ilustraĵo de la norfolka araŭkario (Araucaria heterophylla)norfolka araŭkario (Araucaria heterophylla) subĉiele en Novzelandojuna branĉo
Norfolka araŭkario (Araucaria heterophylla), aŭNorfolka abio, en Mezeŭropo ankaŭ nomataĉambra abio, estasplantospecio el lagenro de laAraŭkario (Araucaria) en lafamilio de laAraŭkariacoj (Araucariaceae).
La norfolka araŭkario kreskas en malaltaj regionoj de laNorfolkinsulo. En meza Eŭropo ĝi ne estas frostrezista. Tial oni ĉi-tie uzas la planton nur kiel endoma ornamplanto.
La norfolka araŭkario estas konusforma, ĉiamverdaarbo. Ĝi ricevas altecon de 50 ĝis 70 m kaj trunkan diametron de 1,25 ĝis 1,75 m. Kielĉambroplanto ĝi fariĝas multe pli malgranda. De la grize brunaarboŝelo defalas malgrandaj skvamoj. Ĉe la pli aŭ malpli horizontalaj, pendantaj branĉoj staras branĉetoj kvarope ĝis sepope en regulajverticiloj. La specia epitetoheterophylla (= diversfolia) jam indikas, ke la specio havas plurajn folitipojn. Junaj plantoj havas molajn pingloformajn foliojn, kiuj longas 1 ĝis 1,5 cm kaj estas kurbaj kaj pintaj. La aĝaj plantopartoj havas skvamajn foliojn, kiuj longas 4 ĝis 5 mm. Ili estas kurbaj kaj brile malhelverdaj.
Araucauria heterophylla estasmonoika planto. La flave brunaj ĝis ruĝaj masklajstrobiloj staras kune kaj longas ĉ. 4 cm. La pintamikrosporofilo havas dentan aŭ cilian randon. La inajstrobiloj estas pli larĝaj kaj longas 12 ĝis 18 cm. Ili havas triangulajn skvamojn kaj longe kurbajn skvamojn. La flugilhavaj semoj longas 2,5 ĝis 3 cm. Ekzistas kvarkotiledonoj.
La ĉambra abio estis ŝatata ĉambroplanto, sed hodiaŭ la tro malhumida kaj tro varma ĉambra klimato kaŭzas relative mallongan vivon de la planto en ĉambroj.
Launua priskribo okazis en 1807 fare deRichard Anthony Salisbury enTransactions of the Linnean Society of London, 8, paĝoj 316–317 kielEutassa heterophylla. La publikigado de la specia nomoAraucaria heterophylla okazis en 1952 fare de João Manuel Antonio Paes do Amaral Franco enAnais. Instituto Superior de Agronomia, 19, paĝoj 11–12.Sinonimoj porAraucaria heterophylla (SALISB.) FRANCO esta:Araucaria excelsa R.BR. EX AITON,Dombeya excelsa D.DON,Eutassa heterophylla SALIS.
Araucaria heterophylla apartenas al la sekcioEutactaen la genroAraucaria.