Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Norda Dvina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Norda Dvina
ponto super la rivero apudArĥangelsk
rivero
Bazaj informoj
SituoenRusio
Rivera retoNorda Dvina
Longeco744 km[1][2]
Akvokolekta areo357 052 km²[1][2]
Fluo
Fontokunfluo deSuĥona kajJug apudVelikij Ustjug
- Alteco supermarnivelo50 m
- Koordinatoj60° 43′ 54″ N,46° 19′ 54″ O(mapo)60.73166666666746.331666666667
EnfluejoĉeArĥangelsk en laBlankan Maron
- Alteco0 m
- Koordinatoj64° 46′ 0″ N,40° 0′ 0″ O(mapo)64.76666666666740
Altecodiferenco50 m
Geografio
Map
Norda Dvina
vdr

LaNorda Dvina (ruse Северная Двина) estas rivero eneŭropa parto de Rusio. Ĝi estas - laŭ akvokolekta areo - la plej granda rivero de la eŭropa norda areo.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

La rivero estiĝis per kunfluo deSuĥona kajJug. Ĝi longas 744 km, kun laSuĥona 1310 km. Oni nomas la riverparton "Malgranda Norda Dvina" ĝis alfluo de la riveroViĉegda, la pluan partonGranda Norda Dvina. La rivero trafluasVologdan kajArĥangelskan provincojn kaj alfluas laBlankan maron perriverdelto ĉe laDvina-golfo.

La rivero trafluas ebenaĵon, tiel ĝi havas malrapidan fluon. La inunda areo ofte larĝiĝas je 10 km, en la riverbedo ekzistas multaj sablejoj. En malgranda parto ĝi trafluas valon, la riverbedo kondukas tra altaj, rokaj riverbordoj, tie ne ekzistas inunda areo. La riverdelto havas la areon de 900 km², kie la riverbedo disbranĉiĝas kaj la fludirekton kaj rapidon influas ŝanĝiĝo de latajdo.

La rivero frostas en unua duono de novembro, la degelo komenciĝas fine de aprilo kaj komence de majo, dum la printempa glaciflosado estiĝas glacibariloj. La printempa akvonivelo 10 m pli altas la kutiman alton.

La rivero estas ŝipebla sur la tuta vojo. La akvovojoVolgo – Norda Dvino estas ligata traSuhona inter basenoj de laBalta kaj laKaspia maroj.

Alfluantoj

[redakti |redakti fonton]
  • Suĥona – rivero sur la maldekstra flanko, longante 560 km
  • Jug – dekstra alfluanto, ŝipebla nur sur la suba parto
  • Viĉegda – plej granda, dekstraflanka rivero (1130 km)
  • Pinjega – dekstra (656 km)
  • Vaga – maldekstra (575 km)

Urboj

[redakti |redakti fonton]
  • Velikij Ustjug – ĉe kunfluo deSuhona kajJug
  • Kotlas – ĉe la supra parto, ĉe alfluo deViĉegda
  • Arĥangelsko – plej granda urbo de la aro, situas ĉ. 40 km de la mara alfluo, ĝi estas grava rivera kaj marahaveno
  • Severodvinsk – sur bordo de laBlanka maro, apud la mara alfluo; mararmea haveno, bazo por nukleaj submarŝipoj

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. 1,01,1Norda Dvina en la ŝtataakveja registro de Rusia Federacio  (ruse).
  2. 2,02,1Norda Dvina (ruse) — artikolo el laGranda Sovetia Enciklopedio.


Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Norda_Dvina&oldid=8932475"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp