LaNordia milito aŭNordiaj militoj de1655 ĝis1661) (litoveŠiaurės karas,germanezweiter Nordischer Krieg,poleDruga Wojna Północna, Dua Nordia Milito,svedeNordiska krigen) estas nomo uzata por serio de konfliktoj interSvedio kaj ties kontraŭantojPola-Litova Unio (Potopo, 1655–1660),Rusio (1656–1661),Prusio respektive laMargraflando Brandenburgio (1657–1660), laSankta Romia Imperio, aparteAŭstrio (1657–60) kajDanio-Norvegio (1657–1658, 1658–1660) - pri la politika hegemonio en nordorienta Eŭropo, ĉefe enBaltio. La sama milito estas aludita diference en diversaj naciaj lingvoj: ekzemple en PollandoPotopo foje estas nomo por la serio de militoj kontraŭSvedio,Brandenburgio, Rusio,Transilvanio kaj laKozakoj. En tiuj konfliktojBritio estis ĉiam aliancano de Svedio dum laNederlanda Respubliko ofte partoprenis kontraŭ Svedio. La milito(j) de inter1655 ĝis1661 videblas kiel parto de militaro pri la hegemonio en nordorienta Eŭropo de la 16-a ĝis 18-a jarcentoj, kiu estas klasigata per la termino "Nordiaj militoj".[1]
1655: Svedio, profitante oportunon oferitan de Rusio pro ties parta invado de la Pola-Litova Unio, invadis la alian duonon kiel klopodo kontroli la transan bordon de laBalta Maro.
1656: Rusio deklaris militon kontraŭ Svedio, batalo de Varsovio (1656).
1657: LaSankta Romia Imperio kaj Danio-Norvegio deklaris militon kontraŭ Svedio.