Northumbria |
|
Dosiero:Sen valoro |
historia lando |
---|
Geografio Northumbria en 802 |
|
Ĉefurbo: | sen valoro |
Loĝantaro |
| |
| |
Ŝtat-strukturo |
| |
Antaŭaj ŝtatoj: | Postsekvaj ŝtatoj: | Elstaraj historiaj eventoj | Diplomatiaj rilatoj |
|
|
Northumbria (foje esperantigata kielNorda Umbrio, kielNorthumbrio aŭNortumbrio) estis sendependa regno enAnglio dum la fruaanglosaksa epoko, kaj poste graflando. Kiam la regno plejgrandiĝis, ĝi enhavis la plejparton de norda Anglio kaj sudorientanSkotlandon.
La regno estiĝis en604, kiamAethelfrith unuigis la antaŭajn regnojn deBernicia kajDeira. Dum la frua7-a jarcento ĝi estis la plej potenca regno de Anglio. En 867 laVikingoj kaptis Northumbria. Post kiam la angloj regajnis la antaŭan regnon dum la frua10-a jarcento, ĝi iĝis graflando. Laskotoj kaptis la regionon norde de riveroTweed, kiun la anglosaksoj, post akra militado, formale cedis en 1018. Tamen dum pluraj jarcentoj daŭris konfliktoj pri la limoj de Northumbria.
Northumbria estis oficiale parto de Anglio sed fakte plejparte sendependis. Post ribeloj,Vilhelmo la 2-a decidis ke la reganto de Northumbria tro potencis kaj dividis ĝin en du partojn: la palatinata graflandoDurham (regata de la episkopo de Durham), kaj la graflandoNorthumberland (regata de grafo).
Hodiaŭ Northumbria estas ankaŭ neoficiala nomo deNorthumberland aŭ la plej granda regiono deNordorienta Anglio.
En 878 Northumbria iĝis parto de la regno de Jorko.