| Nova Kairo | |||
|---|---|---|---|
| urbo urbego new city of Egypt(en) | |||
| Administrado | |||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 1 500 000 (2023)[+] | ||
| Loĝdenso | 3 000 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 30° 2′ N,31° 28′ O(mapo)30.0331.47Koordinatoj:30° 2′ N,31° 28′ O(mapo)[+] | ||
| Alto | 271 m[+] | ||
| Areo | 500 km² (50 000 ha)[+] | ||
| Horzono | Norma Horzono de Egiptio[+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Nova Kairo (arabe القاهرة الجديدة,DMGal-Qāhira al-Ǧadīda) estas laŭplana urbo en la metropola areo deKairo en Egiptio kun karaktero deantaŭurbo. La urbo situas ĉe la sudorienta rando de laProvinco Kairo, 25 kilometrojn deMaadi[1].
Laŭ la stato de 2023 en la urbo vivis1 500 000 loĝantoj sur areo de500 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de3 000 loĝantoj/km². Estonte la urbo povos gastigi ĝis 5 milionoj da loĝantoj[2][3].
La projekto ne devus esti konfuzita kun la planitanova ĉefurbo de Egiptio.
Nova Kairo estas unu el la novaj urboj konstruitaj en kaj ĉirkaŭ Kairo por mildigi la problemon de obstrukciĝo en la centra Kairo. Ĝi estis fondita en 2000 per dekreto de tiama prezidantoHosni Mubarak kaj estis konstruita en la sekvaj jaroj. La teritorio de la urbo estis reprenita el ladezerto. En la censo, (2006) la enloĝantaro estis proksimume 122,000 homoj kaj pliiĝis al proksimume 300,000 homoj en 2018.
La 27-an de Aprilo, 2016, prezidantoAbdel Fattah el-Sisi inaŭguris la novan ĉefsidejon de la Enlanda Ministerio en Nova Kairo, kiu estis translokigita de Kairo al Nova Kairo[4].
Pro la altaj nemoveblaĵoj, ĝi estas plejparte la egiptaj mezaj kaj superaj klasoj kiuj vivas en Nova Kairo. La postulo pri nemoveblaĵoj en la urbo estas tre alta ĉar la urbo havas bonegajn kaj tre modernajn infrastrukturojn kaj instalaĵojn laŭ egiptaj normoj. Tamen, estas kritikite ke la grandaplimulto de egiptoj ne povas havigi loĝejon en Nova Kairo kaj tial la laŭplana enloĝantaronombro verŝajne ne estos atingita.
La grandurbo estas hejmo de pluraj internaciaj kaj naciaj instruejoj kaj universitatoj, inkluzive de: la Amerika Universitato, la Germana Universitato kaj la Nova Kaira Akademio.