Norman MAILER (31-a de januaro1923 en Long Branch,Nov-Ĵerzejo –10-a de novembro2007) estisusonaverkisto,scenaristo,reĝisoro kajaktoro.
Sian junaĝon li pasigis en laNov-Jorka urbopartoBrooklyn. Li studis konstruteknikon en laUniversitato Harvard, fariĝis soldato en 1943 kaj ekstudis en 1947 enLa Sorbonne.
En sia unua romano The naked and the dead li priskribis siajn spertojn kiel soldato en laPacifiko. Pliajn verkojn karakterizas temoj kiel perfortemo kaj seksaj neŭrozoj. Politike maldekstra, Norman Mailer akre kritikis la usonan socion. Pro sia raportaĵoThe armies of the night temanta pri la protestmovado kontraŭ la milito de Usono kontraŭVjetnamio li en la jaro 1969 gajnis laPremion Pulitzer. Duan fojon li gajnis tiun ĉiliteraturopremion en 1980, pro la romanoExecutioner’s song.
Norman Mailer dumtempe estis proksima amiko deMarilyn Monroe, pri kiu li verkis biografion. Li sensukcese kandidatis por la posteno de la urbestro de Nov-Jorko kaj en 1980 li dum ioma tempo iĝis la prezidanto de la Usona sekcio de laPEN-Klubo.
- The naked and the dead (romano, 1948)
- An American dream (romano, 1965)
- The armies of the night (romano, 1968)
- Marilyn : a biography (biografio, 1973)
- Executioner’s song (romano, 1979)
- Ancient evenings (romano, 1983)
- Tough guys don’t dance (romano, 1984 – filmigita en 1987)
- The castle in the forest (romano, 2007)