Oni nomasNord-Afriko areon de la kontinentoAfriko, kiu situas norde de la dezertoSaharo. Ĝi entenas laMagreb-ŝtatojn kajEgiption kaj laŭ kelkaj difinoj ankaŭSudanon.
La kontaktoj inter Nord-Afriko kajNigra Afriko estas baritaj pro la granda dezerto, lakomerco okazas ĉefe preter la Orienta kaj Okcidenta bordo de la kontinento kaj tra laNilo. Tiu estis ankaŭ konkera linio deislamo.
Origine loĝis en granda parto de Nord-Afriko nigruloj, kiel la rokaj pentraĵoj de Saharo tion montras; sed ili migris suden, orienten, okcidenten pro elsekiĝo de la Saharo.