Nov-Meksiko havas la plej malgrandan akvokovritan areon el ĉiuj usonaj ŝtatoj. Sed ĝi estas riĉa je aliaj naturaj rimedoj, plejpartemineraloj. Ĝi produktas pli dauranio ol ie ajn en la tuta mondo. Grandparto de la enspezo de la ŝtato venas de impostoj je mineraloj. Laatombombo naskiĝis en registara laboratorio en la urboLos Alamos.
Pli granda procento de usonaj indiĝenoj loĝas en Nov-Meksiko ol en iu alia ŝtato. La totala loĝantaro estis de1 819 046 personoj en 2000. La ĉefurbo estasSanta Fe, la plej granda urboAlbuquerque kaj aliaj gravaj aŭ interesaj urboj estasLas Cruces,Socorro,Clovis,Deming,Española,Farmington,Rio Rancho inter aliaj. EnArtesia malkovriĝisarteza puto en 1903. Artezaj putoj por agrikulturo tre popularis en la sekvaj jaroj, ĝis la grundakva nivelo malaltiĝis en la1920-aj jaroj kaj la putoj tial ne plu produktis same grandan kvanton da akvo.