Granda princo Nikolao estis la unua filo de geimperiestrojAleksandro Aleksandroviĉ kajMaria Fjodorovna. Laŭ la leĝo li estis denaske oficiala heredonto de la rusia trono. Dum bapto liaj gepatroj elektis nomonNikolao ĉefe pro sama nomo, kiun havis lia onklo Nikolao, pliaĝa frato de lia patroAleksandro, mortinta junece.
1894 jaro restis neforgesebla en memoro de Nikolao Aleksandroviĉ. Du gravaj eventoj okazis tiam. La unua trista estis morto de lia patro, imperiestroAleksandro la 3-a enLivadio,Krimeo.
Ambaŭ gejunuloj interkonatiĝis en1884 enSankt Peterburgo, kienAlisa (Alix) venis kune kun sia fratinoElizabeta edziniĝinta al granda princoSergio, frato de Nikolao. Aperis ties amo kaj en1889 Nikolao petis benon de sia patroAleksandro la 3-a por geedziĝo. Tamen tiu rifuzis.
La14-an de novembro1894 en Vintra palaco deSankt Peterburgo okazis evento, kiun la paro atendis ĉirkaŭ dek jarojn - ties geedziĝo. Kvankam ĵus estis sepultitaAleksandro la 3-a kaj necesis funebri minimume unu jaron. Poste la carino naskis kvin gefilojn:Olga (* 03.11.1895),Tatjana (* 29.05.1897),Marija (* 14.06.1899),Anastasija (* 18.06.1901) kajAleksej (* 12.08.1904).
Kronado de Nikolao la 2-a okazis enMoskvo la26-an de majo1896. Ĉi-tago restis en kronikoj ne sole pro tiu ĉi rimarkinda evento, sed bedaŭrinde pro multaj viktimoj pereintaj enĤodinka kampo, kie oni proponis kaj disdonis donacojn de la cara nomo. La vizitintoj amasiĝis kaj neatendite rompis barierojn. Okazis paniko kaj tumulto. Oni tretis ĉiujn falintojn. Tiam pereis ĉ.1500 personoj.
Fine de la deknaŭa jarcento industrio, komerco kaj agrikulturo deRusio intense evoluadis. Ĝia potenco kaj kapabloj estis egalaj al kvin plej progresintaj kaj avangardaj landoj de la mondo. Pli kaj pli kapitalismo penetris en ĉiujn sferojn de la landa vivo. Samtempe kreskis videble ĝiaj negativaj sekvoj.
Rusio malsukcesis dum la rusia - japana milito okazinta en1904-1905. Ĝi estis kroma kialo por la revolucio en1905-1907. La imperiestro estis devigita proklami Manifeston la17-an de oktobro1905, en kiu li permesis aperon de politikaj partioj kaj establon de la Ŝtata Dumao (ruseДума, institucio simila iun eŭropan parlamenton) havanta rekomendajn rajtojn.
Rimarkinda estis la popola demonstracio okazinta la9-an de januaro1905 enSankt Peterburgo, kiam ordinaraj civitanoj provis komuniki siajn problemojn kaj pretentojn al la caro. Tamen proksime de Vintra palaco ilin renkontis armitaj militistoj, kiuj laŭ la ordono ekpafis la popolamason. Okazis granda masakro kun multaj viktimoj, kiu restis en la historio kiel"Sanga dimanĉo".
Decembre de1905 post multaj kaj longaj bataloj la revolucio fiaskis enMoskvo.
La ĉefministroPetro Stolipin aktive efektivigis sianagrikulturan reformon, rezulte de kiu aperis malmultenombra klaso t.n. "kulakoj" (riĉaj farmuloj) kaj multenombra amaso de proletaro kaj povruloj.Stolipin pereis pro la terora akto enKievo en1911.
La patron de Nikolao la 2-a, imperiestron deRusia ImperioAleksandron la 3-an oni kromnomisAleksandro Paciganto, ĉar dum lia reĝadoRusio militis kontraŭ neniu.
Nikolao la 2-a ankaŭ provis teni kaj konservi neŭtralecon en rilatoj inter la eŭropaj landoj. Ekde1907Rusio alianciĝis kunBritio kajFrancio enEntento.
Ekde aŭgusto de1915 la imperiestro Nikolao la 2-a proklamis sin ĉefkomandanto de la rusa armeo, kvankam multaj generaloj ne konsilis al li tion ĉi fari. Komence de1917 negativaj rezultoj de la milito okazigis gravan malkontenton en la armeo kaj en la tuta rusa socio.
Aleksej, la sola filo de Nikolao Aleksandroviĉ kaj Aleksandra Teodorovna, denaske suferis prohemofilio, sanga malsano, pro kiu ankaŭ suferis kaj eĉ mortis iuj viroj elViktoria familio (brita reĝinoViktoria estis praavino deAleksej). Tial la gepatroj tre zorge protektis kaj apogis la malfeliĉan heredonton de la rusia trono.Medicinistoj ne havis rimedojn kontraŭ paroksismoj atakintaj iufoje junanAleksej-on. Ĉar la gepatroj estis vere kredemaj kristanoj, do ili tre ŝatis kaj invitis ĉiujn profetojn, mistikulojn kaj aŭguristojn por kuraci la filon. Plej pozitivan influon por resaniĝo deAleksej havis ekzorcoj deGregorio Rasputin venintaSankt Peterburgon el unu siberia vilaĝo.Li ŝajne scipovis hipnotizi, ĉar baldaŭ li ricevis senliman konfidon de la geimperiestroj, kiun li utiligis por pliigi sian bonstaton. Li ankaŭ estis tre forta kaj pasia viro, kiun admiris virinoj el la mondumo.
Baldaŭ lia influo en vivo de la ŝtato iĝis tre vasta kaj serioza; laŭ liaj insistaj konsiloj oni povis obteni eĉ postenon de iu ministro pro koruptaĵo.Multaj aristokratoj estis malkontentaj pri agado de tiu duonklera kampulo kaj decembre1916 lin ili mortigis per tri rimedoj: (veneno, pafado kaj dronigo en riveroNeva sub glacio). Antaŭ sia mortoRasputin eldiris sian opinion al Nikolao kajAleksandra pri la malfeliĉa fato de la cara familio kajRusio mem, kiu baldaŭ okazos.
Kreskanta malkontento de diversaj tavoloj de la rusa socio pri reĝado de la imperiestro, kiu malsukcesis en la milito ĉefe pro grava influo de lia edzino Aleksandra, kiu estis origine germanino rezultigis deklaron de la Ŝtata Dumao februare de1917 pri abdiko de la caro.Li tiam estis en la milita fronto en stacioDno. Kelkaj reprezentantoj de Dumao komunikis al la caro pretendojn de la rusa parlamento, informis lin pri la vasta enlanda krizo kaj proponis la dokumenton kun abdiko de la imperiestro. Tielmaniere ili esperis savi la landon de la komenciĝinta revolucio.Dektrijara heredonto Aleksej estis malsana, tial Nikolao la 2-a la15-an de marto1917 abdikis la rusian tronon por sia frato, granda princo Mikaelo, kiu troviĝis tiam enSankt Peterburgo. Post iom da tempo kaj meditado li rezignis la caran decidon.
La gefiloj Olga, Marija, Tatjana, Anastasija kaj Aleksej tiam malsanis je morbilo kaj grave suferis pro ĝi. La patrinoAleksandra Teodorovna multe vartis kaj flegis ilin. Baldaŭ post reveno de Nikolao Aleksandroviĉ oni proklamis la caran familion arestita kaj postulis troviĝi en la cara rezidejoCarskoje Selo. Kelkajn monatojn la familio kaj ilia malmultenombra servantaro loĝis en sufiĉe komfortaj kondiĉoj tie.
Carskoje Selo (nun urboPuŝkin enLeningrada provinco) situanta apudSankt Peterburgo iĝis ne tro oportuna loko por troviĝado de la cara familio tie, des pli, ke proksime aperis la milita fronto. La familion oni veturigis al siberia urboTobolsko, patrujo deRasputin. En ĝi la eksaj geimperiestroj rememoris liajn profetaĵojn pri ties malfeliĉa fato.BaldaŭTobolsko ankaŭ iĝis danĝera malliberejo porbolŝevikoj, kiuj tenis tie la caran familion.
Printempe de1918 ilin enloĝigis enIpatjev domon deJekaterinburgo situantan ĉeUrala montaro. La gardantaron estris bolŝevika komandanto, membro de loka Tutrusia Ekstrema Komisiono (ruseВсероссийская Чрезвычайная Комиссия aŭ ĝiaj inicialojВЧК)Jakobo Jurovski.
LaCivila milito okazis en multaj regionoj de la lando. La eksa caro Nikolao la 2-a, la heredontoAleksej kaj ĉiu ano de la cara familio estis grava simbolo de laBlanka armeo militinta kontraŭ laRuĝa armeo de bolŝevikoj. Okazis kelkaj provoj liberigi ilin. Somere de1918 milittrupoj de laBlanka armeo proksimiĝis alJekaterinburgo.La loka bolŝevika potenco decidis pafmortigi la caran familion, kiun povis liberigi "blankuloj".En analoj ne restis dokumentoj kun subskriboj de ĉefaj gvidantoj de tiamaSovetio (Lenin,Sverdlov k.a.), kiuj permesus kaj lanĉus la ekzekuton, des pli, ke okazis neniuj juĝo kaj jura proceso.
Nokte de la17-a de julio1918 oni postulis la gefamilianojn malsupreniĝi en hipogeon de la konstruaĵo. La malsanan filon Nikolao Aleksandroviĉ portis sur siaj brakoj. Tie ilin atendis kelkaj bolŝevikoj, kiuj baldaŭ komencis pafmortigon. Iuj personoj mortis momente, iuj ankoraŭ restis vivaj kaj grave vunditaj, tial ilin la murdistoj pikis per bajonetoj ĝis morto. Aleksandra Teodorovna kaj la fraŭlinoj havis en siaj roboj kaŝitajn diamantojn, kiujn oni trovis kaj eltiris.Baldaŭ la kadavrojn oni veturigis en apudan arbaron, verŝis sur ilin sulfatacidon kaj kaŝe enterigis la restaĵojn.
Tombo de Nikolao la 2-a en Petropavlovskij katedralo de Sankt Peterburgo
Kvankam en1918 Nikolao la 2-a jam abdikis la rusian tronon, ne estis la imperiestro deRusio, lin mem kaj liajn gefamilianojnRusa Ortodoksa Eklezio en2000 proklamis gesanktuloj (ruse"страстотерпец") kaj ikonoj kun ties vizaĝoj troviĝas en ĉiu rusa preĝejo.
Tri jarojn la Supera Kortumo deRusia Federacio diskutis la plendon de kelkaj malproksimaj parencoj de la cara familio kaj la1-an de oktobro2008 ĝi decidis, ke ĉiuj pafmortigitoj, inkluzive eksan imperiestron Nikolao la 2-a, estas viktimoj de la kontraŭleĝaj politikaj reprezalioj kaj estas tute absolvitaj.