Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Nintendo Entertainment System

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nintendo Entertainment System
DisvolvoNintendo Research & Development 2
Antaŭita deColor TV-Game
Sekvita deSuper Nintendo Entertainment System
vdr
Nintendo Entertainment System

NES (Nintendo Entertainment System) aŭFamicon (Family Computer) estasvideoludilo kreita de la firmaoNintendo. La 8-bita videoludilo estas daŭrigo deFamicom kaj havis pli komputilan aspekton.NES estis prezentita en1985, sed vasta vendo estis lanĉita en februaro de1986. Ekzistis du variantoj de komplektado. La unua (249 $) havisR.O.B. (Robotic Operating Buddy) - robotoaspektaludkontrolilo, uzata en ludoj, du ordinarajn ludkontrolilojn, ludan lumpistolonZapper kaj ludojnGyromite (porR.O.B.),Duck Hunt kajSuper Mario Bros. La dua kostis 199 $ kaj havis nur ludkontrolilojn kajSuper Mario Bros. Interalie dank'alNES stirkruceto ĉe ludkontroliloj iĝisdefakta normo por ĉiuj videoludiloj. Post krizo de 1983 j vendado estis komplika kajNintendo eĉ promesis al vendistoj aĉeti ĉiujn nevenditajn videoludilojn. Tamen ĉiuj timoj estis vanaj - dum jaro estis venditaj 20 milionoj da videoludiloj, dekoble plimulte ol ĉiuj videoludiloj sume. Krom aparatojNintendo fabrikis ludkartoĉojn, sed en1988, pro manko de ĉipoj, permesis la produktadon al aliaj firmaoj. Pro premo de 16-bitaj videoludiloj (ekzTurboGrafx-16Sega Megadrive)Nintendo ekproduktis novan videoludilonSuper NES. Sume en mondo estis venditaj proksimume 65 milionoj da videoludilojNES fare deNintendo kaj proksimume 500 milionoj. Oni opinias, keNES estas la plej populara videoludilo en la historio de komputilaj ludoj. Krom originalaj videoludiloj oni produktis amasegon deklonoj ekzDendy,Kenga,Bitman.

Teĥnika priskribo deNES

[redakti |redakti fonton]
  • procesoro: 8-bita icoRicoh kun kernoMOS Technology6502 kaj DMA-kontrolilo, frekvenco 1,79 MHz (NTSC) kaj 1,66 MHz (PAL);
  • memoro: 2 KBĉefmemoro el kiuj 256 B estas destinataj porsprajtoj kas 28 B por koloroj, kapacito de ludkartoĉoj 8 KB;
  • vidiga sistemo: grafika pereferia procesoro Ricoh kun frekvenco 5,37 MHz (NTSC) aŭ 5,32 MHz (PAL), 256x240 (PAL) kaj 256x224 (NTSC);
  • sonsistemo: 5-kanala cifereca-analoga transformilo kun kanalo de delta-modulado DMC.


Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Nintendo_Entertainment_System&oldid=9178632"
Kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp