![]() | Por samtitola artikolo vidu la paĝonNoblejas (stacidomo). |
Noblejas | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Toledo | ||
Komarko | Mesa de Ocaña | ||
Poŝtkodo | 45350 | ||
En TTT | Oficiala retejo[+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Agustín Jiménez Crespo | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 952 (2024)[+] | ||
Loĝdenso | 56 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 59′ N,3° 26′ U(mapo)39.9775-3.4388888888889Koordinatoj:39° 59′ N,3° 26′ U(mapo)[+] | ||
Alto | 735 m[+] | ||
Areo | 70 km² (7 000 ha)[+] | ||
Horzono | UTC+01:00[+] | ||
![]() | |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Noblejas estasmunicipo deHispanio, en laProvinco Toledo,regiono deKastilio-Manĉo.
La termino "Noblejas" povus deveni de la unua forma dokumenta, nomeNablelas, kvankam plej evidente devena el toponimoNobles (Nobeloj).[1] Laŭ alia teorio ĝi devenus de vortokelta aŭ keltibera, NO-BRIGA kiu signifus 'sur monteto'. Tion apogas la situo de la municipa domaro sur deklivo de monteto de la municipo, kaj la restoj de antikvaj kastroj de olkadoj kiuj troviĝis ĉirkaŭe.
La loĝanto nomiĝasNoblejano. La censita populacio en2011 estis de 3.617 loĝantoj kaj la denseco estas de 51,67 loĝ/km².
Noblejas estas situanta en la centra parto de Kastilio-Manĉo en lakomarko aŭdistriktoMesa de Ocaña en la nordorienta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 735 m; je 58 km elToledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 70 km². Lageografiaj koordinatoj estas 39°58′39″ N 3°26′20″ Ok.
La municipo troviĝas situanta sur deklivo al Oriento.[2] Ĝi apartenas al la komarkoMesa de Ocaña kaj limas kun la municipaj teritorioj deColmenar de Oreja norde en laprovinco Madrido kajVillarrubia de Santiago oriente,Villatobas sude,Ocaña sudoriente kaj kun la teritorio de Oreja, apartenanta alOntígola, okcidente, en la provinco Toledo.
Norde kaj lime kun Colmenar de Oreja, fluas la riveroTaĵo, al kiu enfluas la rojoj Valdevillarrubia, kiu formas same la limon kun Villarrubia de Santiago, Carril kaj Fuente del Berralo.
Ŝajne ĝi fondiĝis en 714, kvankam ne ekzistas dokumentoj atestantaj.[3] Post la konkero de la kastelo de Oreja fare deAlfonso la 7-a, oni reloĝigis la zonon, kaj oni menciis en 1139 na Noblejas kiel setlejo apartenanta al la jurisdikcio de Aurelia, la aktuala Oreja: «Terminos preterea castello aurelie tales haberes concedo: uidilicet ab eo loco ubi saramba descendit in tago usque ad fonticulam et inde ad ocaniolam. Inde vero ad ocaniam maiorem et inde adnobleas».[4] En 1193, kaj laŭ Hernández,[5] kiam en la testamento de Sancha Núñez de Lara oni mencias la domaron denobles, oni celas na Noblejas: «... in aldea de nobles...».[6]
En 1209 aperas denove kielnobles en dokumento deAlfonso la 8-a kie oni donis al Alfonso Téllez la vilaĝon deMontalbán:«... et inde comodo uertunt illas aquas ad Dos Barrios et ad illa fonte del canno et adNobles,...».[7] En 1214 donis la urbo Toledo al laOrdeno de Santiago la dekonojn (impostoj) de Noblejas kaj en 1244 figuris jam kiel loĝata setlejo.
Post la kreo de la Graflando de Noblejas, en 1689 pasis al Francisco Antonio de Herrera de la Concha, kiu konstruigis sian palacon ĉe la placo de la vilaĝo.[3] La vilaĝo iĝis senjorlando de la duklando kiu posrtis ties nomon.
Dum laMilito de Hispana Sendependigo, oktobre de 1809, kampadejis en Noblejas la 7º kaj 9º Regimentoj de la Pola Divizio.
Meze de la19a jarcento estis 250 domoj kaj la municipa buĝeto estis de 16.747 "reales" el kiuj 3.300 estis por pago al la sekretario.[2]
Meze de la20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ĉe Noblejas super 3,200 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ankaŭ ĉe Noblejas kie oni falis al sub 3,000.
Ekde laHispana transiro al la demokratio la urbestro estis fakte ekde1983 la sama, nome Agustín Jiménez Crespo, de la socialisma partioPSOE, kiu venkis jam ok fojojn sinsekve.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj. Historie ĝi estis vilaĝo fundamente agrikultura. Dum la 19a jarcento oni produktis «tritikon, hordeon, anizon, pizojn oleon kaj vinon»,[2] kaj estis ankaŭ bredado de ŝafoj, kaproj kaj muloj. La industrio temis nur pri prilaborado de esparto, tri muelejoj de oleo kaj unu de faruno, same kiel al transporto de vino kaj brando.
En la aktualo la agrikulturo reprezentas nur la 3,7 % de la totalo de entreprenoj setlintaj en la municipo, dum la hegemonia sektoro en tiu de servoj kun 53,7 %, sekve de tiuj de la konstruado kaj de la industrio, kun 22,1 % kaj 20,6 % respektive.[8]