Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Kanakujo

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elNov-Kaledonio)

Page version status

Malneta versio

3 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendaskontrolon. Lastabila versio estispatrolita je15 sep. 2025.
Kanakujo
Kanaky

La franca flago, oficiala krom la flago de FLNKS

Blazono de Nov-Kaledonio

DetalojDetaloj
Nacia himno:Soyons unis, devenons frères
komuna mapo
dependanta teritorio
transmara kolektivoRedakti la valoron en Wikidatavd
Bazaj informoj
ĈefurboNoumeo
Oficiala(j) lingvo(j)franca lingvo
Uzata(j) lingvo(j)franca kaj 28 aliaj lingvoj
Plej ofta(j) religio(j)katolikoj (50,8%), islamanoj (2,8%), protestantoj (32,4%)[1]
Loĝantaro271 407 (2019)[2]
Horzono+11
Interreta domajnonc
LandokodoNC
Telefona kodo687
Politiko
ŜtatestroHarold Martin
ĈefministroPhilippe Germain
Ekonomio
Valutopacifika franko aŭ CFP-franko (XPF)
 
Membro de
Unesko(2017–)
Monda Organizaĵo pri Meteologio(1949–)Redakti la valoron en Wikidatavd

AkvejoPacifiko

Koordinatoj21° 15′ S,165° 18′ O(mapo)-21.25165.3
Akvokolektejo18 576km² (1 857 600ha)[+]
Areo18 576km² (1 857 600ha)[+]
Loĝantaro278 500[+](2017)
HorzonoUTC+11:00[+]
Poŝtkodo988*[+]

Kanakujo (Nov-Kaledonio)
Kanakujo (Nov-Kaledonio)
DEC
Map
Kanakujo

Vikimedia Komunejo:  New Caledonia[+]
En TTT:Oficiala retejo[+]
vdr
Kaj la franca flago kaj la flago de FLNKS havas ofican staton

Kanakujo (plej oftefrance Kanaky, sed fojefrance Kanakie[3],[4],[5] (laŭ latina sufikso), aŭfrance Canaquie[6] (laŭ latineca skribo), elparolita kanaKI'),Nov-KaledonioNova Kaledonio (france Nouvelle-Calédonie, elparolita nuVEL-kaledoNI) estassui generisfranca transmara teritorio lokita enOceanio. Ĝi estas insularo, kiu troviĝas sude deVanuatu, ĉirkaŭ 1 210 km oriente deAŭstralio kaj 17 000 km deĉeflanda Francio. Ĝi entute havas33 komunumojn. Lakanakoj, la antaŭkoloniaj lokanoj de la insuloj, estas melanezianoj, kaj mem estas grupo de diversaj etnoj.

La plena, oficiala, franca nomo antaŭe estisTerritoire d'Outre-Mer de la Nouvelle-Calédonie et Dépendances – Transmara Teritorio de Nov-Kaledonio kaj Dependencoj – kaj poste tioTerritoire d'Outre-Mer de la Nouvelle-Calédonie, kaj ekde 1999 nurNouvelle-Calédonie.La etnan nomon pliŝatas kanakoj[7] kaj francaj eŭropanoj, kiuj subtenas memregadon aŭ sendependecon por ili. La kolonian nomon pliŝatas kanakujaj malnovaj kolonianidoj, oficialuloj, kaj eksterlandanoj, sed ĝin tre malamas kanakoj.[mankas fonto]

Nov-Kaledonio havas ekde 2010du oficialajn flagojn, la kutimafranca flago, kaj la flago de la politika movado FLNKS, kiu estas uzata kune kun la franca flago plurloke en Nov-Kaledonio. Kelkloke, en la aliaj lokoj en la lando, oni nur uzas la francan flagon.

La plej fruaj spuroj de homoj en Nov-Kaledonio venas de la periodo de laLapita kulturo (ĉ. 1600–500 a.K, aŭ 1300–200 a.K.), kiu estis naviga kaj terkultiva kulturo kiu influis grandan areon en laPacifiko. Komence, la setlejoj en Nov-Kaledonio centriĝis je la marbordo, ĉ. 1100 a.K. ĝis 200 p.K.[8]

La unua eŭropano kiu vidis Nov-Kaledonion estisJames Cook, je la 4-a septembro 1774, dum lia dua vojaĝo. Li ankaŭ nomis ĝinNew Caledonia, Nov-Kaledonio, ĉar la nordo de la ĉefa insulo memorigis lin priSkotlando, kiu latine kaj poetike en la angla nomiĝasCaledonia.

Nov-Kaledonia iĝis franca kolonio en 1853, kaj en 1946 transmara teritorio. En 1953, proceso aprobi francancivitanecon por ĉiu nov-kaledoniano, sendepende de etneco, estis plene farita. Tia malfrua kia dum la frua 20a jarcento, multaj homoj estis mallibervole prenita al kaj el Nov-Kaledonio kiel laboristoj, tra la ago de homovendistoj trompi kaj trudi homojn, inklude infanojn, al eniri iliajn ŝipojn.

Dum laDua Mondmilito, Nov-Kaledonio elektis subteniLiberan Francion, kaj la provincestro kiu subtenis laReĝimon de Vichy estis devigita forlasi la insulojn kaj iri alHindoĉinio. Dum la milito, 300 homoj de la insuloj libervole aliĝis al la armeo de Libera Franco kaj batalis en ĝi en Norda Afriko. 1942–1943 la ĉefurboNoumeo estis la loko por la ĉefa sud-pacifika flotbazo de la Usona mararmeo. Tiam, 50 000 usonaj militistoj loĝis en Nov-Kaledonio – tiom multaj kiel la tuta tiama kutima loĝantaro.

Enciklopedio de Esperanto uzas la nomonNova Kaledonio.[9]

Ĝenerale

[redakti |redakti fonton]

Nov-Kaledonio estas transmara dependa teritorio deFrancio enOceanio, situanta enPacifika Oceano, ĉirkaŭ 1 210 km oriente deAŭstralio. Nov-Kaledonio, tiel nomata ekde la unua vido de eŭropanoj en la 18-a jarcento, estas ankaŭ familiare nomataLa ŜtonetoKanaki.

Nov-Kaledonio estas insularo. La ĉefa insulo, nomataGranda Tero, mezuras 400 km laŭlonge kaj 50 km laŭlarĝa. La aliaj ĉefaj insuloj estasBelep norde, laLojaleca insularo oriente (konsistantaj el Uvea,Ouvéa, Lifu,Lifou, Mare,Maré, Tiga) kajÎle des Pins (Pinarbaj-insulo).

  • Politika statuso: franca transmara teritorio
  • Ĉefurbo:Noumeo (Nouméa), proks. 80 000 loĝantoj
  • Religioj: katolikoj 59,2 %, islamanoj 3%, aliaj (ĉefe protestantoj) 37,8
  • Oficiala lingvo: franca (la kanakaj triboj parolas tridekon da melaneziaj dialektoj)
  • Administrado: teritorio dividita en tri provincoj (Nordo, Sudo, Lojaleca insularo)

Geografio

[redakti |redakti fonton]
Strando apud Ouvea
Nouméa – Ile des Pins – Saint-Joseph
Kreko – la koloro de la rivereto koloras pro la metalriĉa subgrundo

En tiu ĉi lando sufiĉe malgranda plej impresas la pejzaĝoj. De la nordo al la sudo sur la ĉefa insulo staras montaro, kelkloke pli ol 1 500 metrojn alta. Ekzistas pluraj riveroj kaj kelkajebenaĵoj. Ĉe la okcidenta marbordo la klimato estas iom seka kompare kun la pli pluvoriĉa orienta marbordo. Tio permesas malsamajn ekonomiajn agadojn kaj estigas belan pejzaĝan diversecon.

Nov-Kaledonio havas areon de 18 576 km² (proksimume sama areo kiel ekz. Israelo aŭ Kuvajto) kaj havas pli ol 270 000 loĝantojn (2019). Konsistigas la insularon ĉefa insulo, nomataGrande-Terre kaj pluraj, pli malgrandaj insuloj, inter kiuj plej gravasÎles Loyauté (Insularo Lojaleco aŭ Lojaleca insularo) kajÎle des Pins (Insulo de Pinoj).

La ĉefurboNoumeo (Nouméa) troviĝas en la sudo. Kune kun siaj ĉirkaŭantaj urboj Noumeo havas 100 000 loĝantojn, t.e. pli ol duonon de la tutlanda loĝantaro. Temas pri bela, moderna urbo sur la fono de mirinda pejzaĝo. Ĝi situas sur duoninsuleto kun pluraj montetoj, valoj, plaĝoj, insuletoj, grandparte ĉirkaŭata de blua maro.

Tiu forta kontrasto inter vigla, granda, moderna urbo kaj la cetero de la lando, kun savano, negrandaj vilaĝoj kaj sovaĝa natura aspekto, estas bonege esprimata de vorto en la loka franca lingvo: fakte en Nov-Kaledonio ĉio, kio ne estas Noumeo, estas nomatabrousse. Tiu ĉi vorto havas samtempe plurajn signifojn, kiujn ĝi ne havas, en la norma franca lingvo, nome: vegetaĵo, kamparo, savano, provinco.

La ĉefaj ekonomiaj rimedoj de Nov-Kaledonio venas el la nikelminoj (Nov-Kaledonio posedas 20% el la mondaj nikelstakoj kaj estas la tria plej granda nikeleksportanto en la mondo); terkultivado, brutobredado, fiŝkaptado kaj precipe turismo. Allogas la turistojn pluraj aferoj: tiu unika, ĉarma miksaĵo de franca civilizo kaj sudpacifikaj kulturo kaj etoso, la milda klimato kun eterna printempo, la belo de la ĉefurbo Noumeo, sed ĉefe, kaj precipe, la mirinda belo de la maro kun granda laguno ĉirkaŭita de koralrifoj, amaso da fiŝoj kaj koraloj, pluraj insuloj kun multnombraj plaĝoj konsiderataj inter la plej ravaj en la Pacifiko.

Administraj dividoj de Nov-Kaledonio.
     Norda provinco
     Suda provinco
     Provinco de Lojaleca insularo

Nov-Kaledonio estis oficiale deklarita franca kolonio en 1853. Post tiu dato ĝi fariĝis punkolonio, ĉar la franca registaro forsendis al ĝi punlaboristojn, politikajn kaj aliajn malliberulojn (same kiel jam antaŭe faris Britio en siaj aŭstraliaj kolonioj). Poste ankaŭ pluraj liberaj francaj kolonianoj enmigris Nov-Kaledonion por fariĝi bredistoj kaj vakeroj laŭ tiea usona aŭ aŭstralia maniero. Sed antaŭ la alveno de eŭropanoj la lando ne estis senhoma. Loĝis en ĝi melanezianoj, anoj de popolo loĝanta ankaŭ en aliaj apudaj insularoj, kielNov-Gvineo,Vanuatuo kajFiĝioj. Tiuj nov-kaledoniaj praloĝantoj, kiuj parolis multajn malsamajn melaneziajn lingvojn, estis konvertitaj al la kristana religio kaj devis akcepti la novajn francajn mastrojn. La eŭropanoj nomis ilin iom arekanakoj, vorto, kiu en la pacifikaj lingvoj signifas "homoj". Hodiaŭ tamen la nov-kaledoniaj melanezianoj alproprigis al si tiun nomon kaj ili mem konscie kaj fiere nomas sin kanakoj.

Ekologio

[redakti |redakti fonton]

Biogeografie Nov-Kaledonio situas en laAŭstralazia ekozono laŭ latipologio de laMonda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi entenas laekoregionojn:novkaledoniajn pluvarbarojn kaj novkaledoniajn sekajn arbarojn.

La koralrifo laŭ grandeco estas la dua en la mondo post tiu de Aŭstralio. Diversaj ekskursoj kondukas al la rifo, dum kiuj eblas enakviĝi por sperti la riĉecon kaj belecon de la subakva pejzaĝo (diversformaj koloraj fiŝoj kaj belaj koraloj). En la ĉefurbo Numeo oni nepre vizitu la akvarion, kiu unua en la mondo prezentas fosforeskajn koralojn.

La naturo de Nov-Kaledonio proponas ravajn kamparajn pejzaĝojn, vidindajn praarbarojn, akvofalojn (ĉefe sur la orienta marbordo, kie la montaro preskaŭ enfalas la lagunon); verdajn valojn kun riĉa vegetaĵaro; grandajn ebenaĵojn sur la okcidenta flanko, kie oni bredas neintense bovojn; koralajn insulojn Lifou, Maré, Ouvéa, en kiuj nur kanakoj estas bienuloj.[10]

Endemioj

[redakti |redakti fonton]

Lingvoj kaj etna miksado

[redakti |redakti fonton]
Kanakaj virinoj

Etna konsisto (laŭ popolnombrado en 1989):

Malgraŭ tiu frapa diverseco de etnoj la franca estas la lingvo komprenata kaj parolata de ĉiuj, eĉ sekanakoj kaj kelkaj etnaj malplimultoj uzas hejme ankaŭ proprajn lingvojn.

Esperanto-movado

[redakti |redakti fonton]

Pioniro de la Esperanto-movado en Nov-Kaledonio estis E. Bardoulet. Laŭ Enciklopedia de Esperanto, Bardoulet aliĝis al Esperanto en 1898, kaj estis la unua pioniro de Esperanto en Nov-Kaledonio. Li aŭ ŝi faris "vigla propagando", "precipe per artikoloj" enNoumeo.[9]T. T. Anuruddha, multjara prezidanto deBudhana Ligo Esperantista naskiĝita 1915 enBonno, mortis 1980 en Noumeo en Nov-Kaledonio. Dum la 21-a jarcento, UEA havis 7 membrojn en Nov-Kaledonio. Ekzistas esperanta landa asocio,Nov-Kaledonia Esperanto-Asocio, kiu ne estas aliĝinta al UEA.[11] Ankaŭ ŝajnas ekzisti esperantan klubon en Noumeo,Club Esperanto de Nouméa (E-o Noumea).[12]

Historio

[redakti |redakti fonton]

Etna mikso

[redakti |redakti fonton]

Lakanakoj, loĝintaj en Nov-Kaledonio de jarmiloj ne plu restas solaj sur la insularo. Jam en la lasta jarcento alvenis aliaj etnaj grupoj en la teritorio. Kromfrancoj, envenisvjetnamoj kajindonezianoj por labori enminejoj kaj enkafoplantejoj. Hodiaŭ multe da vjetnamoj havas malgrandajn magazenojn eĉ en la plej foraj savanaj vilaĝoj.Ekde la 1950aj jaroj multe davalisanoj alvenis. Ili akceptis tre modestajn laborojn kaj ankoraŭ hodiaŭ ili estas iom malfavorata etna grupo. Hodiaŭ valisanoj estas pli multnombraj en Nov-Kaledonio ol en sia hejmlanda insularoValiso kaj Futuno (Wallis-et-Futuna [ŭalis' e futuna] eta insularo, ankaŭ ĝi franca teritorio en Oceanio). Venis ankaŭ homoj deTahitio,Reunio kaj de lafrancaj Antiloj. Ekzistas sur la insulo eĉ eta komunumoalĝeri-devena (ĝi devenas de deportitaj politikaj malliberuloj en 1871) kaj aliaj grupoj.[mankas fonto]

Konfliktoj pri aŭtonomeco

[redakti |redakti fonton]

Post la fino de la Dua Mondmilito Nov-Kaledonio el franca kolonio fariĝisfranca transmara teritorio. Ĝi ricevis ioman aŭtonomecon, sed ĉiam en la kadro de la Franca respubliko.Ene de la kanaka etno naskiĝis en 1969 sendependisma partio,[mankas fonto] tute kontraŭstaranta la apartenon de Nov-Kaledonio al Francio.Kelkaj eŭropanoj kaj aliaj siaflanke reagis,[mankas fonto] kreante en 1977 partion lojalan al Francio, nomatanUnuiĝo por Kaledonio en la Respubliko, kaj gvidatan deJacques Lafleur. Ĝin kontraŭstaras la sendependisma bloko, nomata ekde 1984 Naciliberiga Fronto Kanaka'Socialisma. Tiu dupolusa politika kampo estas ĝis hodiaŭ konstanta karakterizaĵo de Novkaledonio.

En la 1980aj jaroj okazis grava krizo inter la du politikaj blokoj. En 1985, tre kaosa jaro, pluraj homoj estis mortigitaj. En 1988 kelkaj kanakoj prenis plurajn ĝendarmojn kiel garantiulojn. Tiu perforta evento bedaŭrinde finiĝis per masakro. Finfine en 1988 la lojalisma kaj la sendependisma partiestroj,Jacques Lafleur kajJean-Marie Tjibaou, kune kun la franca registaro subskribis laInterkonsenton de Matignon en Parizo.

La interkonsento estis grava paŝo antaŭen al paciĝo, sed bedaŭrinde, unu jaron poste, la eminenta kanaka heroo Tjibaou kaj alia sendependisma estro estis murditaj de kanaka ekstremisto. Sed post tio finfine finiĝis la sangaj konfliktoj kaj la moderaj anoj de la du politikaj blokoj esprimis volon daŭrigi la realigon de la matinjona interkonsento. Laŭ tiu ĉi interkonsento oni kreis sur la teritorio tri provincojn (Norda, Sudo,Lojaleca insularo), ĉiun kun sufiĉe granda interna aŭtonomeco. Oni kreis kelkajn konsultajn organojn kaj decidis, ke okazos referendumo pri sendependeco en 1998. Grava celo de la interkonsento de 1988 estas ankaŭ ekvilibrigi la situacion de tiu ĉi lando, en kiu la blankuloj ĉiam estis aparte favorataj, por finfine krei pli justan distribuon de povo kaj ekonomia bonstato inter la malsamaj etnaj kaj geografiaj komunumoj.

En la12-a de decembro2021 Nov-Kaledonio rifuzis sendependecon per tria referendumo bojkotita de la sendependistoj, kun 96,5% da kontraŭ-sendependaj voĉdonoj.

Ŝajnas, ke ĝis nun la interkonsento sufiĉe bone funkciis, kaj ke eventuale oni povos trovi alian, novan interkonsenton. Nov-Kaledonio retrovis pacon kaj trankvilon kaj zorgas ĉefe pri sia ekonomia evoluo, oni komencis malcentrigi la ekonomion, ekzemple vendante en 1990 la unuan nikelminon al la Norda Provinco.

Notoj

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Pew Forum,New Caledonia: Religious affiliation in 2010.
  2. "ISEE – Structure de la population et évolutions".
  3. https://esprit.presse.fr/article/paul-thibaud/kanakie-caldochie-caledonie-17559
  4. https://www.radiofrance.fr/franceculture/podcasts/tout-un-monde/voyage-en-kanakie-autour-de-l-exposition-au-musee-du-quai-branly-kanak-l-art-est-une-parole-7778995
  5. https://www.lemonde.fr/archives/article/1985/08/22/c-est-la-kanakie-pas-la-france_2758497_1819218.html
  6. https://www.lexpress.fr/politique/1985-curtis-voyage-de-gulliver-en-canaquie_2030353.html
  7. Malcolm Ross,Andrew Pawley, Meredith Osmond (eldonistoj), 2016,The lexicon of Proto Oceanic: The culture and environment of ancestral Oceanic society, vol 5:People: body and mind. Asia-Pacific Linguistics (A-PL) 28. pp.45-46.
  8. https://web.archive.org/web/20121030183849/http://www.nouvelle-caledonie.gouv.fr/site/La-Nouvelle-Caledonie/Histoire/Histoire
  9. 9,09,1La ĉapitro "Esperanto-movado" baziĝas parte sur la artikoloBardoulet el laEnciklopedio de Esperanto de 1934.
  10. Gérard Mansel,Ĉarma insulo en Pacifiko,Monato, 9-a majo 2015, alirite la 29-an de decembro 2017.
  11. https://uea.org/landoj/novkaledonio
  12. http://www.net1901.org/association/CLUB-ESPERANTO-DE-NOUMEA-E-O-NOUMEA,2215285.html

Literaturo

[redakti |redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
 Francio
13
regionoj
ekde la
1-a de januaro 2016


22 eksaj
regionoj
ĝis la
31-a de decembro 2015
96
departementoj
kolektivoj kun
speciala statuto
5transmaraj
departementoj kaj regionoj
8transmaraj
kolektivoj
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Kanakujo&oldid=9222531"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp