Nordia popolmuziko inkludas nombrajn tradiciojn demuziko elnordiaj landoj, speciale deSkandinavio. La Nordiaj landoj estasIslando,Norvegio,Svedio,Danio kajFinlando.
Multaj regionoj de Nordiaj landoj kunhavas tradiciojn, multaj el kiuj ege diverĝis. Eblas kungrupigi laBaltajn ŝtatojn kaj nordokcidentan Rusion kiel kunhavantaj kulturajn similecojn kontraste kun Norvegio, Svedio, Danio kaj la atlantikaj insuloj de Islando kajFerooj. La kulturo deInuitoj deGronlando havas siajn proprajn muzikajn tradiciojn, influita de la skandinavia kulturo. Finlando kunhavas multajn kulturajn similaĵojn kun kaj la Baltaj landoj kaj kun la Skandinaviaj landoj. LaSameoj de Svedio, Norvegio, Finlando kaj Rusio havas sian propran unikan kulturon, kun ligoj al la najbaraj kulturoj.
La kordinstrumentojdulcimer kaj la tradiciaviolono estas la du plej karakterizaj instrumentoj troveblaj tra tuta Skandinavio.
Cirklodancoj dum la kantado debaladoj estas historia parto de la popolaj tradicioj de la tuta norda Eŭropo. Nur laFerooj retenis tiun tradicion ĝis nuntempe, kvankam ĝi estis revivita ankaŭ en kelkaj aliaj areoj. Islando estas hejmo de multaj antikvaj muzikaj praktikoj ne plu troveblaj aliloke en Nordio, kiel la uzado de paralelaj kvintoj kajorganumo.