Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Ninurta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ninurta
virdio • milita dio
Informoj
Eble samaastrologia Saturno • Ningirsu
Seksovira
PatroEnlil
PatrinoNinmaḫ
GefratojNergalo
Edzo/EdzinoBau • Gula
vdr

Ninurta (Nin Ur: Sinjoro de la Tero, ankaŭ sumere nomataNinĝirsu, 𒀭𒎏𒄈𒋢, tiel, internacie skribata kun esperanta karaktro "ĝ", kajNisrok) estis en lasumera kajakadamitologioj la dio deLagaŝ. En antikvaj transliteraĵoj ĝi estis indikata perNinibNinip, kaj en la unuaj priskriboj estis difinita kielsuna diaĵo.EnNippur, Ninurta estis adorata kiel parto de dia triado enhavanta ĝian patronEnlil, kaj ĝian patrinonNinhursag.

Ninurta aŭ Ningirsu.

Ninurta ofte estas prezentata kunarko kajsago, ambaŭflanke tranĉaspadoklabo, kaj povas similiĝi alalohava leono taksataarketipo de la sinsekvaLamassu (alohavamonstro). Alilegende Ninurta batalas monstron birdoforman kaj mortigas diversajn hororajn bestojn.

La edzino de Ninurta estis “Ugallu” en Nippur kaj, alitempe kaj aliloke,Bau kiam ĝi estis nomata “Ningirsu”.

Kultoj

[redakti |redakti fonton]

La kulto al Ninurta povas esti reirigita al la plej antikva periodo de la sumera historio. En la skribaĵoj elfositaj enLagaŝ ĝi aperas kun la nomo deNingirsu, "la sinjoro de Girsu", urbo kie ĝi estis proklamitapatrono.
Ninurta foje prislribiĝas per du samtempa kvalitoj en la epitetoj kaj himnoj al ĝi dediĉitaj. Unuflanke ĝi anunciĝas kiel dio kampa kaj saniganta, kiu liberigas la humanojn el malsanoj kaj el la dominado de lademonoj: aliflanke ĝi estas imagita kiel la dio de la Suda Vento estante ĝi la filo deEnlil kaj do anstataŭganto de la patrino. La frato de Enlil,Enki estas priskribita kiel mentoro de Ninurta, el kiu tiu lasta ricevis multajn potencojn inter kiuj la regadon en latutmonda diluvo.

Ĉe la fino de lanovbabilona periodo kaj komence de la persa dominado, lasinkretismo ŝajnas esti kunfandinta la karakterizojn de Ninurta kun tiuj deNergal. La du dioj, fakte, estis ofte kune alvokataj kaj priskribitaj kiel unusola diaĵo.
En la astra-teologia sistemo Ninurta estis asociita al planedoSaturno; kaj en siaj kampaj karakterizoj, ĝi havas similecon kun la greka dioKrono (la latina Saturno).

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Bibliografio

[redakti |redakti fonton]
  • (en) J. Black et A. Green, Gods, Demons and Symbols of Ancient Mesopotamia, Londres,‎ 1998
  • P. Villard, « Ninurta », dans F. Joannès (dir.), Dictionnaire de la civilisation mésopotamienne, Paris,‎ 2001, p. 577-578

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

[1]

Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Ninurta&oldid=8443796"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp