Noez | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
municipo en Hispanio![]() | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Lando | ![]() | ||||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||||
Provinco | Toledo | ||||
Komarko | Montoj de Toledo | ||||
Poŝtkodo | 45162 | ||||
Retpaĝaro | http://noez.localtic.net/ | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | Yolanda Sánchez García | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 1,001 (2011) | ||||
Loĝdenso | 29,25 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Koordinatoj | 39°34′31″N4°11′2″U / 39.57528°N,4.18389°U /39.57528; -4.18389 (Noez)(mapo)Koordinatoj:39°34′31″N4°11′2″U / 39.57528°N,4.18389°U /39.57528; -4.18389 (Noez)(mapo) | ||||
Alto | 763 m[+] | ||||
Areo | 34.22 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero | ||||
Horzono | UTC+01:00[+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Noez estasmunicipo deHispanio, en laProvinco de Toledo,regiono deKastilio-Manĉo.
La termino "Noez" devenas plej probable elvulgara latina NŎCE, kiu siavice devenas el klasika latina NŬCE 'juglando', sed kun la signifo dejuglandarbo.[1] Ĝis la 18a jarcento ĝi nomiĝis Nuez kaj en la 19-a sendistinge Nuez aŭ Noez, alternado kiu eble okazis pro duebmo inter la vokalojo kaju dum la periodomezepoka, aŭ simple pro ŝanĝo de la nomo. La toponimo eble originiĝis pro esto aŭ eĉ abundo de juglandarboj en la zono, kvankam aktuale tute ne estas.
La loĝanto nomiĝasNoeceño. La censita populacio en2011 estis de 1.001 loĝantoj kaj la denseco estas de 29,25 loĝ/km².
Noez estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en lakomarko aŭdistriktoMontoj de Toledo en la suda centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de763 m; je23 km elToledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de34,22 km2. Lageografiaj koordinatoj estas 39°44′31″ N 4°11′2″ Ok.
La municipo troviĝas situanta «al pie de una gran sierra que lleva el nombre del pueblo y le domina por O.» (ĉe granda montareto kiu havas saman nomon kaj hegemonias okcidente).[2] Ĝi apartenas al la komarkoMontoj de Toledo kaj limas kun la municipaj teritorioj dePolán kajCasasbuenas norde,Mazarambroz oriente,Pulgar okcidente kajTotanés sude, ĉiuj de la provinco Toledo.
Ĝia teritorio estas trafluata de malgrandaj rojoj, sekaj plejparte de la jaro, inter kiuj elstaras Conde, Dehesilla kaj Valle Hondo.
Ties plej altaj punktoj troviĝas okcidente de la vilaĝo kaj sude, lime kun Pulgar, kun 895msm kaj 890 msm respektive.
En 1238 aperas citata la domaro deNuez en dokumento demozaraboj pri vendo.[3]
Sed post unu jarcento, nome en 1.326, Alfonso Fernández Nieto, filo de Esteban Fernández, kreis la lokon de Noez apartenanta al la jurisdikcio de Toledo kaj sekve unika senjorlando nobela de la familio Niño.[4]
En la jaro 1443 don Juan de Ayala, filo de Garci Fernández de Córdoba, servisto de la reĝino, kaj María de Cervantes, senjoroj de la loko Noez, vendis ĝin al Fernando Niño la 1-a, kiu tiam estis urbestro de Toledo kaj gvardio de la reĝo, filo de Rodrigo Niño la 1-a kaj Juana Díaz, tiu lasta, filino de Fernán López de Tordelobos, estro de riĉa familio de Toledo.
Fondintino de la senjorlando Noez en la jaro 1538, estis doña María Niño Ribera, kiu edziniĝis al Lope Conschillos, sekretario de la reĝoFernando la Katolika. Laŭ deviga reĝa akcepto, tiu sinjorino findis la senjorlandon por sia plej aĝa filo Pedro Niño de Ribera, en kiu oni inkludis ne nur hereditajn havaĵojn el avo kaj gepatroj, sed ankaŭ la aldonaĵojn kaj aĉetaĵojn de ŝi kaj la edzo dum geedzado, kiaj anzinaro apartenanta al donHernando Dávalos senjoro deTotanés, aĉetita danke al la havjaxoj konfiskitaj al komunumano fare de la reĝoKarlo la 1-a (Hispanio).
Filino de don Pedro Niño de Ribera kaj filino de la fondintoj de la senjorlando estis doña Francisca Conchillos Ribera, kiu edziniĝis al Pedro López de Ayala, senjoro deGuadamur de laGraflando de Fuensalida.
Noez formis parton de la komarko Sisla, kaj estis reloĝata demozaraboj de Toledo.
Al ties teritorio apartenis domarojn Pejines kaj Santa María, kiuj jam estis senhomaj en la 18a jarcento.[5]
Meze de la19-a jarcento estis 128 domoj kun teraj muroj kaj cimentoj el ŝtonoj, kaj la municipa buĝeto estis 5.046 "reales" el kiuj 1.500 estis por pago al la sekretario.[2]
En la unua duono de la20-a jarcento okazis iompostioma kresko de la populacio, sed post la 1,174 loĝantoj de la komenco de la1930-aj jaroj okazis falo pro laHispana Enlanda Milito al 1,041. Meze de la 20-a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj tiele ĉe Noez kun 1,279 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ankaŭ ĉe Noez kun 852 en la1980-aj jaroj; post kiam Toledo iĝis regiona ĉefurbo la populacio rekuperiĝis ĝis la nunaj 1,000 loĝantoj.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.
Historie estis vilaĝo fundamente agrikultura. Dum la 19-a jarcento oni produktis «tritikon, hordeon, sekalon, karobon, kikerojn, oleon kaj vinon»,[2] kaj estis same brutobredado de ŝafoj, kaproj kajmuloj por la kampolaboro. Pri industrio kaj komerco estis du muelejoj por oleo kaj du vendejoj el fadenoj. La laboristaro, kiam estis sendunga, dediĉis sin al produktado dekastanjetoj kiuj estis venditaj en najbaraj vilaĝoj.
En la aktualo la hegemonia sektoro estas industria kun 38,5 % de la totalo de entreprenoj, sekve de servoj kun 28,2 %, konstruado kun 20,5 % kaj nur laste agrikulturo kun 12,8 %.[6] Servoj kaj loĝejoj pro proksimeco de ĉefurbo Toledo.