Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Nov-Skotio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nov-SkotioNov-Skotio
Alternativa nomoNova Scotia / Nouvelle-Écosse
Plena nomoNov-Skotio
Flago de Nov-SkotioNov-SkotioBlazono de Nov-SkotioNov-Skotio
Devizo: Munit Haec et Altera Vincit
(latina = Unu defendas kaj la alia venkas)
Mapo de Kanado kun Nov-SkotioNov-Skotio ruĝa

Map

Oficialaj lingvojneniu (angla,franca, kajskotgaela uzataj)
FloroEpigeo
ArboRuĝapiceo
BirdoFiŝaglo
ĈefurboHalifakso
Plej granda urboHalifakso
Leŭtenanta GuberniestroMichael Savage (en 2025)

(ekde 13-a de decembro 2024)

ĈefministroTim Houston (en 2025)

(ekde 31-a de aŭgusto 2021)

Reprezentiĝo en la Parlamento
 -Deputitoj
 -Senatanoj

11
10
Areo
Tuto
 - Tero
 - Akvo  (% de tuto) 
12-a rango
55283 km²
53.338 km²
1.946 km²(3,5{%)
Loĝantaro
 - Tuto (2021)
 - Loĝdenso
7-a rango
969 383
18 po km²
MEP (2005)
 - Tuto
 - Popersone

$31,451 milardoj (7-a)
$33.533 (11-a)
Aliĝo al Konfederacio1-a de julio1867 (1-a)
TempozonoUTC -4
Mallongigoj
 -Poŝta
 -ISO 3166-2
 - Poŝtkoda(j) prefikso(j)

NS
CA-NS
B
Retejowww.gov.ns.ca
Ĉiu rangigo inkluzivas la teritoriojn

AkvejoAtlantiko

Koordinatoj45° 0′ 0″ N,63° 0′ 0″ U(mapo)45-63
Plej alta punktoWhite Hill[+]
- alteco535 m[+]
Plej malalta punktoAtlantiko[+]
- malaltecom[+]
Akvokolektejo55 283km² (5 528 300ha)[+]
Areo55 283km² (5 528 300ha)[+]

Loĝantaro969 383(2021)

HorzonoUTC-04:00
PoŝtkodoB[+]

Nov-Skotio (Nov-Skotio)
Nov-Skotio (Nov-Skotio)
DEC
Map
Nov-Skotio

Vikimedia Komunejo:  Nova Scotia[+]
En TTT:Oficiala retejo[+]
vdr

Nov-Skotio (angle Nova Scotia [ˌnoʊ.və ˈskoʊ.ʃə],france Nouvelle-Écosse [nu.vɛ.l‿e.kɔs],skotgaele Alba Nuadh) estas ĉe-mara provinco deKanado. Norde estas laGolfo Sankt-Laŭrenco kaj laInsulo de Princo Eduardo, kaj sude laAtlantiko. Okcidente estasNov-Brunsviko kaj laGolfo de Fundy. Laŭ la stato de 2021 en la provinco vivis969 383 loĝantoj sur areo de55 283 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de18 loĝantoj/km².

La nuna ĉefministro de Brita Kolumbio ekde la 31-a de aŭgusto 2021 estas Tim Houston. La guberniestro, kiu formale reprezentas la britan monarkion, estas Michael Savage.

William Alexander, 1-a grafo deStirling, nomis la provincon porSkotlando, sia patrujo, en1621. Nov-Skotio aliĝis al la Kanada Konfederacio je la1-a de julio,1867 kaj estas unu el la kvar originaj provincoj.

Historio

[redakti |redakti fonton]

En 1605, la franca esploristoChamplain, kajDe Monts, fondisPort Royal enAkadio, la franca nomo por la maraj provincoj. Laŭ latraktado de Utrecht, 1713, la francoj perdis Nov-Skotion, krom laInsulo de Breton-Kabo kaj la Insulo Saint Jean (Insulo de Princo Eduardo). La francoj konstruis fortikaĵon Luisburgon por gardi laGolfon Sankt-Laŭrencon por la francoj. LaFranc-Brita Indiana Milito (1754–1763) estis luktata ĉefe laŭlonge de la landlimoj inter la kolonioj de Nova Francio kaj la Britaj kolonioj, elVirginio sude al Nov-Skotio norde. La francoj perdis la fortikaĵon post laSepjara milito (1756-1763). Multaj akadianoj fuĝis alLuiziano, kaj la posteuloj en Usono nomiĝas hodiaŭ "cajuns". Nuntempe estas nur 35.000 homoj, kiuj parolas lafrancan kiel gepatran lingvon en Nov-Skotio.[mankas fonto]

Esperanto-movado en Nov-Skotio

[redakti |redakti fonton]

En Nov-Skotio estas esperantista grupo je la nomoEsperanto Nov-Skotio[1], kiu eldonis esperantan gazeton nome deInter Ni. LaLibraro Ludovika estis enHalifakso ĝis 2008, kiam oni movigis ĝin alMontrealon[2].

Lokaj esperantistoj

[redakti |redakti fonton]

Geografio

[redakti |redakti fonton]
Satelita foto de Nov-Skotio

La ĉef-tero de Nov-Skotio estasduoninsulo, ligita al la kontinento deNordameriko per laIstmo de Chignecto kaj ĉirkaŭata de laAtlantika Oceano.Insulo de Breton-Kabo, grandainsulo nord-oriente de la nov-skotia duoninsulo, ankaŭ estas parto de la provinco, same kielZibela Insulo, insuleto fama pro ŝip-pereoj kiu troviĝas 175 km-ojn de la suda marbordo de Nov-Skotio. Nov-Skotio estas la due plej malgranda provinco de Kanado (nurInsulo de Princo Eduardo estas malpli granda), kaj estas neniu loko en Nov-Skotio pli ol 56 km-ojn for de la maro.

Geografiaj elementoj

[redakti |redakti fonton]

Plej grandaj kantonoj de Nov-Skotio

[redakti |redakti fonton]
kantonoloĝantaro
2001 1996
Halifakso359 111Kresko342 851
Breton-Kabo105 968Malkresko114 733
Lunenburg47 591Kresko47 561
Reĝa Kantono47 159Malkresko47 486
Kantono de Kolĉestero35 641Kresko35 161
Kantono de Yarmouth26 843Kresko25 467
Kantono de Pictou21 778Malkresko22 671
Okcidenta Hantso20 821Kresko19 767
Kantono Annapoliso18 429Malkresko18 937
Kantono Kumberlando16 183Malkresko17 738

Mapo

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2012-11-13. Alirita 2012-12-07 .
  2. http://www.genekeyes.com/#e-o
v  d  r
Provincoj kaj teritorioj de Kanado
ProvincojFlago de Kanado
Teritorioj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Nov-Skotio&oldid=9004304"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp