Disvastiĝo de la Nok-kulturoTerakota figuro el la hodiaŭa Niĝerio (Parizo,Louvre)Nok-rajdanto kaj ĉevalo 53 cm alta Aĝo: 1.400 ĝis 2.000 jarojvirina statuo 48 cm alta Aĝo: 900 to 1,500 jaroj
LaNok-kulturo en mezaNiĝerio estas konata ĉefe pro siaj impresajterakotaj figuroj, kapoj, pretigitaj en 500 a.K. ĝis 200 p.K., laŭ la karbonanaliza metodo. La Nok-figuroj tiel apartenas al la plej malnovaj figuraj artoj deNigra Afriko.
Oni trovis la unuajn figurojn en 1928, dum stano-minado, proksime al loko nomata Nok. La terakotoj mondfamiĝis, post kiam britoj trovis en 1944 figuron, kiu servis kielbirdotimigilo kaj publikigis pri ĝi. La troviĝejoj etendiĝas sur ĉ. 500 x 170 km en la sudokcidento de la Jos-altebenaĵo en centra Niĝerio. La komunumo de Katsina kaj Sokoto situas je la nordokcidenta limo de la ĝis nun konataj trovejoj.
Karakterizaj estas la stilizitaj figurigoj de bestoj kaj homoj, ties elipsaj ĝis triangulaj okuloj, kies pupilo estas enpremita. La figuroj ofte havas barbon, ornamaĵojn, interesan hararon. La kruda kaj grajna surfaco estas kaŭze de erodo.
Oni trovis ankaŭ pruvaĵojn pri fer-prilaboro el tiu periodo.
P. Breunig, N. Rupp:Nichts als Kunst. Archäologische Forschungen zur früheisenzeitlichen Nok-Kultur in Zentral-Nigeria. en:Forschung Frankfurt. Frankfurt 2006,2-3,73-76.ISSN0175-0992
C. Boullier, A. Person, J.-F. Saliège, J. Polet:Bilan chronologique de la culture Nok et nouvelle datations sur des sculptures. en:Afrique - Archéologie & Arts. Paris 2.2001,9-28.ISSN1634-3123
Angela Fagg:A preliminary report on an occupation site in the Nok valley, Nigeria: Samun Dukiya, AF/70/1. en:West African Journal of Archaeology. Ibadan 2,1972,75-79.ISSN0331-3158
Bernhard Fagg:The Nok Culture in prehistory. in:Journal of the Historical Society of Nigeria. Ibadan 1.1959,4, 288-293.ISSN0018-2540
B. Fagg:The Nok Culture. Excavations at Taruga. en:The West African Archaeological Newsletter. Ibadana 10.1968, 27-30.ISSN0083-8160
B. Fagg:Recent work in West Africa, new light on the Nok Culture. en:World Archaeology. Abingdon 1.1969,1, 41-50.ISSN0043-8243
B. Fagg:Nok terracottas. National Commission for Museums and Monuments, Lagos. London 1977.ISBN 0-905788-00-1
N. Rupp, J. Ameje, P. Breunig:New studies on the Nok Culture of Central Nigeria. en:Journal of African Archaeology. Frankfurt 3.2005,2, 283-290.ISSN1612-1651
N. Rupp, P. Breunig, S. Kahlheber. Exploring the Nok enigma. Antiquity, Project gallery. Alirita 21. Aug. 2009 .
R. Tylecote:The origin of iron smelting in Africa. en:Westafrican Journal of Archaeology. Ibadan 5.1975, 1-9.ISSN0331-3158
R. Tylecote:Iron smelting at Taruga, Nigeria. en:Journal of Historical Metallurgy. London 9.1975,2, 49-56.ISSN0142-3304