Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Nova Testamento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Καινή Διαθήκη
skribita verko • sankta libro
Aŭtoroj
Aŭtorodiversaj aŭtoroj
Lingvoj
LingvoBiblia greka lingvo
Eldonado
Ĝenroreligia teksto
 
Partoj
Evangelio laŭ Mateo
Evangelio laŭ Marko
Evangelio laŭ Luko
Evangelio laŭ Johano
Agoj de la Apostoloj
Epistolo al la romanoj
1-a Εpistolo al la Κorintanoj
2-a Epistolo al la Korintanoj
Epistolo al la galatoj
Epistolo al la efesanoj
Epistolo al la filipianoj
Epistolo al la Koloseanoj
1-a Epistolo al la Tesalonikanoj
2-a Epistolo al la Tesalonikanoj
1-a epistolo al Timoteo
2-a epistolo al Timoteo
Epistolo al Tito
Epistolo al Filemono
Epistolo al la hebreoj
Epistolo de Jakobo
1-a epistolo de Petro
2-a epistolo de Petro
1-a epistolo de Johano
2-a epistolo de Johano
3-a epistolo de Johano
Epistolo de Judaso
Apokalipso de Johanovd
 
Roluloj
Jesuo Kristovd
vdr

LaNova Testamento estas kolekto de 27 libroj de laBiblio.

La latina vortoTestamento tradukas la grekan vorton Διαθήκη (Diatheke) kaj estis proponita, kune kun la divido de sanktaj skribaĵoj en "Malnova" kaj "Nova", deOrigines en la3-a jarcento.

La listo de libroj de la Nova Testamento ĝenerale akceptata hodiaŭe de ĉefaj kristanaj eklezioj estis proponita en la 2-a jarcento, sed ne estis la nura. Estis multaj versioj de "Novaj Testamentoj" antaŭ la 4-a jarcento, kelkaj havas eĉ ne unu libron de nuna libraro.

Historio de la tekstoj

[redakti |redakti fonton]
Paĝo el Codex Sinaiticus

Inter la komenco dekristanismo kaj la plej malnovaj ekzempleroj kiujn ni konas de evangelioj estas 175 jaroj. Oni havas nur ĉirkaŭ 30 manskribitajn papirojn de libroj el Nova Testamento de antaŭ 4-a jarcento, ĉiuj nekompletaj kaj kun gravaj malsimilaĵoj inter si. El tiuj, la plej grava estas laCodex Sinaiticus (ĉ.350).

Post la 4-a jarcento, kun la stabiligo dekristanismo, la tekstoj estas pli abundaj kaj homogenaj, kaj oni havas sennombrajn mezepokajn manskribojn.

Robertus Stephanus, en sia presita versio de1551 enĜenevo kreis la dividon de la teksto je versikloj.

La teksto en Esperanto

[redakti |redakti fonton]

EnBritio enCambridge en1907 komitato formiĝis por akceli la tradukadon de la Biblio. Komitato elektita dum la brita kongreso enLeeds en1909, entreprenis la tradukadon de la Nova Testamento el greka teksto. La ĉefan laboron plenumis pastroJohn Cyprian Rust, pastroJohn Beveridge kaj A. E. Wackrill kaj la traduko aperis en1912 ĉe laBrita kaj Alilanda Biblia Societo kajNacia Biblia Societo de Skotlando. Partoprenis pluraj pliaj tradukintoj, interalieGeorge Cox, kaj aparte menciindas forta financa subteno fare de la esperantistinojAlgerina kajPriscilla Hannah Peckover.

Tiu verko estas (tute aŭ parte) entenata en la rete alireblaTekstaro de Esperanto.


Nova traduko:

Depost 1989Gerrit Berveling laboris super nova traduko de la Nova Testamento. En 1992 aperis, en unuopaj libretoj, ĉeFonto lia traduko de la kvar evangelioj. En 2001 ĉe la sama eldonejo aperis la iom prikomentita eldono "Paŭlo kaj lia skolo" (Nova Testamento, vol. 1) kun ĉiuj leteroj atribuataj al Paŭlo. La kvar evangelioj intertempe estas funde reviziitaj kaj aperis en 2012 ĉe Fonto kune kun iom da komentoj, sub la titolo "La bona Mesaĝo de Jesuo; la kvar evangelioj" (Nova Testamento, vol. 2). Pri la cetero de la Nova Testamento, li aperigis la kompletan tradukon sub la titoloFlanke je Jesuo (Nova Testamento, vol. 3) en 2010 ĉeVoKo.

Libroj de Nova Testamento

[redakti |redakti fonton]

Oni dividas, tradicie, la Novan Testamenton je 3 partoj: Historiaj Libroj (Evangelioj kajAgoj);Leteroj (aŭ Epistoloj) kaj Apokalipso. La Leteroj estas subdividitaj enPaŭlaj Leteroj kaj"Katolikaj" (t. e. universalaj) Leteroj; fine Paŭlaj Leteroj estas klasifikitaj jeAl-Ekleziaj Leteroj kajPaŝtistaj Leteroj.

La unuaj 3 Evangelioj (laŭ Mateo,laŭ Marko,laŭ Luko) estas nomitajsinoptikaj pro la internaj samecoj.

Libraro de Nova Testamento laŭ tradicia vico

[redakti |redakti fonton]

Historiaj Libroj (Evangelioj kajAgoj):

Leteroj de Paŭlo:

Aliaj Leteroj:

Alia:

  • Apokalipso (lΑΠΟΚΑΛΥΨΙΣ ΙΩΑΝΝΟΥ).

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Nova Testamento
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Nova_Testamento&oldid=8476678"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp