 | Por samtitola artikolo vidu la paĝonNOA. |
Noa[1] aŭNoaĥo[2] ("Ripozo", normahebreaנֹחַNóaḥ,Tiberia HebreaNōªḥ; ArabaنوحNūḥ), estas rolulo de la Libro deGenezo kaj laKorano (ankaŭ menciita en laKitáb-i-Íqán deBahá'u'lláh), kiu konstruas arkeon por savi sian familion kaj la animalojn de la mondo de laDiluvo, la tutmonda inundo. Noa estis la filo de Lemeĥ kaj nepo deMetuŝelaĥ.
Noa estis homo virta en sia makula generacio. Kiam naskiĝis Noa, lia patro diris (Gen. 5: 29):
"Ĉi tiu konsolos nin en niaj faroj kaj en la laboroj de niaj manoj sur la tero, kiunla Eternulo malbenis".
Laŭ Gen. 6: 8, Noa akiris plaĉon en la okuloj deDio, kiu decidis savi lin de latutmonda diluvo. Dio ordonis al li fariarkeon kaj enmeti paron da ĉia bruto por savi ilin de la Diluvo.]
Post la Diluvo, Noa komencis terkultivan laboron kaj plantisvinberojn kaj farisvinon. Li trinkis la vinon kaj ebriiĝis kaj nudiĝis en sia tendo.Ĥam vidis tion, kaj anstataŭ vestigi lin, alvokis siajn fratojn; pro tio, Noa malbenis lin.
LaSep Leĝoj de Noa (en hebrea |שבע מצוות בני נח Ŝeva Mitzvot B'nei Noaĥ), referencata ankaŭ kiel Noaĥidaj Leĝoj aŭ la Noa-aj Leĝoj (el la Hebrea prononco de "Noah"), estas serio de ordonoj kiuj, laŭ laTalmudo, estis donitaj de Dio.
Noa vivis 950 jarojn, 350 post la Diluvo.