis ĝin «Nouvelle Angoulême» (Nova Angulemo).[29] Jaron poste, en januaro,Esteban Gomez, afrikdevenaportugalo esploris por laImperiestro Karlo la 5-a de Hispanio, eniris la nunan havenon de Novjorko kaj esploris ĝis la elfluejo de la rivero Hudsono kiun li nomisRio de San Antonio. Tamen, densaj glaciaj tavoloj baris la daŭran esplorvojaĝon.[30]
En1609angla esploristoHenry Hudson remalkovris la regionon kiam li navigis sian ŝiponHalve Maen (Duonluno) ĝis golfeto de Novjorko serĉante laNordokcidentan Pasejon ĝis laOriento por sia dungisto laNederlanda Orient-hindia Kompanio. Li navigis tra la rivero kiun li nomisNorda Rivero (ankaŭ nomatarivero Mauritis), ĝis la nuna ĉefurbo de Novjorkio,Albany, kredante ke tie estus bona pasejo. Kiam la rivero mallarĝiĝis kaj li vidis ke ĝi ne estis sala, li rimarkis ke tio ne estis marpasejo kaj trairis la riveron malsupren. Li faris dektagan esploradon de la areo postulata por la Nederlanda Orient-Hindia Kompanio. En1614 la areo interKabo Cod kajDelavara Golfeto estis postulita deNederlando kaj nomitaNieuw-Nederland (Nova Nederlando).
En 1614 okazis la interkonsento por komercado de nederlandaj ledoj en la suda ekstremo de Manhatano, kiu poste nomiĝis «Nieuw Amsterdam» (Nov-Amsterdamo) en1625. La Ĝenerala direktoro de la nederlanda kolonioPeter Minuit aĉetis la insulon Manhatano al lakanarsioj, malgranda tribo el la lenapeoj,[31] en1626 kontraŭ la valoro de 60nederlandaj guldenoj[32] (ĉirkaŭ $1000 en 2006);[33] malakceptita legendo diras ke Manhatano estis aĉetita kontraŭ ekvivalento de nunaj 24 dolaroj donitaj kiel vitraĵoj al la surlokaj indiĝenoj.[34][35]
En1664Peter Stuyvesant, la Ĝenerala Direktoro de lakolonioNova Nederlando, liveris Nov-Amsterdamon al laangloj sen sangverŝado. La angloj tuj renomis la urbon per la nomoNov-Jorko pro laAngla duko de Jorko kaj Albany.[36] Post la fino de laAngla-Nederlanda Milito lanederlandanoj gajnis la regon super insulo Run (tiam strategie grava) kiel kompenso pro la angla rego super Nov-Amsterdamo (Nov-Jorko) enNordameriko. Pluraj intertribaj militoj de la amerikaj indiĝenoj kaj kelkajepidemioj alportitaj de la eŭropanoj kaŭzis konsiderindajn homperdojn por la lenapeoj inter la1660-aj kaj1670-aj jaroj.[37] En1700, la lenapeoj malpliiĝis ĝis 200.[38] En1702, la urbo perdis 10% el la tuta loĝantaro pro laflava febro.[39] Novjorko suferis ne pli ol sep gravajn epidemojn de la flava febro ekde 1702 ĝis1800.[40]
Nov-Amsterdamo en 1664, jaro kiam ĝi estis prenita de la angloj kaj renomita "Nov-Jorko"
Dum laUsona milito, la plej granda batalo — laBatalo de Long-Insulo, okazis enaŭgusto1776 entute en la nuna arondismento (angleborough)Broklino. Post la batalo, kie lausonanoj estis venkitaj, preterlasante pli malgrandajn konfliktojn, la urbo iĝis la brita militista kaj politika operac-bazo en Nordameriko. La urbo estis kvazaŭparadizo por la lojalaj promonarkaj rifuĝintoj, ĝis la fino de la milito en lajaro1783. La nura intenco trovi pacan solvon por la milito okazis en laKonferenca Domo en Staten-Insulo inter usonaj delegitoj inkluzive deBenjamin Franklin, kaj la Brita generalo Lord Howe la11-an de septembro 1776. Iom post la brita okupado okazis laGranda Incendio de Novjorko, kiu detruis ĉirkaŭ kvaronon el la konstruaĵoj de la urbo, inkluzive de laPreĝejo Triunuo.[42]
Ĉagreniĝo pro la militservo dum laUsona Enlanda Milito (1861–1865) okazigis tutmultojn en1863, unu el la plej gravaj civilaj incidentoj en la historio de Usono.[49]
En1898, la moderna urbo Novjorko estis formita per la aldono de Broklino (ĝis tiam sendependa urbo), la Provinco Novjorko (kiu inkluzivis partojn de Bronkso), la Provinco Richmond, kaj okcidenta parto de la Provinco Kvinzo.[50] La malfermo de lametroo en1904 helpis la unuiĝon de la nova urbo. Dum la unua duono de la20-a jarcento, la urbo iĝis monda centro porindustrio,komerco, kajkomunikado. Tamen, tiu disvolviĝo ankaŭ havis malbonajn okazintaĵojn. En 1904, lavaporŝipoGeneral Slocum forbrulis en la Orienta Rivero, mortigante 1,021 pasaĝerojn kaj skipanojn.
La ne blanka loĝantaro de Novjorko estis kalkulata je 36,620 en1890.[52] En la1920-aj jaroj, Novjorko estis la unua urbo al kiu laafrikdevenaj usonanoj enmigris dum laGranda Migrado el la sudaj ŝtatoj de Usono. En1916, Novjorko iĝis la plej granda urbo kun afrikdevena diasporo en tutaNordameriko. LaHarlema renesanco floris dum laProhibicio, koincidante kun ampleksa ekonomia florado kiu spertis kaj la desvolviĝon de lanubskrapuloj kaj la konkuradon inter ties konstruistoj.
Novjorko konvertiĝis en la plej grandan loĝitan areon de la mondo en la 1920-aj jaroj, superanteLondonon, kaj la metropola areo havis pli da 10 milionoj da loĝantoj en la1930-aj jaroj, iĝante tiel, la unua grandega urbo en la historio de la homaro.[53] Dum malfacilaj jaroj de laGranda Depresio okazis la elekto de la reformistoFiorello LaGuardia kiel urbestro kaj la falo deTammany Hall post okdek jaroj da politika dominado.[54]
Post la fino de laUnua Mondmilito ekfloris ekonomia bonfarto kaj la disvolviĝo de ampleksa domkonstruado oriente de Kvinzo. Novjorko eliris el la milito sen vundoj, kiel unu el la plej gravaj urboj de la mondo, kun Wall Street kiel la ĉefa usona kaj monda ekonomia centro. La sidejo de laUnuiĝintaj Nacioj (finkonstruita en1950) emfazigis la influon de Novjorko. Ascendo de laabstrakta ekspresionismo tuj delokigisParizon kaj Novjorko iĝis la nova centro de monda arto.[55]
En la1960-aj jaroj, Novjorko eksuferis ekonomiajn problemojn kaj altiĝon de la krimeco, kio daŭris ĝis la1970-aj jaroj.[56] Tamen, ĝi vidis la kreskantan pliboniĝon de la financa industrio kiu sanigis la ekonomion en la1980-aj jaroj. La krimeco de urba vivo altiĝis dum la jardeko ĝis la komenco de la1990-aj jaroj.[57] En la 1990-aj jaroj, krimsituacio abrupte pliboniĝis pro la plimultiĝo de la polica ĉeesto kaj la pliboniĝo de la vivkondiĉoj, kaj multaj enmigrintoj venis elAzio kajLatinameriko. Gravaj novaj sektoroj kielSilicon Alley, naskiĝinta el la urba ekonomio kaj el la novjorka loĝantaro, atingis historiajn rekordojn dum lacenso de la jaro 2000 kaj poste dum la censo de la jaro2010.
La urbo estis unu el lokoj kie okazis laatencoj de la 11-a de septembro 2001, kiam ĉirkaŭ tri mil homoj pereis pro la detruado deWorld Trade Center.[58] La rekonstruado de nova komplekso sur la loko deWorld Trade Center inkluzivasOne World Trade Center, Memorejon kaj Muzeon pri la 11-a de septembro, kaj tri oficejajn turojn, estis jam konstruataj. Laboro devas finiĝi en 2014.[59]
La rivero Hudsono fluas tra la samnoma valo ĝis la golfeto de Novjorko. Inter Novjorko kaj Troy, Novjorkio, la rivero iĝasestuaro. La rivero Hudsono apartigas la urbon Nov-Ĵerzejo. LaOrienta rivero fluas ekde lamarkolo de Long-Insulo kaj apartigas Bronkson kaj Manhatanon de Long-Insulo. Larivero Harlem, alia markolo inter la riverojOrienta kaj Hudsono, apartigas Manhatanon de Bronkso. La rivero Bronkso, kiu fluas tra la distriktoj Bronkso kaj Westchester, estas la sola tute dolĉoakva rivero en la urbo.
La tereno de la urbo estis sufiĉe transformita pro homa interveno, kun konsiderinda terakirado ĉe la akvorandoj, jam ekde la fruaj nederlandaj koloniaj tempoj. Tio estas pli rimarkebla en la sudo de Manhatano, kie evoluis konstruplanoj kielBattery Park City en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj. Kelkaj el la naturaj varioj en latopografio estis egaligitaj, precipe en Manhatano.
La kampara regiono de la urbo estas taksita je 831,4 kvadrataj kilometroj. La plej alta pinto en la urbo estas la monteto Todt sur la Staten-Insulo, kiu troviĝas je 124,9 metroj super la marnivelo kaj ĝi estas la plej alta pinto sur la orienta marbordo sude deMajno. La pinto estas plejparte kovrita de arbaro kiel parto de la verda areo deStaten-Insulo.
Laŭ laklimata klasifiko de Köppen, Novjorko havas humidansubtropikan klimaton, kaj uzante la sojlon0°C (32℉) ĝi estas la plej norda grava urbo sur la kontinento apartenata al tiaj kategorioj.La areo havas 234 tagojn kun almenaŭ ia ĉiujara sunbrilo, kaj averaĝas 58% el ebla sunbrilo ĉiujare, akumulante 2 400 ĝis 2 800 horojn da sunbrilo jare.
Vintroj estas malvarmaj kaj malseketaj, kaj domina ventado kiu blovas enmare minimumigas la moderigajn efikojn de laAtlantiko. Ankoraŭ la Atlantiko kaj la parta ŝirmado deApalaĉoj konservas la urbon pli varma en la vintro ol enlandaj nordamerikaj urboj situantaj en similaj aŭ pli malaltajlatitudoj kiel ekzemplePittsburgh,Cincinnati, kajIndianapolis. La averaĝa temperaturo en januaro, la plej malvarma monato de la areo, estas0.1°C (32.1℉).
Tamentemperaturoj en vintro povas dum kelkaj tagoj atingi−12°C kaj kiel maksimumo10°C.Printempo kaj aŭtuno estas neantaŭvideblaj, kaj ili povas varii de malvarmetaj al varmaj, kvankam ili estas kutime mildaj kun malalta humideco. Someroj estas tipe varmaj kaj humidaj kun julia mezumo de24.7°C. Noktaj kondiĉoj ofte estas pliseverigitaj pro la urba varmeca insulfenomeno, kaj temperaturoj superas32°C averaĝe dum preskuax 18 tagoj ĉiusomere kaj povas superi38°C ĉiun 4-6 jaron.
Central Park estas la plej vizitata urba parko en Usono
La uzado de lapublika transporto en Novjorko estas la plej alta enUsono, kaj benzinkonsumo en la urbo montras la saman indicon kiel tiu de la1920-aj jaroj. La altnivela publika transporto de la urbo ŝparis 1.8 miliardojn da galonoj dapetrolo en2006; Novjorko ŝparas la duonon de la tuta petrolo ŝparita per trafiko tutlanda. La loĝdenseco de la urbo, malalta aŭtuzo kaj altkvalita publika transporto metas ĝin inter la plej energi-efikaj urboj de Usono. Ĝiaj gasemisioj estas 7.1 tunoj por persono kompare kun la landa averaĝo de 24.5.
Novjorkanoj respondecas pri 1% el la gasemisioj de la nacio kvankam ili konsistigas 2.7% de la enlanda loĝantaro. La mezuma novjorkano konsumas malpli ol la duonon de la elektro uzita de loĝanto enSan Francisco kaj preskaŭ unu kvaronon de la elektro konsumita de loĝanto deDallas.
En la lastaj jaroj, la urbo intencis malpliigi la median impakton. Grandaj kvantoj da densa poluo en Novjorko kondukis al alta nombro da malsanuloj jeastmo kaj aliaj spiraj problemoj inter la loĝantoj de la urbo. La urbestro estas postulata aĉeti nur la plej energi-efikan ekipaĵon por uzo en urboficoj kaj publikaj ejoj. Novjorko havas la plej grandan kvanton da dizel-hibridaj busoj en la lando, kaj ankaŭ en2010 la urbo havis 3, 715 hibridajn taksiojn kaj aliajn purajn dizelveturilojn, reprezentante ĉirkaŭ 28% el la taksiofloto de Novjorko, la plej granda en ajna urbo de Nordameriko.
La urbo estas provizita de trinkebla akvo danke al la Monto Catskill. Kiel rezulto de la integreco de la akvodislimo kaj neinfluita natura akva filtradosistemo, Novjorko estas unu el la nur kvar gravaj urboj en Usono kies trinkakvo estas sufiĉe pura kaj ne postulas purigadon por la homa uzado.
La tipa konstruaĵo de Novjorko estas lanubskrapulo. La urbo Novjorko havas ĉirkaŭ 4.493 tiajn konstruaĵojn, pli ol iu ajn alia urbo de la mondo. La loĝdenseco de la urbo, ĉirkaŭata ĉefe de akvo, kaj la alta prezo de la tereno en la komercaj distriktoj aperigis la plej grandan kolekton de altaj konstruaĵoj por oficejoj kaj rezidejoj de la mondo.[60][61]Novjorko havas gravajn konstruaĵojn de diversaj arkitekturaj stiloj. Inter ili troviĝas lakonstruaĵo Woolworth (1913),novgotiko. En1916, municipa rezolucio markis minimuman devigan spacon inter la konstruaĵoj kaj la stratlinio, por ke la sunradioj atingu la stratojn[62]. La dizajnoart déco de lakonstruaĵo Chrysler (1930) montras tiujn novajn kondiĉojn. La konstruaĵo estas konsiderata de multaj historiistoj kaj arkitektoj la plej bone en la urbo, kun unikaj ornamaĵoj, konsistantaj el agloj kaj V-forma lumigado[63]. Aliflanke, grava ekzemplo de la internacia stilo en Usono estas lakonstruaĵo Seagram (1957).
La grandaj loĝdistriktoj de Novjorko distingiĝas pro la elegantaj terasoj kaj "petit hôtel"-oj (tradicie konataj kielbrownstone pro la surkovrado de muroj per sablokoloraj ŝtonetoj), kiuj estis konstruitaj dum la ekspansia periodo inter1870 kaj1930.[64] La ŝtono kaj la briko konvertiĝis en la plej ŝatataj konstrumaterialoj de la urbo, post la limigoj metitaj al la konstruado de domoj el ligno kiel konsekvenco de la granda incendio okazinta en1835.[65] Male al Parizo, kiu ĉiam estis konstruata per sia propra ŝtonrezervo, Novjorko ĉiam akiris la ŝtonojn por la konstruado el diversaj ŝtonminejoj for de ĝi, kio donas al la konstruaĵoj grandan variecon laŭ koloroj kaj formoj.[66] Distingaĵo de multaj konstruaĵoj de la urbo estas la ĉeesto de laakvoturoj metitaj sur la tegmento. En la1800-aj jaroj, la urbo postulis ĝian instaladon en konstruaĵoj el pli ol ses etaĝoj por preventado de la troe alta akvoforto, kio krevigus la municipajn akvotubojn.[67]
Novjorko havas pli ol 113 km² da parkoj kaj 22 km da publikaj plaĝoj.[68][69] Inter ĝiaj ĉefaj verdaĵoj estas:
Central Park, el 3,41 km² (en rektangulo de 4 km x 800 m), situas enManhatano. Ĝi estas la plej vizitata parko deUsono, kun 25 milionoj da turistoj ĉiujare[70], kaj ĝi aperas en multaj filmoj kaj televidprogramoj, pro kio ĝi estas unu el la plej famaj urboparkoj de la mondo.[71] La parko estas gvidata deCentral Park Conservancy, privata neprofitcela entrepreno, kiu havas kontrakton kun laNovjorka Departemento de Parkoj kaj Distrado.[72] Central Park norde limas kun laStrato 110, okcidente kun la stratoCentral Park Okcidente, sude kun laStrato 59 kaj oriente kun laKvina Avenuo. La sekcioj de la stratoj kiuj ĉirkaŭas ĝin estas komune nomatajCentral Park Nortde,Central Park Sude kajCentral Park Okcidente, respektive. LaKvina Avenuo, tamen, konservas sian nomon malgraŭ tio ke ĝi limas kun la parko en la orienta bordo.[73] La parko estis dizajnita deFrederick Law Olmsted kajCalvert Vaux, kiuj pli malfrue kreis laBrooklyn'sProspect Park.[74] Dum la plejparto de la parko ŝajnas tute natura, ĝi havas plurajn artefaritajnlagojn, du glaciglitejojn, kaj herbejon por diversaj sportaj aktivaĵoj.[75]
Prospect Park, en Broklino, estas publika parko el 2,1 km².[76] Ĝi estas prizorgata de laNovjorka Departemento de Parkoj kaj Distrado. Ĝi ankaŭ estis dizajnita de Olsmted kaj Vaŭ post la finkonstruo de Central Park. Inter ĝiaj allogaĵoj troviĝas: LaLong Meadow, 36-hektara prato, la plej granda en usonaj parkoj, la Piknikdomo, sidejo de oficejoj kaj eventejo por 175 personoj, Litchfield Villa, antikva domo de la proprietulo de la suda parto de la parko, la bestparko Prospect kaj la lago Broklino, 24-hektara.[77] Ĝi antaŭ havas ilojn por praktikado de sportoj, kaj sepbasbalejojn. Ĝi ankaŭ havaskvakeran tombejon en sektoro nomataQuaker Hill.
La kerno de la placoMadison Square estas la parkoMadison Square Park, 2.5-hektara publika parko, kiu estas limigita oriente deAvenuo Madison (kiu startas ĉe la sudorienta angulo de la parko ĉe la 23a Strato); sude de la 23a Strato; norde de la 26a Strato; kaj okcidente de laKvina Avenuo kajBroadway ĉe la kruciĝo.
LaPlaco de Unuiĝo (angleUnion Square) estas unu el la ĉefaj placoj de Manhatano, aranĝita komence de la 1830-aj jaroj, kie la strato kaj najbarejo Bowery renkontiĝas jun Broadway. Ĝia nomo rilatas al la unuigo de du centraj travojoj (angleThoroughfare) de Novjorko. Hodiaŭ, la sekcio de la Bowery najbara al Union Square estas nomita 4-a Avenuo. Ekde la 19-a jarcento, la placo estas konata kiel loko por politikaj manifestacioj kaj protestoj. Ekzistas freŝa vegetaĵa merkato tie kvar tagojn semajne.
Meza Manhatano estas la financa distrikto plej granda de Usono
La urbo Novjorko estas tutmonda ligilo por la komerco kaj la internaciaj negocoj, unu el laneŭralgiaj centroj de la tutmonda ekonomio same kielParizo,Londono kajTokio.[78] La urbo estas unu el la ĉefaj centroj por la financoj,asekuroj, amaskomunikiloj kaj artaj organizoj de Usono. Ĝia metropola areo havis en2005 Malnetan Metropolan Produkton (indico simila al lamalneta enlanda produkto (MEP) sed rilata al produktado ne en landi sed en metropola areo) de $952,6 mil milionoj, la regiona ekonomio estas plej granda en Usono.[79] La ekonomio de la urbo konsistigas la plej grandan parton de la ekonomia aktiveco deNovjorkio kajNov-Ĵerzejo. Multaj el la ĉefaj naciaj korporacioj sidejas en Novjorko, inkluzive de 44 el la 500 plej riĉaj, laŭ la revuoFortune.[80] Novjorko elstaras en Usono pro la multnombraj eksterlandaj entreprenoj, kaj unu el dek postenoj de la privata sektoro venas de iu eksterlanda entrepreno.[81] LaŭCinco Dias, Novjorko regis 40% de la mondaj financoj fine de 2008, kio igas ĝin la plej granda financa centro de la mondo.[82][83]
La MEP de Novjorko en2001 konsistis el 826.488 milionoj dausonaj dolaroj, ĉ. 8,2% de la totalo. Se Novjorko estus sendependa lando, ĝi troviĝus inter la 15 plej gravaj ekonomioj de la mondo.[84]
Novjorko ankaŭ havas kelkajn el la plej profitdonaj nemoveblaĵoj de la mondo. La numero 450 de Park Avenue estis vendita la2-an de julio 2005 kontraŭ $510 milionoj, superante la rekordon de la antaŭa monato kiam estis vendita la numero 660 de laMadison Avenue.[85]
LaBorso de Novjorko, situanta enWall Street, kaj laNASDAQ estas la unua kaj la dua borsoj de la mondo, respektive, laŭ la kvanto da interŝanĝoj kaj ĝenerala kapitaligo de la merkato.[86] La negoco pri proprietaĵoj estas unu el la ĉefaj potencoj de la urba ekonomio, ĉar entute ĉiuj proprietaĵoj de la urbo atingis en2006 $802.400 milionojn[87].
La kinindustrio kaj la televido de la urbo estas la dua de la lando, tuj postHolivudo.[88] La industrioj nomataj «kreivaj», kiel novaj amaskomunikiloj, reklamoj, modo, dizajno kaj arkitekturo, estas inter ĉefaj dungantoj, kaj Novjorko havas fortan konkurencon en tiuj industrioj.[89][90] La alt-teknologiaj industrioj kiel vivscienco, evoluigado de softvaroj, dizajno devideoludoj kaj interretaj servoj ankaŭ multe kreskis.[91] Inter aliaj gravaj sektoroj estas la esplorado kaj kuracista teknologio,NRO-j kajuniversitatoj.
Novjorko estas la plej loĝata urbo en Usono, kun loĝantaro kalkulata en 2005 je 8.213.839.[95][96] Tio estas ĉirkaŭ 40% de la tuta loĝantaro de la ŝtato kaj simila procentaĵo de la metropola regiono. Dum la lasta jardeko, la urba loĝantaro kreskis, kaj la demografoj kalkulas ke en la jaro2030 la urbo tre probable atingus inter 9,2 kaj 9,5 milionojn da loĝantoj.[95]
La du ŝlosilaj karakterizaĵoj de la demografio de la urbo estas la alta loĝdenseco kaj la kultura diverseco. Ĝi havas la plej altan loĝdensecon (10,194 loĝ/km²) el ĉiuj usonaj municipoj kun pli ol 100.000 loĝantoj.[97] La loĝdenseco de la arondismento Novjorko (25,846 loĝ/km²) estas la plej alta el ĉiuj arondismentoj de la lando.[98]
Novjorko estas tre diversa. Laŭlonge de ĝia historio, la urbo estis unu el la ĉefaj havenoj tra kiu amase venis la enmigrintoj. La terminomelting pot estis farita por priskribi la kvartalojn de enmigrintoj, dense loĝataj, deLower East Side. En la nuntempo, 36% el la loĝantoj de la urbo naskiĝis en la eksterlando, cifero superita en Usono nur de la urbojLos-Anĝeleso kajMiami.[99] Tamen, dum la komunumoj de enmigrintoj el tiuj urboj estas ĉefe regataj de malmultaj naciecoj, en Novjorko neniu nacieco regas super aliaj. La dek plej gravaj landoj el kiuj la loĝantoj venas estas:Dominika Respubliko,Ĉinio,Jamajko,Gujano,Pakistano,Ekvadoro,Haitio,Trinidado kaj Tobago,Kolombio kajRusio.[100] En la urbo estas inter 170 kaj eĉ 800 malsamaj lingvoj parolataj.
La metropola areo estas la hejmo de la plej grandajuda komunumo eksterIsraelo. Fakte, la juda loĝantaro deTel Aviv estas superita de la novjorkiaj judoj. Ĉirkaŭ 12% el la novjorkanoj estas judoj aŭ juddevenaj.[101] La urbo ankaŭ gastigas gravan komunumon elbarata deveno,[102] kaj la negran komunumon plej granda en ajna urbo de Usono.
Festo de Sankta Gennaro, festo de la itala komunumo de Novjorko[103].
Novjorko havas grandan malegalecon rilate al enspezoj. En 2005 la mezuma enspezo por hejmo en la plej riĉa regiono estis $188.697 ĉiujare, dum en la plej malriĉa estis $9.320.[106] La urbo ankaŭ spertis unikan fenomenon inter la usonaj urboj. Ekde 2000, la nombro de infanoj kun malpli ol kvin jaroj en Manhatano kreskis ĝis 32%.[107][108]
Ĉirkaŭ 33% el la novjorkanoj estas la posedantoj de siaj proprietaĵoj kie ili loĝas, pli malalta cifero ol la nacia mezumo el 69%.[109] La libera luado estas kutime inter 3% kaj 4,5%, sub la 5% kiu difinas la regon de la luado fare de la urbo. Trovado de bonprezaj loĝejoj en Novjorko estas tre malfacila afero.[110]
La arondismenta konstruaĵo de Manhatano estas sidejo de multaj agentejoj de la urbo, kaj estas unu el la plej grandaj administraj konstruaĵoj de la mondo.
Ekde sia konsolidiĝo en 1898, Novjorko estas metropola municipo, kun registara sistemo gvidata de Urbestro kaj Konsilio de la urbo[111]. La novjorka registaro estas pli centralizita ol tiuj de aliaj usonaj urboj. Ĝi okupiĝas pri la publika edukado, malliberejoj, bibliotekoj, publika sekureco, distrejoj, sano, akvoprovizado kaj sociaj servoj. La Urbestro kaj la Konsilio estas elektataj ĉiun kvaran jaron, reelekteblaj unu fojon. La Konsilio de Novjorko estasunuĉambra organo konsistanta el 51 membroj kies distriktoj estas difinitaj de la geografiaj limoj.
Iama urbestro estasMichael Bloomberg, eksademokrato kaj postesendependa, elektita kielrespublikano en 2001 kaj reelektita en 2005 kun 59% de la voĉdonoj.[112] Li estas specife konata pro la gvidado de la eduksistemo fare de la ŝtato, la ekonomia disvolviĝo kaj pliampleksiĝo de la publika sansistemo. Dum lia dua regperiodo, la precipaj prioritatoj de la administracio estis la reformo de la lernejoj, la malpliiĝo de la malriĉeco kaj strikta kontrolo de la armiloj.[113] Kune kun la urbestro deBostono, Thomas Menino, li fondis en 2006 la Koalicion de Urbestroj kontraŭ la neleĝaj Armiloj, organizo kies celo estas «sekurigi la publikon forigante la neleĝajn armilojn el la stratoj».[114] LaDemokrata Partio havas la plimulton el la publikaj postenoj. Ĉirkaŭ 66% de la registritaj voĉdonantoj estis demokratoj[115].
La politika geografio de la urbo Novjorko estas malkutima por Usono[116]. Ĝi konsistas el kvinarondismentoj, kaj ili ĉiuj koincidas kun la kvin provincoj de la urbo. Manhatano koincidas kun la Provinco Novjorko, Kvinzo kun la Provinco Kvinzo, Broklino kun la Provinco Kings, Bronkso kun la Provinco Bronkso kaj Staten-Insulo kun la Provinco Richmond. Post la konsolidiĝo de la urbo, ĉiuj antaŭaj registaroj estis nuligitaj kaj anstataŭitaj de la nuna centralizita kaj unuigita registaro. Tamen, ĉiu provinco havas sian propran fiskan distrikton, kaj la plejmulto el la kortumoj estas organizitaj laŭ provincoj[117]. Kiel sidejo de la Unuiĝintaj Nacioj, Novjorko havas la plimultan kvanton dakonsulaj institucioj, ĝeneralaj konsulejoj kaj oficejoj de honoraj konsulejoj.[118]
La kvin arondismentoj de la nukleo:Manhatano,Broklino,Kvinzo,Bronkso,Staten-Insulo
La urbo Novjorko konsistas el kvin arondismentoj, ankaŭ nomataj distriktoj aŭ komunumoj (angleBorough), malkutima registara sistemo uzata por la administrado de la kvin provincoj el kiuj la urbo konsistas.[119] Inter ĉiuj distriktoj ekzistas centoj da kvartaloj, multaj el ili kun identeco kaj pasinteco historiaj. Se ĉiu el la arondismentoj estus sendependaj urboj, Broklino, Kvinzo, Manhatano kaj Bronkso troviĝus inter la dek plej loĝataj urboj de Usono.
Bronkso (1.364.566 loĝantoj) estas la plej norda distrikto. En ĝi troviĝas laYankee Stadium, stadiono deNew York Yankees. Kun escepto de eta parto de Manhatano konata kielMarble Hill, Bronkso estas la sola parto de la urbo kiu ne troviĝas sur insulo. Ĝi estas la sidejo de laBestoĝardeno de Bronkso, la metropola bestoparko plej granda en la lando, kun areo de 107,2 hektaroj kaj pli ol 6.000 bestoj.[120] Bronkso estas la lulilo derepo kaj de lahiphopa kulturo.[121]
Broklino (2.511.408 loĝantoj) estas la plej loĝata distrikto de la urbo kaj estis sendependa urbo ĝis 1898. Broklino estas konata pro la kultura, socia kaj etna diverseco, pro la sendependa arta sceno, buntaj kvartaloj kaj arkitektura heredaĵo unika. Ĝi ankaŭ havas longajn plaĝojn kaj la nunan duoninsulonInsulo Coney, kie establiĝis en la 1870-aj jaroj la unua amuzparko de la lando.[122]
Manhatano (1.593.200 loĝantoj) estas la distrikto plej dense loĝata kaj hejmo de la plejmulto de nubskrapuloj de la urbo, kaj ankaŭ de Central Park. La distrikto estas la ekonomia centro kaj en ĝi troviĝas la sidejoj de multaj gravaj korporacioj kiel Unuiĝintaj Nacioj, krome gravaj universitatoj; kaj multaj kulturaj allogaĵoj, inkluzive de muzeoj, teatroj deBroadway,Greenwich Village kaj laMadison Square Garden[123]. Manhatano dividiĝas en la regionojnMalsupro,Mezo kajSupro[124]. Inter Manhatano kaj Kvinzo estas laPonto Kvinzboro.
Latridek distriktoj de la urbego.
Kvinzo (2.256.576 loĝantoj) estas la distrikto geografie plej granda kaj la provinco etne plej riĉa kaj diverseca el tuta Usono[125] kaj ĝi povas superi Broklinon kiel la plej loĝata pro la naskaltiĝo. Komence, ĝi estis kolekto de vilaĝetoj fonditaj de la nederlandanoj. En la nuntempo en ĝi estas la loĝejoj de la meza klaso. Ĝi estas la sola granda provinco de la lando en kiu la mezumaj enspezoj ($52.000 proksimume) de negroj estas pli alta ol tiu de blankuloj.[126] Kvinzo estas la hejmo de laShea Stadium, domo deNew York Mets, kaj ĉiujare ĝi gastigas laMalfermon de Usono deteniso. Krome, en la distrikto troviĝas la du ĉefaj flughavenoj, laFlughaveno LaGuardia kajInternacia Flughaveno John F. Kennedy.
Staten-Insulo (475.014 loĝantoj) estas suburba distrikto. Ĝi estas konektita kun Broklino pere de laponto Verrazano-Narrows kaj kun Manhatano tra lapramo de Staten-Insulo. Ĝis 2001 en la distrikto troviĝis la rubverŝejo plej granda en la mondo, kiu nuntempe reformiĝas kiel parko.[127] Staten-Insulo havas ĉirkaŭ la duonon de la areo protektita de la urbo. Triona parto el la distrikto estas arbara.
Patrolo de la Departemento de Polico de Novjorko ĉeTimes Square.
Esploro farita de la fama revuoForbes en 2007 lokigas Novjorkon kiel unu el la plej sekuraj urbegoj de tuta Usono,[128] kun 7,3 murdoj por 100.000 loĝantoj, kio metas ĝin en la numero 50 el 72 urboj kun pli ol 250.000 personoj,[129] multe pli sube de la unua,Detrojto, kun 47,3 murdoj por 100.000 loĝantoj.
La pinto de la krimado en Novjorko estis dum la1980-aj kaj komenco de la1990-aj jaroj, pro la tiel nomata «krako-epidemio»[131] kiu forte batis la urbon. En1990 la Polica Departemento de Novjorko adoptis laCOMPSTAT kaj aliajn strategiojn por malpliigi la deliktadon[132]. La grandega falo de la krimoj en la urbo estis atribuita al la esploristoj de la krimoj, al la politikaj taktikoj, fino de la krakepidemio kaj la demografiaj ŝanĝiĝoj.[133][134]
Pro tiuj aferoj, la violentaj krimoj okazantaj en Novjorko draste malpliiĝis ĝis 75% en la lastaj dek du jaroj kaj la mezumo de murdoj en 2005 havis la plej malaltan nivelon ekde1963[135][136].
La sistemo de publikaj lernejoj dependas de la Departemento de Edukado de Novjorko, kaj ĝi estas la plej granda en tuta Usono. En la urbo ekzistas ĉirkaŭ 1,1 milionoj da studentoj disaj en pli ol 1.200 baz- kaj mezlernejoj.[137] Ekzistas aliaj 900 privataj lernejoj — laikaj kaj religiaj, inter ili kelkaj estas konsiderataj la plej prestiĝaj privataj lernejoj de la lando.[138] La sistemo de publikaj bibliotekoj de Novjorko konsistas el laNovjorka Publika Biblioteko, laKvinza Publika Biblioteko, kaj laBroklina Publika Biblioteko.
La plejparto de la scienca esploro de la urbo koncernasmedicinon kajbiologion.[141][142] En la urbo troviĝas ĉ. 40.000 kuracistoj kaj 127 gajnintoj de laNobel-premio havas ian rilaton kun la lokaj edukaj institucioj.[143]
LaNovjorka Akademio de Arto, aŭ en anglaNew York Academy of Art, estas privata, neprofitcela arta altlernejo, situanta ĉe 111 Franklin Street en la manhatana borough Tribeca de Novjorko.
La urbo ne havas propran identecon, ĉar ĝi estas miksaĵo de koloroj, lingvoj, gustoj, stiloj, rakontoj kaj etnoj.
La verkistoTom Wolfe rilate al la urbo diris «[la] Kulturo simple ŝajnas esti en la aero, kiel plia parto de la klimato». Pluraj el la plej gravaj usonaj kulturaj movadoj ekiĝis en la urbo, kiel laHarlema renesanco, kiu enkondukis la afrikdevenan literaturon en la lando[144]. La urbo estis la epicentro dejazo en la1940-aj jaroj, de laabstrakta ekspresionismo en la1950-aj kaj la lulilo de lahiphopa kulturo en la1970-aj jaroj. Lapunko kaj peza punko] pintis en la1970-aj kaj1980-aj jaroj. Inter la bandoj desendependa roko plej gravaj de la lastaj jaroj troviĝasThe Strokes,Interpol,The Bravery,Scissor Sisters kajThey Might Be Giants. La urbo ankaŭ ludas gravan rolon en la nacia kaj tutmonda kina industrio. En ĝi filmiĝisManhatta (1920), la unua avangarda filmo de la lando.[145] La urbo havas pli ol 2.000 kulturajn kaj artajn organizojn kaj pli ol 500 diversgrandajn artgaleriojn. La urba registaro financas la artojn per buĝeto pli alta ol tiu de la Nacia Fondaĵo por la Artoj. Riĉaj industriistoj de la 19-a jarcento konstruis reton da gravaj kulturaj institucioj, kiel la famaCarnegie Hall kaj laMetropola Muzeo de Arto, kiuj nun havas internaciajn famon kaj prestiĝon. La evoluo de la elektra lumigado kondiĉigis la ellaboradon de teatraĵoj, kaj en la1880-aj jaroj, la teatroj de la stratojBroadway kaj 42 ekigis novan ĝenron nuntempe konata kielmuzikalo de Broadway[146].
Forte influitaj de la enmigrintoj de la urbo, produktaĵoj kiel tiuj de Harrigan kaj Hart, George M. Cohan kaj aliaj, uzis rakontojn en kantoj kiuj ofte bildigis esperon kaj ambicion. En la nuntempo, ĉi produktaĵoj troviĝas inter la precipaj eventoj de la teatra novjorka sceno. La 39 teatroj plej grandaj (kun pli ol 500 sidlokoj) estas komune nomatajBroadway, pro la avenuo kiu transiras la distrikton[147].
La kuirarto de la urbo estas tre diversa kaj varia, precipe influata de la enmigrintoj kaj ties nutraĵaj kutimoj. La italaj kaj judaj enmigrintoj famigis la urbon pro iliajbageloj,fromaĝkukoj kaj lapiconovjorkstila. La manĝaĵ-ĉaroj sur strato estas alia karakterizaĵo de la loka kuirarto, kun pli da 4.000 surstrataj leĝigitaj vendistoj. Ĉi tiu kutimo faris de la azia kuirarto, kielfalafeloj kajkebaboj gravan elementon en la dieto de la urbo, kvankam lahotdogoj kaj labrecoj ankoraŭ estas la precipaj nutraĵoj vendataj surstrate. Aliflanke, la urbo ankaŭ gastigas kelkajn el la plej luksaj restoracioj de laaltnivela kuirarto de la lando.
La uzado de la publika transporto altigas la nombron de ĉiutagaj legantoj.
Novjorko estas monda centro por la industrioj kiaj la televido, reklamoj, muziko, preso kaj publikigado de libroj. Kelkaj el la amaskomunikiloj de la urbo estasTime Warner,News Corporation,Hearst Corporation kajViacom. Sep el la ok precipaj amaskomunikilretoj sidejas en la urbo, samkiel tri el kvar grandaj diskeldonejoj.[148] Triono el la usonajsendependaj filmoj estas produktataj en Novjorko[146]. Pli ol 200 ĵurnaloj kaj 350 revuoj havas oficejon ĉi tie[146] kaj la eldona industrio dungas ĉ. 25.000 personojn.[149]
Ankaŭ estas eldonaĵoj dediĉataj al specifaj etnaj grupoj, inkluzive de 270 tagĵurnaloj kaj revuoj publikigitaj en pli ol 40 lingvoj.[151]El Diario La Prensa estas la hispanlingva tagĵurnalo plej grava kaj antikva en la lando.[152] Aliflanke,The New York Amsterdam News, publikigita en Harlem, estas tagĵurnalo cele al la afrikdevenaj usonanoj[153].
La televido disvolviĝis en Novjorko kaj estas grava faktoro por la ekonomio de la urbo. La kvar ĉefaj televidĉenoj de la lando,ABC,CBS,FOX kajNBC, sidejas en Novjorko, same kiel multaj perkablaj televidkanaloj, kielMTV,Fox News,HBO kajComedy Central. En 2005, estis pli ol 100 televidprogramoj filmitaj en lokaj studioj.
La nekomercaj amaskomunikiloj ankaŭ ludas gravan rolon en la urbo[154]. La senpaga televidkanalo plej antikva de Usono estasManhattan Neighborhood Network, fondita en 1971.[155]WNET estas la ĉefa publika televidstacio plej grava en la urbo kaj unu el la ĉefaj proviziantoj de laNacia Servo de Publika Elsendado[156]. La publika radiostacioWNYC, kiu apartenis al la urbo ĝis1997, havas la plej altan aŭskultantaron de la urbo.[157][158][159]
La loĝantoj de novjorka areo havas distingitanintonacion komune nomata «novjorka akĉento», kvankam ankaŭ konata en la angla kielBroklina aŭNovjorka. Ĝi estas ofte konsiderata la plej rekonebla akĉento el la usonangla.[160] La klasika versio de la dialekto centriĝas en la mezklasaj aŭ laboristaj loĝantoj de la eŭropa deveno, kvankam la ekloĝado de neeŭropanoj en la lastaj jardekoj ŝanĝis la parolmanieron[161].
Unu el la plej rimarkindaj karakterizoj de tiu ĉi dialekto estas la preterlasado de la literor. La akĉento forigas la sonon[ɹ] fine de silabo aŭ tuj antaŭ konsonanto, pro kio la prononcado de kelkaj vortoj kielpark estus[pɔːk],butter estus[bʌɾə] kajhere,[hiə]. Aliaj karakterizaĵoj estas la pli alta entonacio kaj longigado de la vokalo[ɔ] de vortoj kiajtalk,law,cross, kajcoffee kaj kelkfoje la samsona[ɔr] decore aŭmore.
En la plimulto de la plej antikvaj kaj ekstremaj variantoj de ĉi tiu akĉento, la vokalaj sonoj de vortoj kielgirl aŭoil iĝasdiftongo[ɜɪ]. Ofte tio percepteblas inter parolantoj de aliaj akĉentoj kiel konfuziĝo de la sonojer kajoj, pro kiogirl estas prononcata kielgoil kajoil estaserl; tio karikaturigis novjorkanojn diranteĴoizej (Ĵerzejo),Tojdi-Toid Street (33rd Street) kajterlet (toilet)[161].
LaNovjorka Atletika Klubo, aŭ en anglaNew York Athletic Club (NYAC), estas privata societa klubo kaj atletika klubo en Novjorko. Fondita en 1868, la klubo havas proksimume 8,600 membrojn kaj du instalaĵojn: nome la City House ĉe 180 Central Park South en Manhatano kaj la insulo Travers en la Kantono Westchester ankaŭ enNovjorkio.
LaNovjorka maratono aŭ en anglaThe New York City Marathon (markita kielTCS New York City Marathon kaj antaŭ kielING New York City Marathon prosponsorecaj tialoj) estas ĉiujaramaratono (42.195 km aŭ 26.219 mejloj) kiu estas okazigata tra la kvinboroughs de Novjorko. Ĝi estas la plej granda maratono en la mondo,[164] kun 51,394 finintoj en 2016[165] kaj 98,247 kandidatoj por la konkurenco de 2017.[166]
Ĉefaj fasado kaj enirejo de Muzeo de Natura Historio
Multaj sportoj havas rilatojn kun la komunumoj de enmigrintoj.Stickball, strata versio debasbalo, estis popularigita de la laboristaj junuloj en laitalaj,germanaj kajirlandaj kvartaloj de la1930-aj jaroj. En la lastaj jaroj, aperis multaj amatoraj sportligoj dekriketo kiel konsekvenco de la alveno de enmigrintoj elBarato kajKaribio.
Lapublika transporto estas ĉefa transportilo de la novjorkanoj. Novjorko estas la sola urbo de la lando kie pli ol la duono da hejmoj ne havas veturilon. En Manhatano, pli ol 75% de la loĝantoj ne havas propran veturilon; je nacia skalo, ĉi tiu procento estas 8%.
Lametroo deNovjorko estas la plej granda en la mondo laŭ amplekso de ĉiuj fervojoj (1.062 km) kaj ankaŭ estas la metroo kun plej multaj stacioj (468). Krome, ĝi estas la kvara laŭ la kvanto de ĉiujaraj uzantoj, kun 1.400 miliono en 2005. Elstaras ankaŭ la 24-hora funkciado en la preskaŭ tuta reto (kvankam kun kelkaj hordiferencoj de la trajnoj en la diurno kaj nokto), en kontrasto kun la nokta fermado de la metroo en urboj kiel,Bonaero,Londono,Parizo,Vaŝingtono,Tokio,Madrido,[167]Meksikurbo kajSan-Paŭlo.
Tamen, Novjorko estas la usona urbo kie la loĝantoj plej malfrue atingas sian laborejon, kun mezuma tempo de 36,2minutoj.
La vojreto estas la plej granda kaj kompleksa. Inter ili ankaŭ troviĝas lapendoponto plej longa enNordameriko, laponto Verrazano-Narrows; laTunelo Holland, la unua tunelo por veturiloj mekanike ventumita, pli ol 12.000taksioj kajtelfero kiu komunikas la insulonRoosevelt kun Manhatano. LaPonto George Washington — konata neformale kielthe GW — estas dunivelapendoponto spane super la rivero Hudson, konektante laneighborhood Washington Heights kun laborough Manhatano alFort Lee (Nov-Ĵerzejo). Je 2015, la Ponto George Washington eltenas ĉirkaŭ 106 milionojn da vehikloj jare, kio faras ĝin la plej aktiva motorvehikla ponto en la mondo, laŭ la Havenaŭtoritato de Novjorko kaj Nov-Ĵerzejo, nome la duŝtata registara agentejo kiu posedas kaj funkciigas en la areo kelkajn pontojn, tunelojn, kaj flughavenojn.
La busaro kaj fervojreto estas la plej grandaj en tuta Nordameriko. Ĉi tiu fervojreto, kiu ligas la suburbojn de la limaj regionoj inter la ŝtatojNovjorkio,Konektikuto kajNov-Ĵerzejo kun la urbo, havas pli ol 250 staciojn kaj 20 fervojojn. La sistemo kuniĝas en la du plej uzataj stacioj de Usono:Granda Centra Stacidomo kaj la stacidomo Pensilvanio.
La urbo estas ĉefa enirpordo de eksterlandaj vojaĝantoj. La areo havas tri gravajn flughavenojn: laInternacia Flughaveno John F. Kennedy, laInternacia Flughaveno Libereco de Newark kaj laFlughaveno LaGuardia. Nun estas planoj por akirado de nova flughaveno, laInternacia Flughaveno Stewart, proksime al Newburgh, kiu estus pligrandigita kaj kondiĉigita por mildigi la kreskantan kvanton da pasaĝeroj. Cent milionoj da pasaĝeroj uzis la tri flughavenojn en 2005 kaj la aera spaco de la urbo estas la plej ŝtopita en la mondo.
En la kvina kanto de la verko deAbel Montagut nomePoemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefroluloNoa) pere de la drogoanoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poetoValmikio kaj poste la japana pentristoHokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, unue enAzio, kaj poste venas la vico deFidiaso, kaj posteMaria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn deEŭropo. La venontaj ĉiĉeronoj estas ankaŭ laŭvice unueAkenatono kaj posteSunĝata Kejta kiuj omaĝas la historian gravon de Afriko. En Ameriko estas unueNezaŭhtezoma kaj posteNeil Armstrong la ĉiĉerono kiu vidigas la civilizajn atingojn de Novjorko:
„
Fulmbrile li eksagas, antaŭ Utnoa gvidante.
Li montras konstruaĵojn de longestrataj urbegoj,
kaj en la pretertempo la vojaĝanta duopo
alvenas al Novjorko, kie statuo radia
svingas multflaman torĉon de la libero revata.
-Jen svarmaj nubskrapuloj, sur mondo pleje majestaj
faraĵoj homaj. Tie staras pintego cementa,
Ŝtatdomo Imperia, kiu dumnokte neonas
kvazaŭ lumturo ŝveba kaj ĝia pinglo lazuron
atingas, tiel, ke ĉe l'nubaj superaj etaĝoj
inverse pluvas. Jen ĉi la Gugenhajm-a Muzeo,
helicoide forma, elkonstruita betone,
kaj jen la Sigram-domo, nigre scintila vitraro.[170]”
Ĉi tiu artikolo bezonaspoluradon, ĉar referencoj uzas ŝablonojn, kiuj neĝuste komenciĝas, kiuj estas alilingvaj aŭ tute ne ekzistas.La priskribo de la problemo troviĝasĉi tie. Bonvoluŝanĝi la enhavon por plibonigi la artikolon.
↑NYC Profile (PDF). New York City Department of City Planning. Alirita May 22, 2008 . Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2008-08-24. Alirita 2012-01-23 .
↑Allen W. Trelease: Indian Affairs in Colonial New York: The Seventeenth Century, p. 62; University of Nebraska Press (1997);ISBN 0-8032-9431-X
↑Rankin, Rebecca B., Cleveland Rodgers. (1948)New York: the World's Capital City, Its Development and Contributions to Progress. Harper.
↑Wpa Writer's Project:A Maritime History of New York, p.246;Going Coastal Productions (2004)ISBN 0-9729803-1-8
↑Frederick M. Binder, David M. Reimers: All the Nations Under Heaven: An Ethnic and Racial History of New York City, p.4;(1996)ISBN 0-231-07879-X
↑Pieter Schaghen Letter 1626: "[...]hebben t'eylant Manhattes van de wilde gekocht, voor de waerde van 60 gulden: is groot 11000 morgen.[...]"("[...]They have purchased the Island Manhattes from the Indians for the value of 60 guilders. It is 11,000 morgens in size[...])
↑ (September 1986) “”,The Journal of American History73 (2),p. 311–328.doi:10.2307/1908224.
↑Homberger, Eric. (2005)The Historical Atlas of New York City: A Visual Celebration of 400 Years of New York City's History. Owl Books, p. 34.ISBN 0805078428.
↑Fischler, Raphael (1998). “The Metropolitan Dimension of Early Zoning: Revisiting the 1916 New York City Ordinance”,Journal of the American Planning Association64 (2).
↑Plunz, Richar A.. (1990) “Chapters 3 [Rich and Poor] & 4 [Beyond the Tenement]”,History of Housing in New York City: Dwelling Type and Change in the American Metropolis. Columbia University Press.ISBN 0231062974.
↑Lankevich (1998), pp. 82–83;Wilson, Rufus Rockwell. (1902)New York: Old & New: Its Story, Streets, and Landmarks. J.B. Lippincott, p. 354.
↑Hood, Clifton. (2004)722 Miles: The Building of the Subways and how They Transformed New York. Johns Hopkins University Press, p. 175–177.ISBN 0801852447.
↑Orr, James and Giorgio Topa (Volume 12 Number 1 January 2006). Challenges Facing the New York Metropolitan Area Economy (PDF). Current Issues in Economics and Finance – Second District Highlights. New York Federal Reserve. Alirita 2008-09-01 .
↑Quirk, James (2007-07-05). Bergen offices have plenty of space. The Record (Bergen County). Arkivita ella originalo je 2007-12-22. Alirita 2007-07-05 . “On Monday, a 26-year-old, 33-story office building at 450 Park Ave. sold for a stunning $1,589 per square foot, or about $510 million. The price is believed to be the most ever paid for a U.S. office building on a per-square-foot basis. That broke the previous record—set four weeks earlier—when 660 Madison Ave. sold for $1,476 a square foot.”.
↑95,095,1TheEncyclopedia of New York City, ed. Kenneth T. Jackson (Yale 1995,ISBN 0-300-05536-6), page 923, citing "U.S. Department of Commerce, Bureau of the Census, Census of Population 1960 (vol.1, part A, table 28), 1970, 1980, 1990". After annexing part of the Bronx in 1874, the population of the then-New York City was 1,206,299 in 1880 and 1,515,301 in 1890.
↑Greene and Harrington. (1932)American Population Before the Federal Census of 1790., as cited in:Rosenwaike, Ira. (1972)Population History of New York City. Syracuse, N.Y.: Syracuse University Press, p. 8.ISBN 0815621558.
↑Coburn, Jason, Jeffrey Osleeb, Michael Porter (June 2006). “Urban Asthma and the Neighbourhood Environment in New York City”,Health & Place12 (2),p. 167–179.doi:10.1016/j.healthplace.2004.11.002.
↑Rachel Weinberger, John Kaehny, Matthew Rufo (2010) U.S. Parking Policies: An Overview of Management Strategies. Institute for Transportation and Development Policy. Alirita June 11, 2011 . “New York City is the largest, densest and most transit- and pedestrian-oriented city in the United States. It is the only U.S. city in which a majority of households do not have a car. Despite this, New York City is very much an American city in the way it under prices and under uses curbside parking meters. Meter rates are far lower than in other leading world cities, and New York suffers from high levels of cruising and double parking (p 62)... Nationally 90% of households own automobiles. New Yorkers own fewer at 48% with only 22% of Manhattan residents owning automobiles (page 78)”.
↑Oni konas kiel epidemio de Krakkokaino periodon de ses jaroj inter 1984 kaj 1990 en kiuj okazis granda eksplodo de la uzado kaj trafiko deKrakkokaino laŭlonge de Usono. ViduDEA History Book, 1876–1990 (drug usage & enforcement), US Department of Justice, 1991,DoJ-DEA-History-1985-1990.
↑Johnson, Bruce D., Andrew Golub, Eloise Dunlap. (2006) “The Rise and Decline of Hard Drugs, Drug Markets, and Violence in Inner-City New York”, Blumstein, Alfred, Joel Wallman:The Crime Drop in America. Cambridge University Press.ISBN 0521862795.;Karmen, Andrew. (2000)New York Murder Mystery: The True Story Behind the Crime Crash of the 1990s. NYU Press.ISBN 0814747175.
↑"AIMS - World's Largest Marathons". Aims-association.org.[1] Alirita la 10an de Junio, 2017.
↑"TCS New York City Marathon". New York Road Runners.[2] Alirita la 10an de Junio, 2017.
↑Kit Fox (March 2, 2017). "2017 New York City Marathon Entrants By the Numbers - Applications for the world’s largest race were at an all-time high for 2017". Runner's World - Rodale Inc.[3] Alirita la 10an de Junio, 2017.