Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Nov-Jorkio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elNovjorkio)
Ĉi tiu artikolo temas pri subŝtato de USA. Por urbo rigardu la paĝonNovjorko.
Nov-Jorkio
Ŝtato Nov-Jorkio
Ŝtata flago de Nov-JorkioŜtata blazono de Nov-Jorkio
(Flago de Nov-Jorkio)(Blazono de Nov-Jorkio)
Ŝtata kromnomo:The Empire State ("La Imperio-Ŝtato")
Mapo de Usono kun Nov-Jorkio montrata

Map

Aliaj subŝtatoj de Usono
ĈefurboAlbeno
Plej granda urboNovjorko
GuberniestroKathy Hochul
(ekde 24-a de aŭgusto 2021)
Areo141.300km² (27-a)
Loĝantaro (2020)
 -Loĝantaro20 201 249 (3-a)
 -Denso142,97 /km² (7-a)
Aliĝo
 -Dato26-a de julio 1788
 -Ordo11
HorzonoUTC -5/-4
Latitudo40° 30' N al 45° 1' N
Longitudo71° 51' U al 79° 46' U
Larĝeco455 km
Longeco530 km
Alteco
 -Plej altaMount Marcy, 1628,57 m
 -Meza alteco300 m
 -Plej malaltaAtlantika Oceano, 0 m
Mallongigoj
 -USPSNY
 -ISO 3166-2US-NY
Retejohttp://www.ny.gov
vdr

Nov-JorkioNov-Jorko[1] (angle State of New York [njujork] aŭ [nujork]) estassubŝtato deUsono. Ĝi enhavas la metropolonNovjorko. Nov-Jorkio situas en la nordorienta Usono kaj havis 19.849.399 loĝantojn en 2017[2] kaj terareon de 127.190 km2 (proksimume la areo deAnglio). Nov-Jorkio estas okcidente deNov-Anglio, norde dePensilvanio kajNov-Ĵerzejo, oriente de laKanada provinco deOntario kaj sude de la Kanada provinco deKebekio.

Nov-Jorkio aprobis poŝtelefonan kaj retan sportajn vetojn kiel parto de la ŝtata buĝeto ekde 2022.

Loĝantaro

[redakti |redakti fonton]
denseco de la loĝantaro en Nov-Jorkio

Nov-Jorkio estas la kvara plej granda Usona ŝtato laŭ loĝantaro: nurKalifornio,Teksaso, kajFlorido estas pli grandaj.[2]

La ĉefaj partoj de la ŝtato estas (kun % de Nov-Jorkianoj):

62% de la ŝtatanoj loĝas en la aglomeraĵo de Novjorko.

Politike, Novjorko kutime voĉdonas maldekstren, Upstate dekstren, do la batalkampo de la ŝtato estas en Longinsulo kaj Westchester. LaGuberniestro de Nov-Jorkio estas la plej alta administra aŭtoritatulo en la registaro de la subŝtato.

La urboNovjorko, havante 8.008.278 loĝantojn (2000), estas grava monda centro por komerco kaj financoj. La stabejo de laUnuiĝintaj Nacioj troviĝas en la urbo. Dek milionoj, kiuj loĝas en la aglomeraĵo de Novjorko, loĝas ekster la ŝtato en nordaNov-Ĵerzejo kaj sudokcidentaKonetikuto.

la "kapitolo" de Nov-Jorkio

Ne-metropola Nov-Jorkio enhavas laAdirondak-Montaron kajKatskil-Montaron, la riveronHudsono, laFingrajn Lagojn, laNiagaran Akvofalaron, kaj la gravajn urbojn:

Giovanni da Verrazzano

La okcidenta limo estas laLago Erio, la nordokcidenta laLago Ontario kunKanado je la aliflanka bordo, kaj ankaŭ norde la limo estas kunKanado - nordokcidente per laRivero Sankt-Laŭrenco. Ĉe laNiagara Akvofalaro, inter la dugrandaj lagoj en la okcidento apudKanado, 150 milionoj litroj da akvo falas ĉiusekunde (150.000 m3/s) en la Niagaran kanjonon, kaj generas multan elektran potencon, eĉ por la malproksima Novjorko mem.

Historio

[redakti |redakti fonton]

Giovanni da Verrazano (1524) kajHenry Hudson (1609) vizitis la Hudsonan Riveron, sedNederlando formis la unuan kolonion, Nov-Nederlandon en1624.Peter Minuit aĉetis Manhattan-Insulon de la Indianoj Kanarsiaj (Canarsee) por 60guldenoj da komercaĵoj (= 24 dolaroj laŭ mito). La Nederlandanoj fondis multajn urbetojn; Nov-Amsterdamo (Novjorko), FortikaĵoOrange (Albeno, la ĉefurbo de la ŝtato),Breuckelen (Brooklyn), kajSchenectady.

Mapo de Nov-Nederlando (17-a jarcento)

Nov-Jorkio iĝis Brita kolonio en1664, kaj okazis konfliktoj kun la francoj en la nordo (LagoChamplain,Mohawk Valo, kaj en la Niagara Regiono.) Post laFranca-kaj-Indiana Milito, en Novjorkio okazis multaj bataloj de laRevolucia Milito kontraŭBritio. Norde de Novjorko situas fortikaĵoWest Point, strategie tre grava loko por preventi ke la britoj kaptu la riveron kaj apartigu la ŝtataron. Ĉe West Point oni poste starigis faman militistaran akademion. La26-an de julio,1788, Nov-Jorkio fariĝis la dek-unua ŝtato de la novaUsono.

Kantonoj

[redakti |redakti fonton]

Nov-Jorkio konsistas el 62 kantonoj:

Skema mapo pri la kantonoj
Geografia mapo de Nov-Jorkio

Servoj

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. https://www.reta-vortaro.de/revo/art/jork.html
  2. 2,02,1https://www.census.gov/newsroom/press-releases/2017/estimates-idaho.html


La rivero Hudson
La akvofalo de Niagaro
Novjorko
Albany (Albeno)
Buffalo
Rochester
v  d  r
Subŝtatoj kaj teritorioj deUsono
Ŝtatoj de UsonoFlago de Usono
Federacia distrikto
Dependaj teritorioj
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Nov-Jorkio&oldid=9139013"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp